Reala sono kanalo 1 Kanalo 1 Reala sono kanalo 2 Kanalo 2 Kontaktu nin   Aldoni al preferataj   Establi startan paĝon
Español English Français Portugues Esperanto عربي
Starto Noticoj Semajna Resumo Premio por la hispana ĵurnalisto Ignacio Ramonet.

Premio por la hispana ĵurnalisto Ignacio Ramonet.

altLa hispana esploristo kaj ĵurnalisto Ignacio Ramonet, estis distingita  per la titolo honordoktoro en Sciencoj de Komunikado de la havana universitato.

La elstara intelektulo, aŭtoro de la libro Cent horoj kun Fidel, ricevis la distingon permane de Gustavo Cobreiro, rektoro de la universitato dum ceremonio kiun prezidis la ministro  de kulturo Abel Prieto, inter aliaj intelektuloj.

La hispana intelektulo dankis la honoron aldonan kiun reprezentas tiu premio kaj atentigis pri la nuna granda krizo de la komunikado pro ekspansiado de interreto, tial ke la informado funkcias kiel senpaga varo, kiu reproduktiĝas, ne kreiĝas, kaj estas konstruita surbaze de ripetado nevera.

Fakulo pri geopolitiko kaj internacia strategio, la iama direktoro de la prestiĝa publikaĵo Le Monde Doplomatique, Ramonet parolis pri la bezono konstrui amaskomunikan recenzon por starigi iaspecan kontraŭpotencon al la amaskomunikiloj kiam tiuj fiaskas en sia rolo en plejmulto de la socioj.