Kubo: kiamaniere kreskigi kafoplantadon.
La kubaj kamparanoj grupiĝintaj en kooperativoj altigis la kafoplantadon kaj multaj sin kompromitis al memrikoltado, kio reprezentos ŝparon pro la fakto ke tiamaniere oni reduktas la nombron da personoj kiuj devas eliri el aliaj sektoroj por helpi en la fina rikolto kiel ja okazis en aliaj jaroj.
Depost akra malpliigo en la sektoro dum la lastaj jaroj pro diversaj kaŭzoj, la agrikulturistoj, funkciuloj kaj specialistoj de tiu branĉo, engaĝis sin en tiu programo skizita por plialtigi kafoproduktadon.
Post fini la plantadon de kafarboj kaj ekkomenci la rikoltadon, la strategiistoj de la agrikulturo asertas ke la volumo de la greno transdonenda devos kreski je 10 elcento kompare al la pasinta jaro.
Tio signifas ke oni atendas kolekti 700 tunojn pliajn de kafo ĉi-jare, celo forte subtenenda de privataj kamparanoj kies partopreno estas esenca, ĉar ili kolektos 64 elcenton de la kafo tutlande.
Nuntempe kreskas apliko de la nova leĝo kiu impulsas transdonon de teroj fruktuze al interesitoj, cele al plia produktado de nutraĵoj, kaj pro tio eblas aserti ke ekzistas en Kubo multe pli da personoj kiuj deziras kultivi kafon.
Tiu ĉi novaĵo estas inspiriga, ĉar dum la lastaj jaroj malkreskis homfortoj en la kafoplantejoj, situantaj ĉefe ĉe montaroj, el kie kreskis migrado al urboj.
Estas klare ke la ŝtato ne plu povas uzi siajn monujojn por kompensi deficiton de kafoproduktado, ĉar la elspezoj moviĝas inter 40 kaj 50 milionoj da dolaroj jare pro tiu kialo.
En 2010 Kubo devis aĉeti eksterlande 18 mil tunojn da kafo por certigi la enlandan konsumon; oni ankaŭ disponigis 190 milionojn da kubaj pesoj por subvencii vendadon de la polvo por prepari kafon.
Pro tiu kialo estas menciinda la strebado komuna por replanti kafarbojn pli junajn kaj sanajn kaj atenti pli aktive la plantejojn.
Kvar mil hektaroj da kafo estis plantitaj en Kubo pasintjare kaj en la nuna jaro la kvanto atingis 7 mil, tiel ke oni devos kreskigi tiujn agojn inter la jaro 2012 kaj 2015, jaro en kiu oni esperas kontentigi la landan postulon kaj disponi je kroma kvanto por eksporti.
Aliflanke, tiuj streboj por altigi la produktadon estas subtenataj de oficialaj decidoj kiel, ekzemple, duobligi la pagojn al produktistoj laŭ ties kontribuoj, kaj pli da ŝtata subteno rilate al fekundigaĵoj.
Aldone, oni enkondukas variajn specimenojn da arbetoj por elimini homogenecon en la kafplantejoj, cirkonstancoj kiuj faciligas dearbarigon kaze de plagoj.
La kubaj agrikulturistoj laboras por kreskigi la rendimenton por hektaro, nuntempe tre malalta, ofte pro maljuniĝo de la plantoj kaj manko de stabila homforto.
Resume, oni esperas de la agrikulturistoj laboron ekstreme zorgeman kaj konsekriĝon en la agado ĉe plantejoj por ke Kubo rekuperu siajn historiajn nivelojn de kafoproduktado.










Specialaĵoj 


