Havano: oficiale akreditita kiel Mirindaĵo de la moderna mondo.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-06-09 06:52:44

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Ĉi-marde oni inaŭguris omaĝan monumenton kun plako kiu akreditas Havanon kiel Mirinda Urbo kaj restos kiel atestilo en la ebenaĵo de la Kastelo de San Salvadoro de la Punta ĉe la urba marenirejo.

Dum la ceremonio alparolis la doktoro Eusebio Leal Spengler, direktoro de la Oficejo de la Urba Historiisto, kiu esprimis ke “spite al la ŝajna dekadenco, la urbo posedas sian splendoron sur la konstruaĵoj, kie ajn, sed oni devas havi okulojn kapablajn vidi la mirindaĵon de la urbo kaj nelacigeblan koron”.

Li aldonis ke “kie ajn ni estas, ĉiam Havano estas Havano. Por tiom da homoj laborintaj, homoj kiuj revis laŭlonge de  la jaroj. Por la urbo mem, por ĝiaj aŭtoritatuloj, tio ĉi estas bezonata animo por daŭrigi ion, kio multe daŭros, ĉar oni devas forte labori”.

La prezidanto kaj kreinto de la fondaĵo svisa New7Wonders, Bernard Weber, impulsanto de la tutgloba balotado kiu elektis Havanon kiel unu el la 7 novaj Mirindaj Urboj modernaj, esprimis ke temas pri “granda sukceso por Kubo en justa kaj entuziasma konkurado”.

Siaflanke Marta Hernández, prezidantino de la urba estraro, esprimis ke “nia urbo estas parto de la plej grava heredaĵo de la materia kulturo de la nacio kaj reprezentas esencan parton de la historia memoro, kun eksterordinaraj valoroj arkitekturaj kaj urbanistikaj”.

La ceremonion ankaŭ ĉeestis Mercedes López Acea, membro de la politika buroo de la komunista partio kaj vicprezidantino de la ŝtata konsilantaro de Kubo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up