Havano Radio Havano Kubo Mondmapo
Une voix d’amitié qui parcours le monde
EspañolEnglishFrançaisPortuguesEsperanto
Audio en temps réel Chaîne 1 C1 Audio en temps réel Chaîne 2 C2
Sugestoj kaj demandoj pri la retejo
Aldoni al favorataj
Establi kiel komenca paĝo
Mapo de la retejo

Semajna Resumo

Specialaĵoj

Komentarioj

Sugestoj

Kulturo

Sano

Ekonomio

Turismo

Scienco kaj Medio

Frekvencoj

Satelitaj elsendoj

Korespondado

Kiuj ni estas?

Aliaj retejoj

Sono laŭ mendo
Radio Habano Kubo
Kuba metodo de alfabetigo: Mi ja povas
UNESCO agnoskis ke la internacie proklamita celo por redukti analfabetecon en la jaro 2015 estas ne realigebla, tiel ke oni alvenos al tiu jaro kun simila nombro da analfabetoj en nia planedo, tio estas, pli ol 774 milionoj el kiuj 72 milionoj estas infanoj sen lernejoj kaj bezonatas pli ol 30 milionoj instruistoj.

En sia raporto pri apliko de la Internacia Agadplano por la Jardeko de Alfabetigo de UN, laŭ la rezolucio 59/149 de la Ĝenerala Asembleo, la ĝenerala direktoro de UNESKO esprimis:

“ La (kuba) programo Mi ja povas estas dividata de kelkaj landoj de Latinameriko kaj Karibio por impulsi alfabetigon efikan kaj je malalta kosto. La metodo estas uzata en Bolivio, Brazilo, Kubo, Ekvadoro, Grenado, Gvineo-Bisaŭo, Honduro, Meksiko, Mozambiko, Nikaragvo, Nov-Zelando, Paragvajo, Peruo, Dominika Respubliko, Sudafriko, Orienta Timoro kaj Venezuelo. Ĝi uzas kombinon de edukado je distanco kaj ĉeesta instruado kun personigita karaktero”.

Sendube, la noveca alfabetiga metodo “Mi ja povas” kreita en la jaro 2000, nuntempe uzatas en dudeko da landoj el ĉiuj kontinentoj kaj baziĝas esence sur aŭdvida materialo; ĝi gajnis la internacian premion de edukado Reĝo Sejong de UNESCO en la jaro 2006.

La sistemo faciligas solvon de universala problemo por tiuj landoj kun plej granda nombro da analfabetoj, tio estas, manko de instruantoj, eĉ por alfronti la elementan edukon.

Unu el gravaj problemoj de la alfabetiga laboro en la diversaj landoj konsistas en la kielo alfronti analfabetecon en lokoj kie analfabetuloj tre dise loĝas aŭ en regionoj izolaj kaj ofte malfacile alireblaj.

Kaŭze de analfabetula nombro-kresko, pro konataj kialoj, estas tre necese eltrovi alternativojn por alliri plej grandan kvanton da tiaj personoj, kaj sendube edukado je distanco ofertas multajn eblecojn por respondi al tiu problemaro.

Pro tio, alfabetiga metodo kiu uzas la amaskomunikilojn povas tre efike kontribui al reduktigo de la altaj analfabetec-indicoj, esence en landoj ne evoluintaj aŭ evoluantaj.

Alfabetigo per radio-kaj-televido konsistigas edukajn formojn profitdonajn, ĉiam kiam oni prikonsideru, dum la tuta procezo: organizadon, planadon, kontrolon kaj taksadon.

Por landoj kies ekonomiaj, kaj ofte teknikaj rimedoj malmultas, alfabetigo per radio-kaj-televido, povas iĝi favora vojo por konsiderinda reduktigo de tiu vipo skurĝanta nian mondon: analfabetismo.

Fonto: RHC De: Maritza Gutierrez González

Serĉi Google
Radio Havano Kubo

La kvin herooj
Esperanto Kubo
Ameriko
Le Monde Diplomatique
__________________________________________________________________________________
© Kopirajto. 2009 Radio Havano Kubo. Ĉiuj rezervitaj rajtoj.
Ĝenerala direktoro:
Isidro Betancourt Silva Ĉefeldonisto: Pedro Otero Cabañas
Fakulo en Komputiko:
Jesse Torres Cruz Redaktoroj-Eldonistoj: M. de los Ángeles Calvo Antuña,
María D. Hechavarría Carmenate, Violeta Ramos Valdés, Carlos Alberto Bastón Chils,
Rafaela Manso, Yeniséi Olivé, Nuria Barbosa, Julio Pérez Muñoz, Lemay Padron, Katia Madruga Marquez, Leanne Gónzalez.
TTT-Desegnisto kaj Programado: Reinier Clemente López.

Ĉi tiu paĝo estas optimumigita por travido kun rezolucio de 800 x 600 pixels