Preparoj en la Revolucia Placo por meso de la Papo
La historia placo de la revolucio José Martí de Havano jam prepariĝas por la ceremonio kie intervenos la Papo Benedicto XVI, kiu vizitos Kubon de la 26-a ĝis la 28-a de marto ĉi-jare.
La Papoestos akceptita en la orienta provinco Santiago e Cuba kie li prezidos la celebradon de meso en la placo de la revolucio Antonio Maceo kaj vizitos la nacian sanktejon de la Virgulino de la Caridad del Cobre, patronino de Kubo, kies 400-jara datreveno estos tutlande celebrata.
Sekve, la Papo vojaĝos al Havano, kie li estos oficiale akceptita de la kuba prezidento Raúl Castro kaj renkontiĝos kun la kubaj katolitaj episkopoj.
La Papoankaŭ celebros meson en la revolucia placo de Havano, historia sidejo de la plej gravaj okazintaĵoj de la insulo dum la lastaj 50 jaroj.










Noticoj 


