Festivalo de la Karibio: la lingva diverseco
La kariba regiono kie situas la kuba insularo estos denove centro de la Fajrofesto aŭ Festivalo de la Karibio en Santiago de Kubo. Jen nova okazo por alrigardi ĝin, ĉi-foje ekde lingva vidpunkto.
Dum la lastaj jaroj evoluas ĝenerale en Latinameriko diversaj projektoj pli inkluzivaj, integrigaj, kiuj sin bazas sur la principo ke Latinameriko kaj la kariba regiono en si mem estas tre diversa, en ĝi kunvivadis laŭlonge de la historio ege riĉa kultura fono kiu tamen, estas subtaksata pro la ŝajna unuformeco esprimata per la disvastigo kaj altrudo de potencaj lingvoj kiel la angla, la franca, la hispana kaj la portugala, lingvoj venigitaj de la koloniistoj.
Pro tiu ĉi kialo, ni volas iom komenti pri la speficeco de nia insulara areo, konata kiel Karibio kaj sciigi al vi ke ĝuste dum tiuj ĉi tagoj eksesios en nia lando, en la orienta urbo Santiago de Kubo, la internacia kariba festivalo.
La Kariba regiono estas plurunuo kiu esprimiĝas diversmaniere, kun komuna substanco forte markita ekde la vidpunkto geografia, historia kaj ekonomika.La ampleksa lingva diverseco ekzistanta en la kariba regiono efikas kiel integra elemento inter la popoloj, ĉar la lingvo estas la bazo de tiu ĉi regiona diverseco.
Tiu ĉi sence, laŭ asertas fakuloj, Kubo havas avangardan pozicion en la lernado de fremdaj lingvoj per starigo de fakultatoj de angla kaj franca lingvoj en la 60-aj jaroj, kiuj impulsis interesiĝon de la gejunuloj kaj la ĝenerala publiko por disvastigo de la lingvoj parolataj en la regiono.
La prestiĝa lingvisto kaj studemulo de la kariba kulturo, Pedro Ureña, esprimis ke en la regiono oni devas ekde frue stimuli la senton al aliuloj, de diverseco kaj identeco.
La kariba regiono bezonas interkonatiĝi ankoraŭ pli por ties spirita kaj kultura riĉiĝo, asertas la fakuloj, kiuj instigas al la celo integri niajn historiajn valorojn.
La profesoro Ureña anoncis ke oni laboras por starigi virtualan enciklopedion ĉe www.caribe.com kiu kolektados la kulturan, politikan kaj ekonomikan sciojn de la regiono.
Aliflanke, profesoroj de la fakultato de artoj kaj beletroj de la Havana universitato pli funde parolis pri la temo de la kariba multkultureco kaj pri la novaj programoj de instruado en la kubaj universitatoj, celantaj plu pensi en la Karibio kiel integra koncepto.
Jen proksimiĝo al temo, kiu sendube havas vastan kampon kaj ankoraŭ estas multo farenda en la senco pristudi ĝin, disvastigi la valorojn kaj diversan socikulturan trezoron de la Karibio.










Specialaĵoj 


