En
Kubo oni pli kaj pli oni klopodas
altigi la konscion pri mediprotektado
en la praktiko; la registaro daŭre
aliĝis al la diversaj internacia
kontraktoj kontraŭ emisiado de poluaj
gasoj al la atmosfero kaj simile.
Unu
el la temoj kiuj rekte koncernas
nian landon rilatas al la sukera
industrio tial ke ĝi, pro propraj
trajtoj, estas unu el la industrioj
kiuj poluas la medion. La ministerio
pri sciencoj, teknologio kaj medio,
okupiĝas pri medirilataj temoj kaj
entreprenas konkretajn paŝojn por
renversi tiun sitruacion, kio iom
post iom sukcesas kaj tre pozitive
antaŭeniras.
La
kuba provinco Villa Clara en la
centra parto de la insulo posedas,
nuntempe, unu el la plej malaltaj
akvokonsumoj por ĉiu metra tuno
da sukero danke al la valideco de
ŝparprogramo kiu reduktas la kvanton
de likvaj reziduoj en ĉiuj fabrikoj.
Inter
tiuj reguloj starigitaj en la koncerna
ŝparprogramo, oni antaŭvidas gravajn
investojn en la malpliigo de organikaĵoj
en tri grandaj sukerfabrikoj.
Alia
grava decido estis la enkonduko
de teknologiaj ŝanĝoj en la distilejo
por produkti alkoholon surbaze de
diluitaj kansukoj, kio ja reduktis
la volumon kaj agresemon de la reziduoj
iam verŝitaj en la apudan riveron
Guaní de tiu provinco.
Krome,
oni laboras en ĉiuj fabrikoj kun
la celo produkti elektran energion
por interna konsumo, surbaze de
restaĵoj el la sukerfabrikoj mem,
kaj kelkokaze, subteni la tutlandan
elektroenergetikan sistemon, kio
konsistigas ekonomikan kaj puran
manieron eviti la eligadon de reziduoj.
La
kuba ministerio pri scienco, teknologio
kaj medio sciigis ke kariba lando
de antaŭ kelkaj jaroj ekfunkciigis
novan version de la tutlanda primedia
strategio por la jaro 2010 kiu klare
esprimas ke la ideo pri daŭripovo
apartenas al la principoj socialistaj.
Susan
McDade, kunordiginto rezidanta en
Kubo de la organizo de UN, esprimis
ke la insulo estas inter la mondaj
gvidantoj de la batalo favore al
la medio, pro ties ekonomika modelo
kaj la kompromiso de la popolo favore
al daŭripova evoluo.
Fakte,
Kubo ratifis sian volon alstrebi
al daŭripova evoluo per kio ĝi kontribuas
al la batalo kontraŭ komsumismo
impulsata de la novliberala tutmondiĝo
de la evoluinta mondo.
Se
la mondo ne haltigas la nunan konsumisma
nivelon, la homaro pagos altan koston
pro la eraroj transformi nutraĵojn
en brulaĵojn kaj detrui arbarojn
por kultivi agroenergetikaĵojn. |