Reala sono kanalo 1 Kanalo 1 Reala sono kanalo 2 Kanalo 2 Kontaktu nin   Aldoni al preferataj   Establi startan paĝon
Español English Français Portugues Esperanto عربي
Starto Noticoj Semajna Resumo Sesiis la unua konferenco de la komunista partio

Sesiis la unua konferenco de la komunista partio

altĈi-semajne sesiis en Havano la unua tutlanda konferenco de la komunista partio de Kubo kies esenca celo estas pliintensigi la partian laboron por akceli la evoluon de la kuba socio kaj firmigi la decidojn de la ekonomikaj kaj sociaj gvidlinioj aprobitaj dum la sesa kongreso.

La konferencon prezidis la kuba prezidento Raúl Castro,  unua sekretario de la komunista partio kaj aliaj gvidantoj de tiu organizaĵo.

La laboro baziĝas sur la koncepto ke ne estas ideologio sen ekonomio, laŭ raportis la kuba gazeto Granma. Tiucele, kiel preskribite en la fina rezolucio de la sesa kongreso partia okazinta pasintjare, la rolo de tiu politika organizo estas esenca en tiu celo kaj bezonos komunan laboron, grandajn strebojn organizajn kaj efikan laboron ideologian, for de formalismoj kaj en konstanta kontakto kun la loĝantaro.

La konferenco ankaŭ centrigis siajn debatojn en la aktualigo de la ekonomika kaj socia modelo de la lando,  alvokis pli streĉigi la tutlandan unuecon kun la ceteraj amasorganizaĵoj kaj la unuiĝo de junkomunistoj kaj kun la loĝantaro.

Partoprenis la konferencon pli ol 800 delegitoj el la tuta lando, pere de kvar laborkomisionoj pri: funkciigo, metodoj kaj laborstiloj de la partio, la politika kaj idealogia laboro, la gvidanto-politiko kaj la rilatoj kun la junkomunistoj kaj amasorganizaĵoj.