Laŭ informis la prezidanto de la nacia asocio de etagrikulturistoj (ANAP), Félix González, Kubo planas altigi la sukerkanan prilaboron venontjare.
Laŭ la plano, 30 elcento de la sukerkano muelota estos kultivata de la kooperativa sektoro kaj ankaŭ de la et-agrikulturistoj, kies partopreno en tiu ĉi branĉo altiĝos.
La prezidanto de la ANAP elstarigis la influon de avangarda movado en tiu ĉi laborkampo, kiun formas 304 kooperativoj.
El tiu grupo, 150 kooperativoj havas agrikulturajn rendimentojn ekvivalentajn je 60 tunoj aŭ eĉ pli da sukerkano por hektaro, kio signifas ke la rikolto estos pli fruktodona.
La prezidanto de la ANAP klarigis ke grupo de kamparanaj unuoj ekposedas terojn antaŭe ne ekspluatitajn kaj iniciatis la kultivadon de sukerkano rikoltota dum la venonta sukera periodo; tiurilate li dankis la subtenon de la novaj fruktuzantoj de tiuj teroj kiuj aliĝas al la sektoro.
Estas sciate ke pli ol 86 elcento de la variantoj kultivataj nuntempe en Kubo devenas el la programo de fitoplibonigo de la sukerkano, laŭ siatempe klarigis la doktoro José Mesa López, de la nacia instituto de esploroj pri la sukerkano.
Rilataj Artikoloj
Komentarioj
-
Renato Corsetti
25/12/2013 05:25 pmSukceson! Renato
Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatasPliaj Vidaĵoj
- Kuba ŝtata konsilio analizis la laborprioritatojn de la registaro por 2024
- Ekstera politiko koncentriĝis pri ekonomia reakiro, asertas kuba ministro pri eksteraj aferoj
- Denuncoj pri Israelaj limigoj por helpeniro al Gazao
- Putin ratifis modifon pri kreditoj inter Rusio kaj Kubo
- Kiam la Patrolando batas per vortoj