Reala sono kanalo 1 Kanalo 1 Reala sono kanalo 2 Kanalo 2 Kontaktu nin   Aldoni al preferataj   Establi startan paĝon
Español English Français Portugues Esperanto عربي
Starto Specialaĵoj Komentarioj Blokado kontraŭ Kubo: granda negoco financata de la kontribuantoj.

Blokado kontraŭ Kubo: granda negoco financata de la kontribuantoj.

Por tiuj kiuj sin demandas kial la usona registaro, spite al la 19 sinsekvaj rezolucioj de la Ĝenerala Asembleo de UN por haltigi la agreseman sieĝon kontraŭ la insulo, insistas ĝin daŭrigi, estas malfacile kredi ke tiu blokado estas la granda negoco ebliginta transvivadon de tiuj, kiuj akompanis en sia eskapado la tiranon Fulgencio Batista kiam venkis la revolucia movado en januaro 1959.

La realo estas ke tradukante ĝin al numeroj, la ne ebleco havi diplomatiajn rilatojn kun la insulo, des malpli komercajn rilatojn, reprezentis por la kontraŭrevoluciaj grupoj rezidantaj ĉefe en Miamo, Florido,  enorman negocon kiu daŭras pli ol 50 jaroj, sed ili fidas  ke ĝi por ĉiam restos kiel neellasebla parto de la sistemo.

Eĉ nek  la gefiloj de la ekziliĝintoj, apartenantaj al novaj generacioj, kiuj esprimas la neutilon de tio kion la imperio volas montri kiel reprezalion, akceptas kiel korekta tian kriman ekstremismon.

Kiel dirite en la popola lingvaĵo, multaj homoj vivas per tiu fabelo, en bona panama slangaĵo, ili sukcesas vivi danke al la “viva ludado”. Kun la atuto ĉiam atencante kontraŭ la vivon de la gvidantoj kaj la registaron mem, per planoj de terorismo kaj sabotado, ili elsuĉas la buĝetan mamon kiun jare donacas la usona administracio, konsistanta el pluraj kvantoj da miloj de milionoj da dolaroj, kiuj fontas el la poŝoj de la usonaj kontribuantoj.

La famaj wikileaks riveladis ke diplomatoj de Usono en la oficejo de interesoj en Havano, scias ke la nomataj “disidentoj” estas malkapablaj agi fronte al la granda plimulto de kubanoj kiuj suferas la negativajn efikojn de tiu maldigna fiagado.

La sinsekvaj registaroj de Usono, kun escepto de Jimmy Carter, sin tenis blindaj kaj surdaj fronte al la alvokoj, unuflanke, de la granda homaro sencohava kiu postulas haltigon de tiom da maljusteco, kiu punas eĉ la infanojn ĵusnakitajn kaj  ĉiujn civitanojn, virinojn kaj maljunulojn, malebligante eĉ vendadon de medikamentoj kaj ekipaĵoj por atenti la sanon de la popolo.

Aliflanke, oni ankaŭ malatentas la interesojn kaj dezirojn de produktistoj kaj entreprenistoj usonaj kiuj ne povas aliri la promesplenan merkaton kuban, ĉar ekzistas la timo konfronti la manipulantojn de la ekstera politiko de Usono, kiuj ruze eniris en la tutan sistemon de la aparato.

La voĉdonantoj de Florido, estas pli valoraj por Vaŝingtono ol la milionoj da personoj kiuj rezistas je 90 mejloj de ĝiaj marbordoj. Militaj altranguloj de Usono de antaŭnelonge esprimis ke Kubo ne reprezentas danĝeron por la sekureco de tiu lando.

Pli bonan sorton, rilate al diplomatiaj rilatoj kun rivalaj nacioj havis tiusence Vjetnamio, malgraŭ tio ke ĝi forpelis la armeon de la plej potenca lando, ĉar la   Blanka Domo posedas bonajn rilatojn kun tiu lando, kiu venkis ĝin per historia kaj humiliga milito. Sed vero estas ke nek en la urbo Ho Chi Minh nek en alia vjetnama urbo ekzistas komunumo kiu povas voĉdoni en la elektoj por urbestro, senatano kaj prezidento de Usono.

Sub la masko de “plantitaj por libereco kaj demokratio”, la “damoj de blanko”, Panamerican Development Foundation, Institute for Internacional Affairs, Loyola University de Chicago, Development Research Center, Freedom House, USAID per sia “subtena programo al la civila socio por demokratio en Kubo” kaj aliaj supozataj institucioj, ĉiujare, laŭ statistikoj eltroveblaj en interreto, fluas subteno en konstanta kaj kontantaj dolaroj usonaj por tiuj kiuj profitas nome de “transiro” kiu forpelus la nunan kuban socialismon por aneksiĝo al sovaĝa kapitalismo sub gvido de tiuj, kiuj antaŭ la revolucia venko transformis Kubon en ludejon.

Indas mencii la mafiularon, kiu poste moviĝis al aliaj landoj de tiu nordo brutala kaj kirliĝanta kiel esprimis la nacia apostolo de Kubo, José Martí.

La figrupoj kiuj opozicias al normaligoj de la rilatoj Usono-Kubo, ene kaj ekster la insulo, ne volas perdi sian negocon. Se finiĝas tiu festo, kiel ili povus transvivi? Sen la jankia  oksigeno ili ne povas spiri.

Verkite de Euclides Fuentes Arroyo