Dum
la jaro 2009 la agrikultura branĉo
kaj ties diversaj problemoj rilate
al efikeco, rendimento, subvenciado,
grundoj ekspluatataj kaj aliaj,
gajnis pli kaj pli da reliefo pro
urĝaj bezonoj kreskigi la nivelojn
de nutraj produktoj enlandaj, interalie,
pro alta kostoj de nutraĵoj en la
internacia merkato.
En alia komentario oni parolis pri
la tuta procezo entreprenita de
la ŝtato por plimultigi la areojn
de kultivataj grundoj tra la tuta
lando, kio postulis novajn leĝaron,
kiuj garantias la leĝan kadron por
ekfunkciigi procezon kiu daŭras
kaj komencas iel montri alian panoramon.
Tiurilate direndas ke la kuba agrikulturo,
plena je troaj neekspluatitaj grundoj,
iom post iom renversas tiun malutilan
situacion danke al la stimulo donita
al ĉiujspecaj produkto-formoj plus
la registara emfazo pri tio ke produkti
nutraĵojn estas temo de nacia sekureco.
Kiam en Kubo ekzistas severaj limigoj
en la disponebleco de valutoj kaŭze
de la monda krizo, la usona ekonomika
kaj komerca sieĝo kaj la perdoj
provokitaj de la uraganoj kiuj batis
la insulon en 2008, rezultas ne
akceptebla daŭre elspezi 1 500 milionojn
da dolaroj jare en la akirado de
nutraĵoj eksterlande.
Anstataŭi parton de tiuj akiraĵoj
per landaj produktoj konsistigas
la filozofion regantan en la hejma
ekonomio.
Malgraŭ tio ke la malneta interna
produkto kreskis je 1,4 elcento
pasintjare, kontraŭe al la negativa
realaĵo en multaj landoj, ankoraŭ
tiu bilanco estas for de la kontribuo
bezonata por firmigi ĉiujn respondojn
al pluraj problemoj akumulitaj.
Pro tio urĝas rigardi al la enlanda
agrikulturo, elimini ĉiujn obstaklojn
por ekspluatado de la teroj kaj
stimuli la kamparanojn, kooperativistojn
kaj agrikulturistojn pli efike labori.
Respondo ankoraŭ modesta, ĉar ne
sufiĉa fronte al la bezonoj, konkretiĝis
en la jaro 2009, per kresko de la
vendoj faritaj al la ŝtato en esencaj
branĉoj kiel lakto, rizo kaj porko-viando.
La rezultoj, taksataj diskretaj
flanke de la prezidanto de la nacia
asocio de privataj terkulturistoj,
Orlando Lugo Fonte, pensigas ke
la kubanoj ekkomencas transiri ĝustan
vojon, depost pluraj jaroj de diversaj
praktikoj kaj rezultoj ne sufiĉaj.
Elstaras la transdono de teroj en
fruktuzo, pro la fakto ke temas
pri grundoj kiuj dum longe restis
ne ekspluatataj pro manko de laborforto
antaŭ la elmigrado al urboj de ties
iamaj frukt-uzantoj.
La procezo de ter-transdono ankoraŭ
ne finiĝas, sed entute cent mil
personoj ricevis terojn por ilin
prilabori, kio ebligas la ekuzon
de iom pli ol duono de tiaspecaj
teroj.
Aldone
oni konstatas forta movado produktiva
en la urbaj regionoj kaj ĉe urboj,
ĉi-lastaj por ekspluati terenojn
ne uzatajn ĝis dek kilometroj de
la urbaj komunumoj. Same, la kubaj
aŭtoritatuloj de la agrikultura
branĉo fortigas kompletan atenton
al la laboristaro kaj klopodas establi
mekanismojn taŭgajn en la kolektado
kaj komercado de la produktoj, antaŭ
la malmultaj rezultoj de la normoj
regintaj en la lastaj jaroj.
Temas pri forta laboro cele al plibonigo
de strategio kaj organizo kongrua
al la urĝaj bezonoj por certigi
la produktivan bazon de la tuta
lando.
Meze de alvokoj por elimini kiun
ajn senton pri memkontentiĝo rilate
al la modestaj kreskoj de la agrikulturo
kaj agrobrutaro, la kubaj produktistoj
pretas labori en la jaro 2010 por
altigi siajn kompromisojn pri vendoj
al la ŝtato. Jen gravaj paŝoj survoje
al pli firmaj rezultoj de la kuba
agrikulturo.
Trad. M.Gutiérrez
|