Nicotina
Tabacum estas la scienca nomo de
la aprezata planto konata tutmonde
kiel tabakplanto. Laŭ la fakuloj,
tiu ĉi planto devenas el Sudameriko
kaj la kubaj aborigenoj ĝin nomis
Cohiba.
Tabakon
oni kultivadis en etaj sulkoj meze
de aliaj plantejoj de manioko kaj
ĝia kutima uzo estis rituala kaj
kuraca; ĝia konsumo iĝis moro en
la plej evoluintaj komunumoj de
la kariba insulo.
La
alveno de Kristoforo Kolumbo en
la jaro 1492 ebligis esploradon
interne de la insulo. La 4an de
novembro de la sama jaro oni eksciis
pri la “surpriza eltrovo de brulantaj
pecoj, de kutimo uzi tabakon”, kio
konsistigas la unuan historian referaĵon
pri ĝi.
La malriĉaj farmistoj el hispana
deveno, heredas la tradician kultivon
dum la kolonia leĝaro konstante
malpermesis ĝian kultivadon, de
kelkaj nomita “herbo de la Diablo”.
Ĝi etendiĝis tra la mondo ekde la
momento kiam la hispanoj ekkonis
ĝin.
En la deksepa jarcento plifirmiĝis
kultivado de tabako kaj la kamparanoj
fariĝis la ĉefimpulsantoj de la
aprezata folio. Unue oni ĝin plantis
proksime de la riverbordoj, proksime
de vilaĝoj kaj urboj. Havano kaj
ties ĉirkaŭaĵoj iĝis gravaj regionoj
de la kultivo.
Opozicio de la registaroj gviditaj
de oligarkiaj reprezentantoj determinis
ke la kultivo de tabako pli malproksimiĝu
de la urbo. Unuflanke, por eskapi
el la oficialaj regularoj, kaj aliflanke,
por serĉi riverojn. Tiamaniere oni
ekkonis la teritoriojn de San Kristoforo,
Palacios, Rio Hondo, Guamá, San
Juan kaj Cuyaguateje kiel parto
de malrapida procezo de etendiĝo
kaj okupo de novaj teritorioj.
Ne hazardas eltrovi kultivojn de
tabako en la regiono de Guane, en
la plej okcidenta parto de la insulo
kaj ties rilato al korsaroj kaj
piratoj kiuj abundis en tiuj regionoj
en la deksepa kaj dekoka jarcentoj.
Ankaŭ ekzistas indicoj pri tiuj
kultivoj en la valoj intramontaj
kiel San Felipe kaj Viñales.
Fakte, maristoj disvastigis la kvaliton
de tabakfolio el okcidento komence
de la deksepa jarcento. Ili tre
aprezis ĝian kvaliton kaj portis
ĝin tra la mondo kreskigante la
nombron de klientoj.
La kultivantoj de tabako de la regiono
de Guane, en la okcidenta ekstremo
de Kubo, gajnis famon ekde la dekoka
jarcento. Poste okazis ribelemo
ĉe la havana regiono inter 1717
kaj 1723. Ili estis persekutataj
de la koloniistoj kaj elmigris al
la okcidenta ekstremo konata kiel
regiono de Vueltabajo.
Tie, dum la dekoka jarcento kreiĝis
la centro produktanto de tabako,
sed la metropolo per sia politiko
de sieĝo starigis fabrikon en Guane
por kontroli la vendadon kaj aĉetadon
kaj eviti kontrabandon, kiu estis
tre ofta.
Tiaj fabrikoj multobliĝis ĝis fino
de la 80aj jaroj de tiu sama jarcento,
plus malaltiĝo de prezoj, kontrabando
kaj malfruaj pagoj al la kamparanoj,
provokis tutfalon de la produktado
kio daŭris ĝis komenco de la deknaŭa
jarcento.
Finfine, en 1817 la metropolo haltigis
sian politikon de sieĝo kio malfermis
periodon novan, aperis financaj
rimedoj, pli taŭgaj grundoj por
kultivado, altaj prezoj de la produkto,
kio faciligis kreskon de la produktado
kaj komercadon, i.a., entute la
evoluo de industria procezo aperigis
pli da fabrikoj kaj markoj de cigaroj
kaj cigaredoj plej parte ligitaj
al la regiono de Vueltabajo, nuntempe
nomata la plej bona regiono por
tabak-kultivado en la mondo.
|