Reala sono kanalo 1 Kanalo 1 Reala sono kanalo 2 Kanalo 2 Kontaktu nin   Aldoni al preferataj   Establi startan paĝon
Español English Français Portugues Esperanto عربي
Starto Noticoj Semajna Resumo Junularo en marŝo omaĝe al José Martí.

Junularo en marŝo omaĝe al José Martí.

Okaze de la 159-a naskiĝdatreveno de la nacia heroo José Martí, la federacio de universitataj studentoj okazigis la tradician marŝon de la torĉoj, kiun partoprenis kelkmiloj de gejunuloj en Havano, ekde la universitato ĝis la statuo de Martí ĉe la nomata Fragua Martiana, kies muzeo festis sian 60-jariĝon.marŝo José Marti

Kiel tradicie okazis ceremonio kiun prezidis membroj de la politika buroo de la komunista partio, Mercedes López Acea, kaj la ministro pri supera edukado, Miguel Díaz-Canel, samkiel la unua sekretario de la junkomunista organizo, Liudmila Alamo Dueñas kaj aliaj membroj de la centra komitato de la partio, la registaro plus invititoj kaj intelektuloj.