Maljuneco kaj sano.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2013-10-04 12:33:12

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Kion oni faras en Kubo por prizorgi la plej aĝajn civitanojn kaj ne flankenlasi ilin en la tria aĝa vivperiodo? 

De antaŭ multaj jaroj ekzistas en Kubo  vastaj sociaj kaj kulturaj programoj kiuj entenas la diversajn bezonojn de maljunuloj, sed la individua kaj socia lernado pri maljuniĝo estas kompleksa procezo postulanta novajn mekanismojn de socia influo.

En tia serĉado estiĝis en la jaro 2000 projekto konata kiel Katedro de Pli Aĝaj Adoltoj, kies ĉefa celo estas plibonigi la kvaliton de dialogo inter la pli aĝa adolto kaj ties ĉirkauaĵo, altigi ilian memestimon kaj faciligi pli bonajn konojn pri maljuneco
.
Maljunuloj mortas en Kubo pro similaj kaŭzoj ol en evoluintaj landoj, kaj rilate psikologian vidpunkton, ĉirkaŭ 70 elcento de la loĝantaro en la tria aĝo alfrontas maljuniĝon tute konforme, dum 10 elcento ĝin alfrontas pesimisme kaj alia 20 elcento ĝin faras  pozitive, pro tio ke ili sentas sin kapablaj plenumi kiun ajn aktivecon.
Rilate socian aspekton, maljunuloj estas plejparte atentataj de familianoj, proksimume 77 elcento, dum 13 elcento estas atentataj en diversaj pormaljunulaj centroj. La alia 9 elcento loĝas tute solaj, kio ne nepre signifas abandonitaj.

La fakto ke en Kubo ekzistas socia sistemo kiu prizorgas la homan vivon kaj tre aparte infanojn kaj maljunulojn,  oni donas apartan trakton al tiu ĉi problemaro kaj tiu ĉi socia tavolo, kiu ne eskapas el la materiaj malfacilaĵoj, sed ankaŭ ne vivas marĝene de la socio; ili havas garantiojn pri tio ke neniu maljunulo estos abandonita je sia sorto.
La kuba socio kaj registaro konceptas atenton al maljunuloj ne nur por tiuj kiuj eniras al maljunulejoj; post evoluigo de medicinaj servoj en la lando kaj  de la programo pri kuracisto de la familio, la temo pli kaj pli fariĝis prioritata, ĉefe antaŭ la rapidega kresko de la loĝantaro pli aĝa ol 60.

Post kelkjara sperto de tiu ĉi projekto kunaŭspiciita de la Havana Universitato, la Sindikatoj de kubaj laboristoj kaj la Asocio de Pedagogoj , ĝi transformiĝis en tutlandan programon de edukado por adoltoj pliaĝaj, kiu jam  havas  428 filiojn kaj ĉirkaŭ 8000  gelernantojn tra la tuta lando, kies averaĝa aĝo estas inter 65 kaj 70 jaroj.
Ĝenerale oni povas konstati ke la laboro de la nomata Katedro de la Pli Aĝa Adolto volas helpi ĉiujn maljuniĝi. Temas pri tio ke oni lernu kompreni maljunecon kiel parto de vitala evoluo kaj ne kiel dekadenca etapo; ankaŭ celas ke oni komprenu lernadon kiel konsekvenca aktiveco de homa kondiĉo, ĉar  neniu aĝo povas decidi ĉu oni estas preta por lerni aŭ ne.

Sendube, en la nuna procezo por aktualigo de la ekonomika kaj socia modelo en la tuta lando, tiu ĉi agadkampo estas prioritata kaj tre sentebla ĉar ĝi reprezentas defion en socio pli kaj pli maljuniĝanta, kiu serĉas plurajn eblecojn alfronti problemaron kiu estas tre aktuala kaj multe influas la bonfarton de la kuba socio. Multo farendas sed la konscio kaj politika volo ekzistas, samkiel konkretaj planoj kaj programoj por aliri al digna maljuniĝo.


Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up