Asertas Raúl Castro ke ALBA estas vera popola alianco.
La prezidento Hugo Chávez akceptis en Karakso la kuban prezidenton Raúl Castro kiu vojaĝis vendrede al tiu lando, kie li partoprenis la 11-an pintkunsidon de la Bolivara Alianco por la popoloj de nia Ameriko, kiu finiĝis ĉi-dimanĉe.
La kuba prezidento asertis en Karakaso ke la Bolivara Alianco por la popoloj de Nia Ameriko sukcesis firmiĝi kiel vera alianco de sendependaj popoloj.
Siaflanke, la venezuela prezidento Hugo Chávez, informis ke la membrolandoj aprobis disponigi 1 % de siaj internaciaj rezervoj al la banko de tiu bloko por ĝin fortigi.
Oni konfirmis deklaron favore de Argentino pri la kazo de la Insuloj Malvinas, kaj mekanismon de laboro Haitio-ALBA, evoluiga projekto por la kariba lando. Krome, oni kreos ekonomikan komunan areon nomatan Ekonomika Spaco de Alba (Ecoalba), kiu ekfunkcios ene de du jaroj.
La alianco estas formata de 8 landoj: Ekvadoro, Bolivio, Nikaragvo, Dominiko, Antikvo kaj Barbudo, Venezuelo, Sankta Vicento kaj Grenadinoj kaj Kubo; kiel invititoj partoprenis Argentino, Urugvajo kaj Haitio.
Kiel parto de la programo de la kuba prezidento, li kune ku Chávez vizitis la konstrulaborojn de la socialista urbo Caribia, modela urbo de la Misio Loĝejoj Venezuelo. En tiu ĉi komuna projekto laboras kuba brigado el 150 konstruistoj kun kiuj ambaŭ prezidentoj dialogis.










Noticoj 


