Reala sono kanalo 1 Kanalo 1 Reala sono kanalo 2 Kanalo 2 Kontaktu nin   Aldoni al preferataj   Establi startan paĝon
Español English Français Portugues Esperanto عربي
Starto Noticoj Semajna Resumo Finiĝis kongreso Universitato 2012.

Finiĝis kongreso Universitato 2012.

altDum tiu ĉi semajno sesiis en Havano la 8-a kongreso internacia pri supera edukado Universitato 2012, kie oni ankaŭ premiis la standojn prezentitajn en la kategorioj de desegno kaj la plej vizitita, ricevitaj de la universitatoj de artoj de Kubo kaj la universitato de informadikaj sciencoj, en la kategorio de pli bona desegnado, dum la plej vizitita estis La aŭlo pli granda de la mondo, prezentita de Venezuelo.

Specialajn rekonojn ricevis pri desegnado la stando de la entrepreno Beijing Nova Star, de Ĉinio, kaj la internacia centro de Havano, kiuj okupiĝas pri sciencaj servoj rilate al konsultiĝoj kaj revizorado por naciaj kaj eksterlandaj kompanioj.

Aliflanke, Rodolfo Alarcón Ortiz, vicministro unua de la ministerio de supera edukado de Kubo, taksis la eventon tre sukcesa, kiu estis alte validigita de opinioj kaj kriterioj el pli ol tri mil partoprenintoj en 332 aranĝoj kadre de la scienca programo kaj du mil 400 prelegoj.

Dum la ferma ceremonio estis legita  mesaĝo sendita de la kvin kubaj kontraŭteroristaj batalandoj maljuste enkarcerigitaj en Usono, kiuj rekonis la gravecon de tiu kongreso por unuigi saĝecon kaj forton favore al la homara bono kaj la homa supervivado.