Radio Havano Kubo

Amika voĉo kiu trairas la mondon

  • sekvu nin

#NoMasBloqueo #SolidaridadVsBloqueo

Situacio de la loĝantara maljuniĝo en Kubo.

La kreskanta maljuniĝo de la kuba loĝantaro kreas tensiojn en la sistemoj de sano kaj socia sekureco, minacas la kvanton de la loĝantaro ekonomike aktiva kaj devigas la ŝtaton taksi serioze la servojn kaj kvaliton de la centroj ekzistantaj por atenti la personojn de la tria aĝo.
Tiel estis agnoskite de la kubaj aŭtoritatuloj, kiuj inkluzivigis en la plej urĝajn regulojn por alfronti tiun demografian fenomenon, la konstruadon kaj riparadon de rezidejoj por maljunuloj kaj la nomataj Domoj de la geavoj, kiuj okupiĝas pri taga atento al tiu parto de la loĝantaro.
Ankaŭ restis malfermita la ebleco “impulsi la ne ŝtatan laboron” por atenti tiujn personojn, indikis Marino Murillo Jorge, vicprezidanto de la kuba registaro, dum kunsido de la ministra konsilantaro okazinta en Havano.
Laŭ statistikoj de la jara statistiklibro de la ministerio de publika sano, fine de la jaro 2012 ekzistis en Kubo 144 loĝejoj por maljunuloj kaj 233 domoj de la geavoj, sed plejparto el ili, samkiel okazas kun signifa parto de la loĝeja fonduso, prezentas seriozajn problemojn konstruajn aŭ necesas urĝajn riparojn.
Krome, la nuntempa postulo de tiuj institucioj estas tre super la ekzistantaj kapacitoj kaj ties servoj estas pli koncentritaj por maljunuloj kun handikapoj, agnoskis la ministra konsilantaro.
La oficialaj rezultoj de la nacia popolnombrado okazinta en la jaro 2012, diskonigitaj dum la menciita kunsido, konstatigis ke la insulo posedas 11 milionoj 167 325 enloĝantojn, kun falo de 10 418 personoj kompare al la jaro 2002.
Laŭ la novaj statistikoj, “konfirmiĝas la tendenco al maljuniĝo” kun 18,3% de la loĝantaro en la aĝo 60 aŭ pli; dume nur 17,2% estas “inter nulo kaj 14 jaroj”.
Tamen, datumoj de la statistika jarlibro pri sano raportas  en la jaro 2012 la lando posedis 816 fakulojn pri neonatologio kaj 2791 pri pediatrio, sed apenaŭ 485 prizorgis la fakon de geriatrio, ankaŭ nomata specialeco pri maljuniĝo.
En apenaŭ du jardekoj Kubo estos la lando pli maljuniĝinta en Latinameriko, laŭ konfirmas la nacia enketo pri maljuniĝo farita en la jaro 2010 flanke de la centro de esploroj pri loĝantaro kaj evoluo (CEPDE) de la tutlanda oficejo de statistikoj kaj informoj (ONEI)
La studo estis farita kun la subteno de la fonduso de loĝantaro de UN kaj specialistoj de la latinamerika kaj kariba centro pri demografio, kiuj lokis la insulon jam tiam kun datumoj multe pli super landoj kiel Argentino aŭ Barbado, kiuj nuntempe posedas nivelojn de maljuniĝo tre similaj.
Kun la nuna “indikilo de maljuniĝo kaj la estonta, garantii la prizorgon de la tria-aĝuloj estas unu el la grandaj malfacilaĵoj alfrontataj de la familioj, kio provokas eliron de la laboro de personoj kun plenplenaj laborkapabloj, ĉefe de virinoj”, konfirmis Marino Murillo dum la menciita kunsido de la ministra konsilantaro.
Siaflanke, la kuba prezidento Raúl Castro konsideris la temon “tre serioza” dum la menciita kunsido kaj asertis ke oni studas aliajn solvojn.
Spertuloj kiel Juan Carlos Alfonso Fraga, direktoro de la kuba tutlanda popolnombrado kaj de la CEPDE, de la nacia oficejo de statistikoj, insistas pri tio ke la maljuniĝo devas esti alfrontata integre kaj sisteme kaj ne per izolitaj agoj, ĉar estas problemo “kiu alvenis por resti inter ni.”

(fonto  Cubadebate)
Eldonita de Maritza Gutierres González
Komentarioj
lasu komentarion
  • Esperanto 20-10-19
  • Esperanto 13-10-19
  • Esperanto 06-10-19
  • Esperanto 29-09-19
  • Esperanto 22-09-19
  • Esperanto 15-09-19
vizitkalkulilo

6516023

  • maxima: 19729
  • yesterday: 4390
  • today: 1663
  • online: 128
  • total: 6516023