Internacia Librofoiro: renkontiĝis Fidel Castro kun intelektuloj el 22 landoj.
La kuba gvidanto Fidel Castro renkontiĝis en Havano dum pli ol naŭ horoj kun intelektuloj el 22 landoj kiuj partoprenas la internacian
librofoiron 2012, unuigitaj de la Reto Endefendo de la homaro kaj favore al la paco kaj la medio.
Zuleica Romay, prezidantino de la kuba instituto de la libro kaj gaininto de la premio Domo de Amerikoj, prezentis la plej elstarajn invititojn kiuj ĉeestas la 31-an internacian llibrofoiron komenciĝinta ĉi-semaje en Kubo.
Tiu ĉi eldono de la prestiĝa librofoiro estas dediĉita al la karibaj landoj kaj ties kulturo, kaj ĉeestas, interalie, Adolfo Pérez Esquivel, nobelpremio pri paco; Sergio Pitol, premio Cervantes 2005; ankaŭ Stella Calloni, Frei Betto, Ignacio Ramonet, Atilio Borón, Miguel Bonaso kaj Santiago Alba.
Ankaŭ partoprenas gravaj verkistoj kaj intelektuloj el karibaj landoj kiel Norman Girvan kaj Kendel Hyppolite.
La renkontiĝo estis inspirita en la atentigo farita de Fidel de antaŭ 20 jaroj okaze de la pintkunsido de la tero en Brazilo pri la risko ŝvebanta sur la homa specio pri memestingo, kiu nuntempe iĝis pli profunda.
La debato centriĝis pri la praktikoj de la tutgloba amakomunika sistemo kie informado funkcias kiel stranga varo senpaga kiu helpas vendi la homon; tiamaniere oni spektas kun terura silento sinsekvajn militojn; oni debatis pri ĉio kion povas kaj devas fari la intelektuloj por eviti tutmondan katastrofon kiam la streboj kolizias kontraŭ la amaskomunika manipulado aŭ la silento.
La brazila intelektulo Frei Betto postulis memkritikon por taksi nian socian aniĝon kaj generi projektojn ne nur pri indigniĝo, ĉar tio ne sufiĉas por solvi la tutgloban maljustecon.










Noticoj 


