Finiĝis la unua etapo de la internacia librofoiro 2012.
La 21-a internacia librofoiro de Havano finiĝis dimanĉe en la kuba ĉefurbo en sia sidejo de la malnova fortreso Sankta Karlo vizitita de pli ol 270 mil personoj kaj vendado de pli ol 600 mil libroj.
La tradicia librofoiro nun iniciatos sian itineran periodon tra ok provincoj ĝis la 4-a de marto kiam fermos sian pordon en la urbo Santiago de Cuba.
La prezidantino de la kuba instituto de la libro (ICL) kaj de la organiza komitato de la foiro, Zuleica Romay, esprimis ke tiu ĉi evento estas la plej “amasa” kaj “trascenda” okazanta en la insulo ĉiujare.
La havanan librofoiron partoprenis proksimume 260 verkistoj, artistoj kaj intelektuloj el 41 landoj, inter ili la nobelpremiita argentinano Adolfo Pérez Esquivel.
La kuba intelektulino esprimis ke la eldona agado “estas ankoraŭ granda defio kaj ĝi konsistigas pendantan temon por tiu ĉi spaco”. Estis anoncite ke la venontjara librofoiro estos dediĉata al afrika lando, nome, Angolo.










Noticoj 


