Reala sono kanalo 1 Kanalo 1 Reala sono kanalo 2 Kanalo 2 Kontaktu nin   Aldoni al preferataj   Establi startan paĝon
Español English Français Portugues Esperanto عربي
Starto Specialaĵoj Komentarioj Ŝanĝi pensmanieron kaj rompi la rutinon

Ŝanĝi pensmanieron kaj rompi la rutinon

Ŝanĝi pensmanieron kaj definitive rompi la rutinon, jen la alvoko farata de la gvidantoj de la partio je ĉiu nivelo okaze de siaj laborkunsidoj en la diversaj teritorioj.

José Ramón Machado Ventura, dua sekretario de la centra komitato de la partio, petis al ĉiuj realigi profundajn analizojn pri la nunaj problemoj, preter plenumado de laborplanoj kaj administraj statistikoj. Li emfazis ke la partia organizo devas esti postulema, kontroli per formoj kaj metodoj taŭgaj.

En la centra provinco Sancti Spiritus partoprenis 250 delegitoj kaj 65 invititoj kiuj debatis pri trascendaj temoj por la ekonomio de la teritorio, kiu dum la lastaj jaroj havis altan streĉon pri disponebleco de materiaj kaj financaj rimedoj, sed ankaŭ pro subjektivaj problemoj kiel netaŭga labor-organizado, malalta profito de la produktivaj rimedoj, malaltaj niveloj de produktiveco kaj oftaj strukturaj ŝanĝoj en decidaj agadoj, laŭ priskribite en la jara raporto prezentita dum la kunsido.

Tiusence, Jorge Félix Lazo, unua sekretario de la partio en la municipo Cabaiguán, esprimis ke rilate al la ekonomia batalo la partio ne devas administri, sed kontroli, postuli al la administracioj kaj senigi la partianojn je formalismoj.

Rilate al la provincaj trajtoj kaj apartaĵoj de ties ekonomio, kelkaj delegitoj parolis pri diversaj produktoj agrobrutaj, speciale pri la malkresko de la rikoltoj de tabako, rizo kaj sukero; malplenumo de kontraktitaj produktoj kaj nekongruo rilate kvaliton kaj pagojn pri lakto, ĉio ligita al malrespekto kaj ignorado de kontraktaj proceduroj.

La polemika temo pri malbona kontraktado estis analizita surbaze de malplenumitaj kompromisoj ; oni insistis pri la bezono konsciigi la produktistojn ke kontraktoj estas esenca instrumento por labori : la kamparanoj devas konscii ke pere de la kontrakto ili devas postuli kaj reklamacii siajn rajtojn en la koncernaj entreprenoj.

En la debato pri la sukera sektoro, oni rekonis ke spite al plenumo de la koncerna plano dum la lasta rikolto kaj bona industria efikeco, la produktado daŭre estas esence damaĝita pro manko de sukerkano kaj malaltaj rendimentoj en la kamparoj, kio povas pliboniĝi ne nur per la rimedoj, sed ankaŭ per pli bona plantado, prizorgado kaj tekniko.

Pri alia temo debatita en la kunsido, Julio Alfonso Rubí, direktoro de la centro de genetika inĝenierado kaj bioteknologio en la teritorio, esprimis la gravecon de la partia rolo en la identigo de la ekonomia potencialo, kiu povas doni enspezojn al la regiono kaj la kontribuo de la turisma sektoro.

Tiusence li memorigis pri la rolo de la municipo Trinidad, unu el la plej konataj, kiu nuntempe alfrontas notindan investo-procezon, inkluzive rilate la solvon en la hidraŭlika sfero por akvo-provizado al la urbo, kio devas esti urĝe atentata, ĉar nuntempe oni tie ekspluatas la senmovajn rezervojn de la likvaĵo kies sekvoj povas esti ne dezirindaj.

Pri la sama temo, Reiner Rendón, delegito de la ministerio de turismo en la provinco klarigis la perspektivojn por akvo-provizado al la urbo Trinidad, kultura heredaĵo de la homaro, kaj al ties turisma agado, pere de akvo-dukto je 25 km ankoraŭ en projekta fazo, kiu evidentiĝas kiel solvo al la konstanta sekeco en la regiono.

Post fino de la intervenoj de la delegitoj, la dua sekretario de la partio, José Ramón Machado, precizigis ke tiuj ĉi asembleoj donas kontinuecon al la sesa kongreso de la partio tial ke ĝi faciligas la starigon de ties interkonsentoj per diskuto de esencaj temoj en ĉiu teritorio kaj samtempe estas komenca etapo por la nacia konferenco de la politika organizo, kies celo estas kongruigi la mekanismojn kaj strukturojn al la novaj cirkonstancoj.

Kiel esenca klarigo kaj instruo de tiu ĉi procezo, evidentiĝas la bezono ke la partio estu en rekta kontakto kun la civitanaro por scii ties opiniojn kaj sugestojn, agi rapide kaj ĉiam esti atentaj; esti pli postulemaj kaj elimini kunsidemon, triunfalismon kaj malbonan praktikon ne esti bone informitaj pri gravaj labordokumentoj kaj leĝoj.

Oni atentigis pri la bezono pritakti la nivelon de respondeco jen individue jen kolektive kaj agi fronte al ĉiu problemo, pri kio nepras ordo, disciplino kaj postulemo, tri premisoj esencaj pri kiuj insistis la unua sekretario de la partio kaj prezidanto de la ŝtata konsilantaro, Raúl Castro dum la debatoj de la sesa kongreso de la partio okazinta en la pasinta aprilo.