Alvenos ĉi-lunde al Kubo prezidentino de Brazilo
Dilma Rousseff, prezidentino de la federacia respubliko de Brazilo plenumos oficialan laborviziton en la insulo kiu kontribuos plifirmigi la reciprokajn rilatojn inter ambaŭ landoj.
Ŝi estos akceptita de la prezidanto Raúl Castro kaj aliaj altrangaj funkciuloj okaze de sia unua vizito en Kubo.
Dilma Rouseff estas la unua virino kiu okupas tiun altan postenon en la sudamerika lando kaj posedas riĉan biografion kiel politika gvidanto brazila..
Ŝi plenumis diversajn respondecojn interalie, kiel sekretariino pri regado de Porto Alegre, prezidantino de la fondaĵo de ekonomio kaj statistiko kaj ŝtata sekretario de minoj, energio kaj komunikado de Rio Grande do Sul. Ŝi estas kunfondinto de la laborista demokratia partio (PDT) en Rio Grande do Sul.










Noticoj 


