Prezentita en Havano du volumoj de la memoribro de Fidel Castro.
Ĉi-semajne en la kongresa palaco de Havano estis prezentitaj du volumoj de la memorlibro de la kuba gvidanto Fidel Castro, nome Gerilano de la tempo, kiu enhavas dialogojn kun la verkistino kaj ĵurnalistino Katiuska Blanco.
En tiu ĉi parto, la memorlibro traktas pri la unuaj memoroj de la infaneco ĝis la jaro 1958 antaŭ la venko de la kuba revolucio. Dum la renkontiĝo, preskaŭ seshora, Fidel dialogis kun sufiĉe granda kvanto de la ĉeestantoj, inter ili, iamaj kunbatalantoj kaj aliaj.
La prezenton ankaŭ ĉeestis la ministro de kulturo, Abel Prieto kaj la prezidanto de la kuba unuiĝo de artistoj kaj verkistoj, Miguel Barnet. Ĝi estis eldonita de la eldonejo Abril kun fotografaĵoj de Ernesto Rancaño.










Noticoj 


