Latinameriko atentas la kuban kongreson de la komunista partio.
Pluraj amaskomunikiloj el diversaj latinamerikaj landoj vaste raportis pri la laborsesioj de la komunista partio kaj antaŭe pri la civila kaj milita parado okazinta kiel omaĝo al la batalo de Plaĝo Giron kiu memorigis la 50-an datrevenon de tiu historia evento kiu markis la unuan malvenkon de Usono en la regiono. La kongreson oni taksas evento signifoplena ne nur por la kariba insulo, sed ankaŭ por la regiono.
Inter tiuj amaskomunikiloj estas la meksika gazeto Uno mas Uno kaj la venezuela agentejo de novaĵoj kiuj elstarigas la laboron de la diversaj komisionoj pri la gvidlinioj de la ekonomia kaj socia politiko de la partio kaj la revolucio, dokumento amplekse debatita en la kuba socio dum pluraj monatoj, el kiu fontos definitiva dokumento kiu gvidos la aktualigon de la socialisma ekonomia modelo. Same okazas en diversaj amaskomunikiloj de Nikaragvo kaj Argentino.
En tiuj amaskomunikiloj oni inkluzivis la publikigitajn pripensojn de la kuba gvidanto Fidel Castro kie li klarigas la motivojn de sia foresto en la Placo de la Revolucio dum la parado okaze de la 50-a datreveno de la socialisma difino de la kuba revolucio okazinta la 16an de aprilo 1961.
En Bolivio oni vaste raportis kaj komentis en la televida kanalo Bolivia TV, Radio Patria Nuevo kaj la gazeto Cambio, interalie, kiuj elstarigis la decidon garantii kontinuecon de la kuba revolucio.
Ankaŭ en aliaj mondopartioj diversaj amaskomunikiloj raportas la kongresajn debatojn, interalie en Vjetnamio, Angolo, Hispanio kaj aliaj, kio evidentigas ke Kubo estas insulo nur rilate geografion. Pli ol 50 jaroj de revolucia registaro evoluigis rilatojn bazatajn en respekto, solidareco profunda kaj aktiva, kaj pledado por frateco inter la popoloj.
En tiu ĉi mondo, jam ne tiom granda nek fremda, ĉio rilate al la homoj estis neniel fora al la kuba revolucio, centoj da milionoj de personoj ĉiam estis en kontaktoj iel aliel kun la politikaj kaj sociaj atingoj de la insulo, kaj ĝuste tial dum tiuj ĉi tagoj kiuj markos la vojon de la nacio, ĉiuj rigardoj venas al la insulo kun intereso, kaj granda plimulto kun simpatio, amikeco kaj amo.










Specialaĵoj 


