Havano Radio Havano Kubo Mondmapo
Une voix d’amitié qui parcours le monde
EspañolEnglishFrançaisPortuguesEsperanto
Audio en temps réel Chaîne 1 C1 Audio en temps réel Chaîne 2 C2
Sugestoj kaj demandoj pri la retejo
Aldoni al favorataj
Establi kiel komenca paĝo
Mapo de la retejo

Semajna Resumo

Specialaĵoj

Komentarioj

Sugestoj

Kulturo

Sano

Ekonomio

Turismo

Scienco kaj Medio

Frekvencoj

Satelitaj elsendoj

Korespondado

Kiuj ni estas?

Aliaj retejoj

Sono laŭ mendo
Radio Habano Kubo

Kubo: por pli alta socia kontribuo civitana

La jaro 2009 finiĝis per alvokoj plialtigi la sociajn kontribuojn de ĉiu civitano por alfronti la kompleksecon de la nova jaro meze de tutmonda krizo kaj la sekvoj de ruinigoj kaŭzitaj de tri uraganoj plus la altrudata usona sieĝo kies tuta mekanismo estas daŭre firma.

Nur per propra laboro kaj uzo de raciaj metodoj por stimuli produktivecon, la kuba ekonomio povos haltigi malfacilan etapon kaj iniciati novan. La nutra produktado estos trascenda en la jaro 2010.

Akcenti rimedojn kaj strebojn en la agrikulturo estos konvena en lando kiu tre dependas de la akirado de nutraĵoj en eksterlando. Des pli pro la fakto ke urĝas anstataŭi importaĵojn, unue, en la nutra sektoro ĉar la agrikultura branĉo multe falis pro la longjara migrado de iamaj kamparanoj kaj ties familioj al urboj kaj pro mekanismoj kiuj ne multe stimulis tiun ĉi laboron.

Oni devas memori ke meze de la jaro 2007, preskaŭ duono de la kultivebla areo en Kubo estis ne uzita aŭ malmulte ekspluatita, kvankam nuntempe oni ekvidas progreson en tiu branĉo.

Oni atendas ke la reordigo de la investo-programoj pro la deficita disponebleco de financaj rimedoj, garantios la kreskon de eksportaĵoj kaj anstataŭon de pluraj akiraĵoj eksterlande.

Oni ankaŭ klopodas reordigi pagmanierojn laŭ rendimento kaj eĉ forigi subjektivajn kaŭzojn kiuj malhelpas ties aplikon, kio estas ankaŭ alia prioritato por Kubo dum la jaro kiu ĵus komenciĝas.

Entute la kubaj aŭtoritatuloj alvokas al pli forta laboro, ŝparado de rimedoj aparte en la energetika kampo, pli altigi laborproduktivecon kaj pli konscii pri la landaj prioritatoj cele al konstanta evoluo kun optimismo meze de tre malfacilaj cirkonstancoj en la nuntempaj kondiĉoj tutmonde.

Trad. M.Gutiérrez

Fonto: RHC De: Maritza Gutierrez González

Serĉi Google
Radio Havano Kubo

La kvin herooj
Esperanto Kubo
Ameriko
Le Monde Diplomatique
__________________________________________________________________________________
© Kopirajto. 2009 Radio Havano Kubo. Ĉiuj rezervitaj rajtoj.
Ĝenerala direktoro:
Isidro Betancourt Silva Ĉefeldonisto: Pedro Otero Cabañas
Fakulo en Komputiko:
Jesse Torres Cruz Redaktoroj-Eldonistoj: M. de los Ángeles Calvo Antuña,
María D. Hechavarría Carmenate, Violeta Ramos Valdés, Carlos Alberto Bastón Chils,
Rafaela Manso, Yeniséi Olivé, Nuria Barbosa, Julio Pérez Muñoz, Lemay Padron, Katia Madruga Marquez, Leanne Gónzalez.
TTT-Desegnisto kaj Programado: Reinier Clemente López.

Ĉi tiu paĝo estas optimumigita por travido kun rezolucio de 800 x 600 pixels