Havano Radio Havano Kubo Mondmapo
Une voix d’amitié qui parcours le monde
EspañolEnglishFrançaisPortuguesEsperanto
Audio en temps réel Chaîne 1 C1 Audio en temps réel Chaîne 2 C2
Sugestoj kaj demandoj pri la retejo
Aldoni al favorataj
Establi kiel komenca paĝo
Mapo de la retejo

Semajna Resumo

Specialaĵoj

Komentarioj

Sugestoj

Kulturo

Sano

Ekonomio

Turismo

Scienco kaj Medio

Frekvencoj

Satelitaj elsendoj

Korespondado

Kiuj ni estas?

Aliaj retejoj

Sono lau mendo
Radio Habano Kubo

Konsultiĝo popola pri agadlinioj de la komunista partio tutlande

Kiel estis anoncite, alproksimiĝas en Kubo popola konsultiĝo pri programaj agadlinioj de la Komunista Partio, organizaĵo kiu politike gvidas la socian projekton de la lando.

La naturo kaj kontinueco de la kuba revolucio estis subtenataj laŭlonge de la historio de popola apogo, eĉ per vastaj konsultiĝoj kie neniu opinio malsama al tiu de la plimulto estis marĝenita. Pro tio, denove oni decidis vaste konsultiĝi kun la civitanaro okaze de la prokrasto de la sesa kongreso de la partio kiu devintus okazi fine de tiu ĉi jaro.

La konsultiĝo celas, kiel ĉiam, ke la popolo pridiskutu la diversajn aspektojn de gravaj temoj por la enlanda vivo, kies konsekvencoj por la tuta socio kaj eĉ por la estonteco meritas tion fari.

Perfektigo de la kuba socia projekto socialista kaj bezono plifortigi la ekonomion kiel bazon de nacia supervivado estas kernaj temoj, kiuj meritas esti aŭskultataj, same pri kontinueco de la revolucia procezo iom post iom transprenota de la novaj generacioj.

Estas sciate ke Kubo travivas malfacilajn momentojn kaŭze de ekonomika kojunkturo internacia ege malamika plus internaj mankoj, faktoroj kiuj konsilis longigi la tempon de la preparlaboroj por la partia kongreso. La decido estis alprenita, ĉar “la kongreso ne povas esti unu plia evento”, asertis la dua sekretario de la organizaĵo, la prezidento Raúl Castro.

La ĉeftemo de la kongreso estos la ekonomio, kaj same oni pridiskutos, ĉion “faritan kaj tion plibonigendan aŭ eĉ tion kio eliminendas”.

En lando kie oni kuntrenas la pezan ŝarĝon de usona sieĝo ekonomika, perdojn ĝis 10 mil milionoj da dolaroj pro la damaĝoj provokitaj de tri uraganoj en la jaro 2008 plus la sekvoj de la kapitalista financa krizo, nepras rekontroli la nunajn rimedojn kaj la disponeblajn por transvivado, sen neglekti la bezonojn por evoluo.

Pro tio oni konsideras pozitiva la intencon enketi la opiniojn de milionoj da kubanoj organizitaj en sindikatoj kaj alispecaj organizaĵoj sociaj kaj politikaj.

La antaŭvidita konsultiĝo ne kontraŭdiras la fakton ke la aŭtoritatuloj ekskizu de nun plaltformon por la nuntempo kaj estonteco, kiel firma ankro por la nunaj necertaj tempoj internaciskale.

Okazigo de la kongreso en taŭga momento despost debato demokratia kaj popola transdonas marĝenojn kromajn de garantio por konstruo de pli promesplena estonteco por la kuba socio.

Fonto: RHC De: Maritza Gutierrez González

Serĉi Google
Radio Havano Kubo

La kvin herooj
Esperanto Kubo
Ameriko
Le Monde Diplomatique
__________________________________________________________________________________
© Kopirajto. 2009 Radio Havano Kubo. Ĉiuj rezervitaj rajtoj.
Ĝenerala direktoro:
Isidro Betancourt Silva Ĉefeldonisto: Pedro Otero Cabañas
Fakulo en Komputiko:
Jesse Torres Cruz Redaktoroj-Eldonistoj: M. de los Ángeles Calvo Antuña,
María D. Hechavarría Carmenate, Violeta Ramos Valdés, Carlos Alberto Bastón Chils,
Rafaela Manso, Yeniséi Olivé, Nuria Barbosa, Julio Pérez Muñoz, Lemay Padron, Roberto Perera Ruiz.
TTT-Desegnisto kaj Programado: Reinier Clemente López.

Ĉi tiu paĝo estas optimumigita por travido kun rezolucio de 800 x 600 pixels