Kubo: por defendo de siaj suverenaj rajtoj
La okcidenta gazetaro kutimas elstarigi la progreson de iu lando surbaze de la investo-fluo eksterlanda, kiel parto de tuta fako kiu, kaze de Kubo, suferas plurajn obstaklojn kaŭze de la sieĝo altrudata de Usono.
En la kazo de fremdaj investoj, kiuj ja estas subtenataj en Kubo de travidebla kaj rapida leĝa kadro, estas trafitaj de persekutoj aŭ entute fiaskas pro la manovroj de funkciuloj de la noda lando.Ekzemple, en la jaro 1996 Usono adoptis la nomatan Leĝon Helms Burton, kies celo estas haltigi la kuban komercon kun aliaj landoj kaj kapital-fluon, teknologion kaj merkatojn al la kariba lando.
Surbaze de la menciita leĝo, kiu kunformas abomenindan paron kune kun la leĝo Torricelli, Vaŝingtono neglektas alireblecon al funkciuloj kaj estroj de entreprenoj kiuj ne plenumas tiujn leĝojn.Tio estas, ili eĉ aplikas eksterteritorie la Leĝon Helms Burton montrante malferman malestimon al la interesoj kaj rajtoj de triaj landoj dezirantaj investi en Kubo.
Ili samtempe ignoras ĉiujare la komdamnon de la Ĝenerala Asembleo de UN rilate al tiu sieĝo, kaj aldone, insistas fiaskigi ĉian interkonsenton avantaĝan por Havano kun kiu ajn eksterlanda entrepreno kiu deziras eklabori en la insulo.Por plenumi sian celon, ili eluzas sian kontrolon sur preskaŭ duonon de la transnaciaj entreprenoj en la tuta terglobo kaj 25% de la rekta eksterlanda investado.
Parto de la riĉaĵoj de tiuj entreprenoj eniras en Latinamerikon kaj Karibion, kie la fluoj de tiu speco altiĝis je 13% en la jaro 2008. Kiel logike, Kubo estis ekster la 144 mil milionoj da dolaroj kiujn atingis la totalo de fremdaj investoj en Sudameriko.
Surbaze de publikaj ŝtatistikoj oni povis precizigi ke se la usona sieĝo ne ekzistus, Kubo povintus enspezi pli ol 2 200 milionoj da dolaroj pro konceptoj de usonaj investoj inter la jaroj 2000 ĝis 2008.
Turismo, nutra industrio, petrolserĉado kaj aliaj allogaj branĉoj de la ekonomio estas malfermaj al eksterlanda investado, inkluzive de Usono. Malgraŭ interesiĝo de pluraj negocistoj de usonaj kompanioj, ne eblas por ili konkretigi iun ajn negocon en Kubo kaŭze de la usona sieĝo.
Se ni aplikas la saman modelon laŭ la okcidenta gazetaro, kiu ligas la evoluon de iu lando al la eksterlanda investado, tiam oni povas kompreni ke Kubo suferas grandajn obstaklojn por ekonomie progresi.Aliflanke, de kelkaj jaroj estas konate ke la Eŭropa Unio starigis la tiel nomatan komunan pozicion rilate al Kubo, kiu klopodas altrudi kondiĉojn al la rilatoj inter tiu bloko kaj la insulo, kio lezus la suverenecon de la kariba lando.
Favore al haltigo de la titolo 3 de la usona leĝo Helms Burton, kiu damaĝas eŭropajn kompaniojn, adoptitan en la sama jaro kun eksterteritoria karaktero, Bruselo akceptis alianciĝi al la ekstera politiko usona rilate al Kubo.La reala celo de la EU al Havano estis klare difinita de Javier Solana, la antaŭulo de Catherine Ashton, dum kunsido kun la ministroj eŭropaj, kiam li esprimis ke “Kubo devas realigi ekonomikajn reformojn pli klarajn kaj rapidajn.
Tio signifas ke Bruselo kondiĉigas tiamaniere la haltigon de la komuna pozicio, ne al eventuala plibonigo pri la temo de homaj rajtoj, kio por ili estas akcesora zorgo, evidente, sed al transformoj en la ekonomia strukturo de la lando, tio estas liberigo de la interna merkato.
Fakte, la EU perdis denove la ŝancon normaligi la rilatojn kun Havano kaj pruvi ke ĝia ekstera politiko ne estas alianciĝo al tiu de la Blanka Domo.
La vero estas ke Kubo pretas je ĉio, escepte al negocado de sia suvereneco kaj nacia identeco.










Specialaĵoj 


