La Havana Universitato altrange kreskas internacieskale.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-06-16 06:32:19

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Laŭ raporto de la QS University Rankings Latin América, ĵus publikigita, la universitato de Havano altrangiĝis ĝis la pozicio 24-a rilate al la jaro 2015 surbaze de apartaj indikiloj konsiderataj por tiu evaluado kiel scienca grado de la profesoroj, publikigitaj sciencaj verkoj, bibliografia   laboro, kaj aliaj.

La aliaj universitatoj pritaksitaj estis la Universitato de Oriento, de Santiago de Cuba, en la pozicio 144 en la regiono; la universitato  centra Marta Abreu de Las Villas, la instituto supera politeknika José A. Echeverría, la universitato de Cienfuegos kaj la universitato de Holguín, ĉiuj sub la pozicio 200 el  totalo de 500 universitatoj de Latinameriko.

Tiuj ĉi “rankings” aŭ indikiloj komparaj  daŭre populariĝis en la antaŭaj jaroj kaj ekzistas diversaj versioj surbaze de propraj indikiloj en ĉiu organizo kiu prizorgas la taksadon, kvankam tre similas en multaj kazoj.

Tio plenumas multflankajn celojn, interalie,  funkcii kiel referenco por agadoj de internaciigo de la supera edukado flanke de internaciaj organizaĵoj kaj individuoj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up