Reala sono kanalo 1 Kanalo 1 Reala sono kanalo 2 Kanalo 2 Kontaktu nin   Aldoni al preferataj   Establi startan paĝon
Español English Français Portugues Esperanto عربي
Starto Noticoj Semajna Resumo Fernando Lugo dankas al Kubo pro formado de paragvajaj gejunuloj en kubaj universitatoj.

Fernando Lugo dankas al Kubo pro formado de paragvajaj gejunuloj en kubaj universitatoj.

altĈi-semajne, la prezidento de Paragvajo, Fernando Lugo konfirmis sian dankemon al la streboj de Kubo en la formado de paragvajaj nepagipovaj gejunuloj en universitatoj de la insulo.

Bernardo Guanche, kuba ambasadoro en la sudamerika lando, klarigis al ĵurnalistoj ke dum aŭdienco kun la paragvaja ŝtatestro, ili pritraktis la staĝo-programon por la jaro 2012  danke al kiu alia nombro da gejunuloj povos studi en la kariba lando.

Humberto Muñoz, respondeculo ĉe la vicministerio de junularo kaj la asocio de gepatroj kies filoj studas en Kubo, klarigis ke dum la nuna jaro diplomiĝos en Kubo 228 paragvajanoj, plej parte en la fako de medicino.

Aliaj diplomiĝos pri civila inĝenierado, pedagogio, muziko, historio kaj fizika edukado. Nuntempe en la insulo studas 499 gestudentoj en diversaj karieroj kaj jam 908 diplomiĝis en diversaj fakoj kiel parto de kunlabora programo en la eduka fako ekzistanta inter la du landoj.