Denuncas Granma manipuladon pri forpaso de komuna prizonulo por nova kampanjo de la amaskomunukiloj
La kuba gazeto Granma publikigis detalan editorialon pri La veroj de Kubo kie ĝi denuncas la maniupladon kaj politikan torditaĵon faratan de Usono kaj reprezentantoj de aliaj registaroj tradicie kompromititaj al subfosado kontraŭ la kariba lando, ĉi foje en la kazo de forpaso de komuna prizonulo.
Dum la lastaj tagoj, tiaj amaskomunikiloj en la koncernaj landoj distrumpetas novajn akuzojn profitante senskrupule bedaŭrindan okazaĵon: la forpaso de komuna prizonulo, kiu eble nur ĉar temas pri Kubo, fariĝas novaĵo de internacia eĥo.
Oni uzas la kutiman metodon, kiu klopodas sin trudi vane, per ripetado, por satanigi Kubon, ĉi-foje per arbitra manipulado de okazaĵo komplete nekutima en la insulo, diference de aliaj.
La nomata “politika malliberulo” plenumis punon je 4 jaroj de enkarceriĝo depost ricevi justan proceson, ene de kiu li estis libera, kaj juĝon konforman al la juro, pro la fakto ke li brutale vundis publike sian edzinon, agresis la policistojn kaj rezistemis al la aresto tute perforte.
Tiu ĉi nova atako kontraŭ la insulo, havas tute klaran intencon politikan, kiu neniel rilatas al legitima prizorgo pro la vivo de la kubanoj kaj kubaninoj. Oni vipas per kompliceco de financaj kaj amaskomunikilaj potencoj kiel la grupo Prisa kaj la alia administranta CCN en la hispana lingvo, laŭ la plej bona stilo de la mafioj de Miamo.
La vero estas ke oni akuzas senracie la insulon, sen unue esplori la veron, oni unue komdamnas kaj poste juĝas.
Kial oni ne denuncas la realon de malliberejoj en Hispanio; oni apenaŭ parolas pri la kazoj de Usono, kie en novembro de 2011 tri personoj forpasis meze de amasa malsatstriko de prizonuloj en Kalifornio.
La vero de Kubo estas tiu de lando kiu portis siajn universitatojn kaj lernejojn al malliberejoj, kie la prizonuloj estas juĝitaj oportune kaj senpartie, ricevas salajron pro sama laboro kaj disponas je altaj niveloj de medicina atento sen distingoj rasaj, seksaj, kredaj aŭ aliaj.










Noticoj 


