Kubo ekspluatas la urbajn agrikulturajn zonojn
La altaj prezoj de nutraĵoj en la mondo kaj la popaŝaj transformoj en la doma agrikulturo per rezultoj kiuj, logike, ne povas esti tujaj, konsilas al la kubanoj ekspluati la la agrikulturajn zonojn de la urboj kun la celo anstataŭi importaĵojn kaj altigi la deprimitan oferton de vegetaloj, legomoj kaj tuberoj.
Tiamaniere, la programoj kiuj celas tiun agadon ricevadas impulson por igi la areojn fruktodonaj, ĝuste tiujn areojn pli proksimajn al la urboj kaj vilaĝoj, sub la promesplena projekto nomata agrikulturo ĉirkaŭ urba.
Tiuj areoj devas roli esence en la planoj fiksataj por ke kiel eble plej baldaŭ oni atingu tagan konsumon de 400 gramoj inter vegetaloj kaj fruktoj, kio hodiaŭ ne eblas pro tio ke Kubo suferas ankoraŭ plurajn mankojn de krudaĵoj kaŭze de la ekonomia krizo komencita en la naŭdekaj jaroj de la pasinta jarcento, kiam malaperis la iamaj provizoj de la eksa socialisma bloko orienteŭropa.
Aldone al tio, Usono sekve plifortigis sian ekonomian sieĝon kaj krome, Kubo suferis la sekvojn de kelkaj uraganoj dum la lastaj dek jaroj, kelkaj el ili ege ruinigaj, kiel tiuj de la jaro 2008.
Al tio ankaŭ aldonigas negativaj faktoroj kiel la financa krizo tutgloba komencita fine de 2008 ankoraŭ pezanta sur la tutmonda ekonomio, spite al tio ke la riĉaj landoj ekparolas pri tio ke la plej malbona restis malantaŭe.
En la kazo de Kubo aldoniĝas ankoraŭ organizaj problemoj internaj kaj la interna migrado al la urboj, kio rezultigis ke en la kampoj restis nur 24 elcento de la loĝantaro.
La damaĝoj provokitaj de la troa aŭ malmulta ekspluatado de kelkaj kultiveblaj teroj kaj kresko de nedezirataj kaj malutilaj plantaĵoj, estas aliaj faktoroj kiuj komplikigas la sopiratan rezulton de la kuba agrikulturo.
Por la momento ankoraŭ videblas en la lokaj merkatoj nesufiĉa provizado, sed la ŝtato jam aplikas kelkajn taŭgajn regulojn por mildigi la malfacilaĵojn, kiel transdono de teroj por fruktuzo al la personoj kiuj havas kondiĉojn kaj volon ilin prilabori.
Krome, bezonatas pliproksimigi la kultivejojn al tiuj areoj kie loĝas plejmulto da personoj por tiel pli bone profiti la kultiveblan surfacon de pli ol ses milionoj kaj duono da hektaroj.
La ĉefa celo estas atingi konsiderindan malaltigon de la elspezigaj importaĵoj de nutraĵoj, efika antidoto kontraŭ prezo-altigo de tiuj nutraĵoj en la terglobo, la ripetiĝantaj sekaj periodoj kaj la efikoj ofte katastrofaj de la tropikaj ŝtormoj.
La kubanoj konsideras problemo de supervivado kreadon de la kondiĉoj por ke la tero denove alportu pliajn nutraĵojn, inkluzive en la agrikulturaj zonoj de urboj kaj vilaĝoj.
De Roberto Morejón
Trad. Maritza Gutiérrez










Specialaĵoj 


