Raúl Castro akceptis la ŝtatestrojn en la VII pintkunsido de AEC.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-06-06 07:36:25

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La prezidento Raúl Castro akceptis unuope la estrojn de ŝtatoj kaj registaroj kiuj vizitis Kubon okaze de la VII pintkunsido de la Asocio de Karibaj Ŝtatoj (AEC),  laŭ raportis la gazeto Granma.

Li renkontiĝis kun la ĉefministroj de Nederlando kaj Trinidado kaj Tobago, Mark Rutte kaj Keith Cristopher, respektive, kaj kun la prezidento de Gvatemalo, Jimmy Morales.

La dialogo kun Rutte, ankaŭ ministro pri ĝeneralaj aferoj de Nederlando, okazis en afabla etoso, kaj ambaŭ pritraktis la pozitivajn rilatojn kaj ratifis la volon impulsi la rilatojn en sferoj de komuna intereso.

La dialogo kun la ĉefministro de Trinidado estis utila por konstati la bonan staton de la rilatoj politikaj, diplomatiaj kaj kunlaboraj, kaj ili interŝanĝis pri temoj regionaj kaj internaciaj de komuna intereso.

Same, kun la gvatemala prezidento, Raúl Castro kaj Morales konfirmis la volon de siaj respektivaj registaroj fortigi la rilatojn inter la du landoj.

La VII pintkunsido de la ACE sesiis inter jaŭdo kaj sabato, kaj arigis en Havano estrojn de ŝtatoj, registaroj kaj aliaj altrantgaj reprezentantoj de ĝiaj membroj, samkiel de aliaj 21 landoj kaj 9 internaciaj organizaĵoj kiel observantoj.

Laŭ konstatis la partoprenantoj kaj spertuloj pri integriĝo kaj regiona kunlaboro, la evento estis grava impulso politika al solidigo de la kariba unuiĝo cele al daŭripova evoluo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up