Laŭ
tekstas en la Taglibro pri Navigado,
estas sciate, ke
Kristoforo Kolumbo la unuan
fojon
alvenis al Kubo, la 27an
de oktobro 1492.
La
celo de lia vojaĝo estis eltrovi
oron, sed
nova
mondo donacis al li multajn
aliajn belaĵojn.
La sekvintan jaron la admiralo revenis
al tiu ĉi hemisfero, kaj post
eltrovo de la insulo Porto Riko kaj Antiloj Malgrandaj,
li denove trafis Kubon kaj konkludis,
ke ĝi estis kontinento.
En postaj jaroj Kubo restis forgesita
pro
ormanko, sed la reĝo
Fernando
daŭre atentigis pri ĝi
kun la celo funde precizigi ĉu
ekzistis aŭ ne oro. Laŭ
atestas historiaj dokumentoj, en
1509 Sebastián
de Ocampo ĉirkaŭiris
Kubon per du karaveloj, kaj post
6 aŭ 8 monatoj da vojaĝado
li anoncis, ke Kubo estas insulo.
En
la sama jaro, la leŭtenanto
Diego
Velázquez ricevis la taskon
okupi la insulon kaj raporti pri
la ekzisto aŭ ne de oro. Li
kun proksimume 300 homoj, elŝipiĝis
en 1511 proksime de Maisí
en la orienta ekstremo de la insulo
kaj komencis la konkeron.
La
indiĝenoj malforte reagis,
kaj sendube kun timo al tiuj armitaj
kaj strange vestitaj homoj kvazaŭ
"dioj". La ĉefa gvidanto
de la indiĝena defendo kontraŭ
la hispana invado, Hatuey, estis kaptita kaj bruligita.
Sekvis
longa historio de kruelaj traktoj,
perfortaj laboroj kaj submetigo
de la insulaj indiĝenoj kiuj
relative rapide formortis ene de
la sekvaj 50-80 jaroj.
Post
la konkero de la tuta insulo, Velázquez
fondis la 7 unuajn vilaĝojn
de la insulo, inter la jaroj 1512
kaj 1519, nome: Trinidad,
Sancti Spíritus, Santa María del
Puerto Príncipe (nuna Camaguey),
Santiago de Cuba, La Habana, Bayamo
kaj Baracoa.
De
tiam same datiĝas la perforta
enkonduko de la unuaj afrikanoj
kiel sklavoj por laboroj en la orkuŝejoj tiam ekspluatataj de la koloniistoj. Sed
rapide elĉerpiĝis oro
kaj oni interrompis la enkondukon
de grandaj kvantoj da afrikanoj.
De tiam ili okupiĝis pri brutbredado.
Post
iom da tempo, la sukera industrio
komencis gajni pli da forto kaj
tiucele denove la hispanoj alportis
pli da sklavoj, kio atingis nemezureblajn
nivelojn en la venontaj centoj da
jaroj. La mizeraj vivkondiĉoj
kaj kruela ekspluatado kaŭzis
multajn ribel-agojn inter la sklavoj,
kiuj estis perforte sufokitaj.
Absolutismo
kaj ege despota regsistemo provokis
inter la insulanoj plurajn politikajn
tendencojn. Ili estis tiel nomataj
kreoloj pro tio ke ili naskiĝis
en la insulo, sed la gepatroj estis hispanaj. Estiĝis inter ili la sento
sendependiĝi aŭ
eskapi el la fera kolonia kontrolo
en ĉiuj sferoj de la vivo.
Iom
post iom komencis evolui nacieca
sento inter la novaj generacioj
kaj jam en la unua duono de la deknaŭa
jarcento aperis diversaj konspiracioj
kontraŭ la hispana regado kiuj estis daŭre subpremitaj de la aŭtoritatuloj.
De
hispana kolonio al usona novkolonio
(1868-1958)
Grava
momento en la historio de Kubo estis
la eksplodo de la unua milito por
sendependiĝo, kio okazis la
dekan de oktobro 1868 kiam la kubano
Carlos Manuel de Céspedes, membro
de aristokrata familio en la orienta
arto de la insulo, liberigis siajn
sklavojn kaj iniciatis militon kontraŭ
la hispanoj. Multaj aliaj elstaraj
junuloj kun siaj iamaj sklavoj batalis
dum dek jaroj cele al sendependiĝo,
sed la okcidenta parto de la insulo
ne aktive partoprenis la militon,
kio malhelpis al la celoj de la
kampanjo, kaj pro aliaj organizaj
faktoroj kaj manko de financa subteno,
la milito finiĝis per interkonsento
paca, sed sendependeco ne estis
atingita.
Kiel
rezulto, ne ĉiuj estis kontentaj
pri la paca interkonsento kaj estiĝis
protestoj kaj asertoj pri daŭra
batalo, kaj krome,
pozitiva flanko estis ke
per tiu milito enradikiĝis
la nacieca sento kaj ĝi kontribuis
al aboliciado de sklaveco en Kubo
, kio fine okazis en 1886.
Dume,
en la jaro 1878 estiĝis la
figuro de José Martí ( 1853-1895),
kies agado definitive markis la
sekvan periodon de la kubaj bataloj
por sendependiĝo. Li fondis
la Kuban Revolucian Partion kaj
gvidis la militon de 1895. Aliaj
elstaruloj kiel la generaloj Máximo
Gómez
kaj Antonio Maceo daŭrigis
la batalon kaj etendis la militon
de oriento al okcidento tra la tuta
insulo. Hispanio nenion plu povis
fari fronte al avanco de la sendependigaj
trupoj.
La
kubanoj daŭre avancis kaj la
hispana armeo rapide malfortiĝis
per sia politiko “ĝis la lasta
viro kaj ĝis la lasta peseto”.
En tiu situacio okazis en la jaro
1898 la interveno milita de Usono,
kies preteksto estis la eksplodo
de usona militŝipo “Maine”
en la havana haveno. Postaj historiistoj
asertis ke temis pri mematako de
Usono por interveni en la konflikton
antaŭ la neglekto de Hispanio
akcepti antaŭe proponitan trakton
de Usono, kies ekonomikaj interesoj
estis daŭre kreskantaj en tiu
epoko.
La
usona registaro rapide haltigis
la malfortan hispanan armeon kaj
ne agnoskis la registaron de la
Respubliko de Kubo en Armiloj, eĉ
malpermesis ties eniron en la urbon
Santiago de Kubo post la kapitulacio.
La
milito finiĝis per subskribo
de paca traktato Traktato de Parizo,
la 10an de decembro 1898, inter
Hispanio kaj Usono, per kiu ĉi-lasta
ricevis absolutan kontrolon de Kubo,
Portoriko kaj Filipinoj.
En
1901, la Senato kaj Reprezenta Ĉambro
usonaj aprobis la nomatan Amendon
Platt, kiu rajtis “suverenecon”
al Kubo, sed establis ke la kuba
registaro devos lui al Usono la
“necesajn terojn por konstrui bazojn
militajn en certaj punktoj difinotaj
laŭ konvene, decidota de la
prezidento de Usono”.
La
20an de majo 1902 Kubo ricevis,
depost trijara milita kontrolo usona,
formalan sendependecon kontrolitan
de oligarkio dependa de la decidoj
de Washington, kio fakte igis la
insulon, novkolonio de Usono. De
tiam, sinsekvis pluraj registaroj
koruptaj kaj pluraj intervenoj usonaj
kies misio estis pli kaj pli transdoni
la landajn riĉaĵojn al
fremdaj interesoj.
La
26an de julio 1953 grupo de junuloj
kun Fidel Castro ĉekape atakis
la militan kazerno Moncada en la
urbo Santiago de Cuba, situanta
en la orienta regiono de la lando.
Ĝi konsistigis la duan militan
fortreson de la registaro. La celo
de tiu atako estis havigi al si
armilojn por iniciati popolan ribeliĝon,
sed la rezulto estis milita malvenko,
kiu tamen markis novan etapon kaj
signis la figuron de Fidel Castro
kiel gvidanto de la estonta revolucio.
Post
tiu ago Fidel kaj la transvivintoj
estis malliberigitaj en Insulo de
Pinos, nuntempe Insulo de Junularo,
sed fortega popola kampanjo sukcesis
liberigi ilin, kiu devis ekziliĝi
en Meksiko en la jaro 1955.
En
Meksiko Fidel Castro organizis siajn
kunulojn kaj aliajn revoluciulojn
kiuj aniĝis al ili, inter ili
la argentino Ernesto Che Guevara.
Tiel startis el Tuxpan en Meksiko
ĝis Kubo la motorŝipo
Granma kun 82 revoluciuloj kaj elŝipiĝis
la 2an de decembro 1956 en la strando
Las Coloradas, sude de la orienta
regiono de Kubo, kie rekomenciĝis
la armita batalo, ĉi-foje kiel
gerilanoj en la montoj de la montoĉeno
Maestra. Samtempe organiziĝis
tutlande la kaŝitaj batalgrupoj.
La
revolucia periodo
La
unuan de januaro 1959, la diktatoro
Fulgencio Batista, definitive venkita
de la ribeliĝinta armeo komandita
de fidel Castro, forlasis la insulon,
kio markis la revolucian venkon.
La
7an de februaro samjare oni restarigis
la Konstitucion de la jaro 1940
aprobinte la fundamentan leĝon
de la respubliko, kiu enkondukis
amendojn kongruajn al la nova situacio
de la lando, kiel transdono de leĝogara
povo kaj atribuoj konstituciaj al
la ministra konsilantaro. Tiel enposteniĝis
kiel prezidento Manuel Urrutia,
eksa magistrato, kaj Fidel enposteniĝis
kiel ĉefministro la 16an de
februaro. Poste okazis procesoj
naciigaj ĉe diversaj kompanioj
kiel la telefona kompanio de Kubo,
ankaŭ estis aprobita la leĝo
pri agrara reformo.
Komenciĝis
nova etapo cele al plenumo de la
promesoj de la programo prezentita
de Fidel, konata kiel programo de
Moncada, spite al kresko de kontraŭrevoluciaj
agoj organizitaj, malpura milito
organizita ekde Dominika Respubliko
kaj usono, kien forkuris pluraj
krimuloj kaj politikistoj de la
Batista reĝimo.
La
montaro de la centro kaj okcidento
de la insulo pleniĝis de banditoj
armitaj kaj pagitaj de la kontraŭrevolucia
ekzilantaro en Usono; sekvis la
invado tra la Plaĝo Girón ĉe
la Haveno de la Porkoj, sudoriente
de Havano, kie partoprenis aviadiloj
de la usona armeo kaj dungosoldatoj.
La
historio de Kubo kun Usono ne finiĝis
tiel,
kaj post malapero de la socialisma
bloko de Orienta Eŭropo kaj
Sovetunio, la usona registaro plifirmigis
sian agresan politikon de sieĝo
ekonomika, financa kaj komerca.
Kubo
alfrontis ĉiaspecajn atakojn,
sabotajn agojn, bakteriologian militon,
ekonomikan militon kaj ĉiaspecajn
formojn de agresoj, kiuj provokis
milojn da viktimoj dum la lastaj
50 jaroj, inkluzive de konstantaj
misinformaj kampanjoj per ĉiuj
amaskomunukiloj.
Spite
al ĉio, la insulo evoluigis
diversajn programojn sociajn por
sia nacia progreso, kaj samtempe
impulsadis profundan programon de
socia evoluo, energetikan revolucion,
ekonomikajn kunlaborojn kaj aliajn
programojn en plej diversaj agadkampoj
ne nur enlande, sed ankaŭ kunlabore
kun aliaj landoj.
Kubo
estas nuntempe la lando posedanta
pli altajn nivelojn de socia justico
en la nomata Tria Mondo, laŭ
rekono de internaciaj organismoj
de UN.
|