Konstruas Kubo modernan komercan havenon kun Brazilo.
Okaze de la ĵusa vizito de la prezidentino de Brazilo Dilma Ruseff , ŝi povis viziti la konstrulaborojn de moderna kaj vasta komerca haveno de Mariel, je 50 km de Havano, projekto kunfinancata de Brazilo.
Ĝi estos grava terminalo por konteneroj, voj-itinero por eniro kaj eliro de la kuba komerco, krom tio ke ĝi estos la koro de la speciala evoluzono de tiu havena instalaĵo.Temas pri la plej granda investo de Kubo dum la lastaj jaroj.










Noticoj 


