Ricardo Cabrisas en la ekonomia forumo de San Petersburgo.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-06-17 06:05:17

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La kuba vicprezidanto Ricardo Cabrisas, partoprenis la latinamerikan kaj karibian segmenton de la ekonomia forumo   de  San Petersburgo, kaj aliflanke  kunsidis kun rusaj aŭtoritatuloj.

Cabrisas kaj la vicprezidento de Urugvajo, Raúl Sendic, reprezentis la regionon en la panelo okazigita dum la unua laborsesio de la forumo, kune kun aliaj personecoj de la kontinento amerika.

En sia parolado, la kuba  vicprezidanto emfazis la potencialon ekzistantan por la rilatoj de Rusio kun la regiono latinamerika kaj karibia, kaj taksis la eŭroazian landon kiel fidinda partnero kiu respektas la principojn de la internacia juro, ne klopodas  elsuĉi niajn ekonomiojn nek malŝpari niajn naturajn rimedojn, li aldonis.

La kuba gvidanto ankaŭ renkontiĝis kun la guberniestro de San Petersburgo, Gueorgui Poltavchenko, kaj ambaŭ pritraktis la promesplenajn perspektivojn de kunlaboro en pluraj sferoj.

Same, li kunsidis kun la ministro de agrikulturo, Alexander Tkachev, fokusite en la plifortigo de la rilatoj en la agrikultura sektoro kaj aliaj temoj de produktado kaj citrusa komercado.

La kuba vicprezidanto prezidis la subskribon de kontrakto inter la kuba entrepreno ENERGOIMPORT kaj la rusa INTERRAO EXPORT por la provizado de elektraj komponentoj al Kubo.

La 20-a eldono de la ekonomia forumo de San Petersburgo komenciĝis ĉi-ĵaŭde en la moderna centro de ekzpozicioj de la dua plej grava  urbo de Rusio, kun la ĉeesto de pli ol 10 mil partoprenantoj el 70 landoj.

 



Komentarioj

  • Svetlanabao's gravatar
    Svetlanabao
    15/02/2021 09:31 am

    urenrjrjkvnm


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up