Laboras Kubo por pli da enlanda rizo-produktado
Kiel estas konate, Kubo estas en daŭra aktualiga procezo rilate sian ekonomian modelon por transiri al pli ekvilibriga bilanco en la importado kaj eksportado.
Esencas por la insulo plibonigi sian kapaciton produkti pli kaj pli la necesajn nutraĵojn por la insula loĝantaro, kaj tiusence la rolo de la agrikulturo estas kerna.
Laŭ estas informite de specialistoj en tiu ekonomia branĉo, Kubo nun posedas la infrastrukturon kaj necesajn rimedojn por altigi la produktadon de grenoj en la venontaj jaroj.
La fakto ke oni starigis programon evoluigan por plenumi tiun celon, evidentigas ke la kuba registaro alte taksas tiun agadon kiu estas klasigita kiel temo de nacia sekureco.
La menciita programo estendiĝos ekde la jaro 2012 ĝis 2016 kaj inkluzivas konstantan kreskon en la produktado de ĉiuj grenoj kies ĉefa destino estos la baza kvoto de la loĝantaro.
Kaze de la rizo, kiu konsistigas la ĉefan pladon en la kuba menuo, la programo difinas kreskon je 14 % jare, indikilo ebligonta la produktadon de 538 mil tunoj por la konsumo jam en la jaro 2012.
Tiucele jam realiĝis grava programo de investoj por plibonigi la irigacian strukturon, pli efike uzi akvon, disponigi optimuman preparadon de la rikoltoj kaj posedi la industrian infrastrukturon taŭgan.
La menciita programo por rizo-produktado en Kubo, konceptas utiligon de pliaj teritorioj tra la tuta lando, eĉ tie, kie ĝis nun oni ne ekspluatis la teron intensive, kiel la norda regiono de la provincoj Ciego de Ávila kaj Villa Clara, en la centro de la insulo; en tiuj teritorioj ekzistas grandaj diglagoj, kiuj faciligos rapidan kreskon de la produktado kaj taŭgan uzon de tiuj akvoj.
Tiuj kreskoj inkluzivas la provincojn tradiciajn, kiel Granma, Camaguey kaj Pinar del Rio, plus novaj eblecoj en la provinco Holguin, samkiel en la ceteraj provincoj, escepte en Guantánamo kaj Santiago de Cuba, kiuj pro naturaj kondiĉoj ne estas favoraj por kultivo de rizo.
Pozitiva elemento estas la pluva sesio kiu bone kondutis dum la pasintaj monatoj, krom la volo de la ŝtato kiu disponigis la necesajn rimedojn.
Rilate al la rizo-rikolto, indas emfazi ke, surbaze de kontrakto subskribita kun la kamparanoj kaj pli bona produktiva organizado eblos atingi pli stabilan produktadon, laŭ asertis la fakuloj.
Datumoj de la Nacia Oficejo de Statistiko indikas ke dum la jaro 2010 la rizo-produktado atingis la ciferon je 227 mil tunoj, kio provokis la bezonon importadi neantaŭviditajn kvantojn da rizo por povi kovri mankojn.
En la nunaj cirkonstancoj de ekonomia krizo kaj altigo de la prezoj de nutraĵo en la internacia merkato, Kubo daŭre serĉas, interne, solvojn por pli bone ekspluati sian potencialon en la agrikulturo.










Specialaĵoj 


