Defioj de la komunumo de Latinamerikaj kaj Karibaj Ŝtatoj.
Ĵus de antaŭ kelkaj tagoj estis oficiale kreita en Karakaso la komunumo de latinamerikaj kaj karibaj ŝtatoj (CELAC), mekanismo kiu arigis reprezentantojn el 33 landoj de la regiono, sen ĉeesto de Usono, Kanado kaj la eks-metropoloj de Eŭropo.Ne partoprenis delegitaroj el Vaŝingtono por premi la latinamerikajn registarojn, nek reprezentantoj de Madrido por defendi la negocojn de siaj transnaciaj kompanioj aŭ por sin firmigi kiel pordo de la investoj de Eŭropo al Latinameriko.
La CELACposedas ankaŭ fortan simbolismon historian pro du esencaj aspektoj; estas rezulto de epok-transformo, de iompostioma tutfalo de la novliberalaj registaroj kaj aliro de maldekstraj registaroj kun diversaj nuancoj inter si, sed kun sama integriga emo; aliflanke, oni formale starigos ĝin en Venezuelo, lando de grandaj latinamerikaj herooj kaj lulilo de la sendependiĝo de la hispana krono; tie oni revis kaj konceptis la unuecon kiun ni klopodas konstrui.
Se ni prenas en konsideron la politikan signifon nuntempan de Venezuelo, ni povas taksi la okazaĵon kiel subtenon al tiuj profundaj transformoj en la regiono.La komunumo de latinamerikaj kaj karibaj ŝtatoj estas la regiona organizaĵo pli ampleksopova.Sur la sama kovrilo estos Sudameriko kun siaj grandaj ekonomioj, inkluzivante elmerĝantan ekonomion, kaj la etajn centramerikajn kaj karibajn landojn; do, ĝia integriga karaktero implicas grandajn defiojn por la naskiĝanta organizaĵo.
Unue, ĝi devas respekti la heterogenecon, serĉi ekvilibron inter la diversaj interesoj de la koncernatoj, trovi la komunajn punktojn kaj poluri la diferencojn; ĝi ne povas transformiĝi en institucion je la servo de kelkaj landoj malfavore al aliaj, kiel ja okazis kun kelkaj
tiaspecaj projektoj antaŭaj;due, la CELAC devas kunekzisti kun kelkaj subregionaj iniciatoj kun vidpunktoj tre diversaj, ekde la solidara kaj avangarda Bolivara Alternativo por niaj Amerikaj Popoloj, la aktiva Unuiĝo de Sudamerikaj Nacioj, ĝis la senprestiĝa Organizaĵo de Amerikaj Ŝtatoj, ankoraŭ ministerio de usonaj kolonioj. Kiel ĝi serĉos sian lokon fronte al tiom da iniciatoj, kelkaj el ili tre sukcesaj?
Sed eble, la plej granda defio de la komunumo estas funkcii kaj trarompi la atendojn de ĝiaj kreintoj. Atingi veran unuecon ne estas facila tasko. Estas realo ke ekzistas grava grupo de registaroj kiuj konsideras integriĝon kiel historian bezonon, tamen, aliaj, bonŝance malmultaj, daŭre rigardas al Vaŝingtono kaj tial, ĝia aniĝo povus esti provizora aŭ oportunisma, dum la krizo daŭras; eĉ povus agi kiel ĉevaloj el Trojo de la imperiismaj interesoj.
Estu tiel ke post la fondo de CELAC oni ekparolu pri Latinameriko kaj ne plu pri latinamerikaj landoj unuope.La karaktero multpolara de la mondo ne povas fonti nur el konfrontiĝoj de Ĉinio kaj Rusio al la interesoj de Usono. Latinameriko havas la kapablon esti unu el tiuj polusoj, des pli, kiam en tiu ĉi mondoparto renaskiĝas la socialisma espero kiel alternativo al kapitalismo, kreskas antiimperiisma konscienco kaj integriĝo pli socia ol profitcela.










Specialaĵoj 


