Tago
de Nacia Ribelemo estas speciala
festotago en Kubo, la 26an
de julio estas grava datreveno
por la kuba popolo.
La
historio de nia lando estas plena
je riĉaj okazaĵoj kiuj
markis diversajn etapojn en la
batalo transiri de Hispana kolonio
al Usona novkolonio en la periodo
1868 ĝis 1958.
Grava momento en la historio de
Kubo estis la eksplodo de la unua
milito por sendependiĝo,
kio okazis la dekan de oktobro
1868 kiam la kubano Carlos Manuel
de Céspedes, membro de aristokrata
familio en la orienta arto de
la insulo, liberigis siajn sklavojn
kaj iniciatis militon kontraŭ
la hispanoj.
Multaj
aliaj elstaraj junuloj kun siaj
iamaj sklavoj batalis dum dek
jaroj cele al sendependiĝo,
sed la okcidenta parto de la insulo
ne aktive partoprenis la militon,
kio malhelpis al la celoj de la
kampanjo, kaj pro aliaj organizaj
faktoroj kaj manko de financa
subteno, la milito finiĝis
per interkonsento paca, sed sendependeco
ne estis atingita.
Dume,
en la jaro 1878 estiĝis la
figuro de José Martí 1853-1895),
kies agado definitive markis la
sekvan periodon de la kubaj bataloj
por sendependiĝo. Li fondis
la Kuban Revolucian Partion kaj
gvidis la militon de 1895.
Aliaj
elstaruloj kiel la generaloj Mámo
Gómez kaj Antonio Maceo daŭrigis
la batalon kaj etendis la militon
de oriento al okcidento tra la
tuta insulo.
Hispanio
nenion plu povis fari fronte al
avanco de la sendependigaj trupoj.
La kubanoj daŭre avancis
kaj la hispana armeo rapide malfortiĝis
per sia politiko "ĝis
la lasta viro kaj ĝis la
lasta peseto".
En
tiu situacio okazis en la jaro
1898 la interveno milita de Usono,
kies preteksto estis la eksplodo
de usona militŝipo "Maine"
en la havana haveno.
Postaj
historiistoj asertis ke temis
pri mematako de Usono por interveni
en la konflikton antaŭ la
neglekto de Hispanio akcepti antaŭe
proponitan trakton de Usono, kies
ekonomikaj interesoj estis daŭre
kreskantaj en tiu epoko.
La
usona registaro rapide haltigis
la malfortan hispanan armeon kaj
ne agnoskis la registaron de la
Respubliko de Kubo en Armiloj,
eĉ malpermesis ties eniron
en la urbon Santiago de Kubo post
la kapitulacio.
La
milito finiĝis per subskribo
de paca traktato Traktato de Paris,
la 10an de decembro 1898, inter
Hispanio kaj Usono, per kiu ĉi-lasta
ricevis absolutan kontrolon de
Kubo, Portoriko kaj Filipinoj.
En
1901, la Senato kaj Reprezenta
Ĉambro usonaj aprobis la
nomatan Amendon Platt, kiu rajtis
"suverenecon" al Kubo,
sed establis ke la kuba registaro
devos lui al Usono la "necesajn
terojn por konstrui bazojn militajn
en certaj punktoj difinotaj laŭ
konvene, decidota de la prezidento
de Usono".
La
20an de majo 1902 Kubo ricevis,
depost trijara milita kontrolo
usona, formalan sendependecon
kontrolitan de oligarkio dependa
de la decidoj de Washington, kio
fakte igis la insulon, novkolonio
de Usono.
De
tiam, sinsekvis pluraj registaroj
koruptaj kaj pluraj intervenoj
usonaj kies misio estis pli kaj
pli transdoni la landajn riĉaĵojn
al fremdaj interesoj.
La
26an de julio 1953 grupo de junuloj
kun Fidel Castro ĉekape atakis
la militan kazerno Moncada en
la urbo Santiago de Cuba, situanta
en la orienta regiono de la lando.
Ĝi konsistigis la duan militan
fortreson de la registaro.
La
celo de tiu atako estis havigi
al si armilojn por iniciati popolan
ribeliĝon, sed la rezulto
estis milita malvenko, kiu tamen
markis novan etapon kaj signis
la figuron de Fidel Castro kiel
gvidanto de la estonta revolucio.
Post
tiu ago Fidel kaj la transvivintoj
estis malliberigitaj en Insulo
de Pinos, nuntempe Insulo de Junularo,
sed fortega popola kampanjo sukcesis
liberigi ilin, kiu devis ekziliĝi
en Meksiko en la jaro 1955. En
Meksiko Fidel Castro organizis
siajn kunulojn kaj aliajn revoluciulojn
kiuj aniĝis al ili, inter
ili la argentino Ernesto Che Guevara.
Tiel
startis el Tuxpan en Meksiko ĝis
Kubo la motorŝipo Granma
kun 82 revoluciuloj kaj elŝipiĝis
la 2an de decembro 1956 en la
strando Las Coloradas, sude de
la orienta regiono de Kubo, kie
rekomenciĝis la armita batalo,
ĉi-foje kiel gerilanoj en
la montoj de la montoĉeno
Maestra.
Samtempe
organiziĝis tutlande la kaŝitaj
batalgrupoj, agadoj kiuj fine
kulminis per la venko de la ribelema
armeo. Konsekvence, la unuan de
januaro 1959, la diktatoro Fulgencio
Batista, definitive venkita de
la ribeliĝinta armeo komandita
de Fidel Castro, forlasis la insulon,
kio markis la revolucian venkon.
Pro
tio, ĉiujare la kubanoj festas
la 26an de julio kiel historia
punkto en la vivo de la kuba popolo,
kiu tiel iniciatis novan vojon
al reala sendependeco, memdetermino
kaj konstruado de pli socia kaj
justa socio.
La
vojo ĉiam estis plena je
obstakloj, sed nuntempe, Kubo
evidentigis ke pli justa socio
kaj mondo eblas, spite al ĉiuj
malfacilaĵoj, ekonomikaj
punoj, politika manipulado kaj
konstantaj sieĝoj.
Spite
al ĉio, la insulo evoluigis
diversajn programojn sociajn por
sia nacia progreso, kaj samtempe
impulsadis profundan programon
de socia evoluo, energetikan revolucion,
ekonomikajn kunlaborojn kaj aliajn
programojn en plej diversaj agadkampoj
ne nur enlande, sed ankaŭ
kunlabore kun aliaj landoj.
Kaj
ĝuste hodiaŭ, en la
56ª datreveno de la historia sturmo
al la milita kazerno Moncada,
kiu markis la nacian ribelemon,
la kubanoj festas tiun ĉi
tagon per diversaj festomaĝoj
kies centro estas la orienta provinco
Holguin, elektita por la ĉi-jara
centra ceremonio.