Reala sono kanalo 1 Kanalo 1 Reala sono kanalo 2 Kanalo 2 Kontaktu nin   Aldoni al preferataj   Establi startan paĝon
Español English Français Portugues Esperanto عربي
Starto Specialaĵoj Komentarioj Baracoa, la unua urbo, festas siajn 500 jarojn

Baracoa, la unua urbo, festas siajn 500 jarojn

baracoa 500 añosDum tiu ĉi semajno oni ekfestis nialande la 500 jariĝon de la urbo Baracoa, la unua vilaĝo fondita en Kubo de la hispanoj la 15-an de aŭgusto 1511.

La nuna orienta urbo Baracoa elstaras kiel forta kolono de la turisma industrio, aparte por tiuj kiuj interesiĝas pri turismo de naturo kaj kulturo, tradicioj kaj historio.

Ĝia origina nomo estas nia sinjorino de Asunción de Baracoa, situanta en la provinco Guantánamo, la plej orienta regiono de Kubo je mil km oriente de Havano.

Ĝi estis fondita de Diego Velazquez kaj estis la unua ĉefurbo kaj unua episkopado de la insulo.

Ĝi estis abandonita siatempe, sed nun posedas specialan allogon pro ties historio kaj natura beleco ĉe la maro.

Dum tiu ĉi semajno, oni oficiale malfermis la hotelon 1511 kaj komenciĝis diversaj festoj popolaj, libroprezentado, turismaj vizitoj kaj aliaj.

Nuntempe, la urbo turisme kreskis inter 9 kaj 14 elcento kompare al pasintaj jaroj; kreiĝis pliaj ĉambro-kapacitoj inter la urboj Guantánamo kaj Baracoa, plus 200 privataj loĝejoj en ĉi-lasta urbo.

Inter la plej oftaj vizitantoj estas tiuj venantaj el Francio, Germanio, Nederlando kaj Britio, dum ĝenerale Usono, Meksiko kaj Italio provizas plimulton da vizitantoj al la provinco Guantánamo ĝenerale.