Reala sono kanalo 1 Kanalo 1 Reala sono kanalo 2 Kanalo 2 Kontaktu nin   Aldoni al preferataj   Establi startan paĝon
Español English Français Portugues Esperanto عربي
Starto Noticoj Semajna Resumo Akceptis Raúl Castro ministron el Paragvajo.

Akceptis Raúl Castro ministron el Paragvajo.

altLa kuba prezidento Raúl Castro akceptis ĉi-semajne en Havano la ministron pri eksteraj rilatoj de Paragvajo Jorge Lara kiu plenumis oficialan laborviziton en la insulo.

Dum la renkontiĝo, ambaŭ gvidantoj dialogis pri la bona stato de la reciprokaj rilatoj kaj ratifis la volon profundigi siajn ligojn. Ili ankaŭ traktis aliajn temojn de intereso regiona kaj internacia.

La renkontiĝon ankaŭ partoprenis la kuba ministro pri eksteraj rilatoj, Bruno Rodríguez.