Radio Havano Kubo

Amika voĉo kiu trairas la mondon

  • sekvu nin

#NoMasBloqueo #SolidaridadVsBloqueo

La ĝenerala kontrolejo revizoros la agadojn pri nutraĵ-produktado

La VIII-a tutlanda interna kontrolo de la ĝenerala kontrolejo de Kubo okazos inter la 21-a kaj 22-a de oktobro kaj novembro respektive,  strukturita kun preventa kaj eduka karaktero kaj koncentriĝos en la produktado de nutraĵoj kaj en la novaj produktivaj formoj, esencaj aspektoj por redukti importaĵojn kaj atingi socian bonfaron.
Gladys Bejerano, membro de la centra komitato de la komunista partio kaj ĝenerala kontrolisto, klarigis ke ne temas pri mekanika ekzerco, sed  ago por pruvi, plibonigi kaj subteni la laboron de sistemeco kaj plenumo de la interkonsentoj pri tiu fako, aprobitaj en la gvidlinioj de la ekonomika kaj socia politiko de la partio kaj la registaro.
Ŝi emfazis ke temas pri esplora revizorado kaj por sugesti agadojn, kie la laborista rolo ankaŭ ebligos disponigi utilajn informojn, kvankam, ŝi aldonis, kaze ke oni detektu ian ajn delikton,  la sekvoj kongruos laŭ la leĝo por tiaj kazoj.
Inter la kontrolendaj aferoj, laŭ la programo, estas la plano pri loĝejoj de Santiago de Cuba kaj Guantánamo, la du plej damaĝitaj provincoj en la orienta regiono flanke de la uragano Sandy.
Alina Vicente, vickontrolisto ĝenerala, precizigis ke temas pri 309 institucioj kontrolotaj kaj pli ol 70% apartenas al la agronutra sektoro; krome, oni kontrolos komplementajn taskojn rilatajn al la unua semestro de la nuna jaro kaj partoprenos pli ol mil revizoroj kaj aliaj specialistoj.
 
Eldonita de Maritza Gutierres González
Komentarioj
lasu komentarion
  • Esperanto 19-01-20
  • Esperanto 12-01-20
  • Esperanto-05-01-20
  • Esperanto-29-12-19
  • Esperanto-22-12-19
  • Esperanto-15-12-19
vizitkalkulilo

7013758

  • maxima: 19729
  • yesterday: 7938
  • today: 7351
  • online: 246
  • total: 7013758