“
...ĉu oni kredas ke eblos ĝin kaŝi antaŭ
la mondo?
Ne, Kubo jam posedas radiostacion kiu
hodiaŭ elsendas al tuta Latinameriko,
kaj tion ĉi aŭdas plurnombraj gefratoj
de Latinameriko kaj ĉie tra la mondo,
ĉar bonŝance ne estas la tempoj de diliĝencoj.
Ni vivas en epoko de radio kaj vero
povas transiri longe for.”
Fidel Castro Ruz
La
supra fragmento eldirita de Fidel Castro
dum la funebra ceremonio de la viktimoj
pro la bombardado okazinta kontraŭ la
aera militbazo de San Antonio de los Baños
kaj la flughavenoj de Ciudad Libertad
kaj Santiago de Cuba, preludo de la milita
agreso de “Haveno de la Porkoj”, anoncis
al la mondo la 16an de aprilo 1961 la
malfermon de la radiaj disaŭdigoj kubaj
al la ekstera mondo per kreado de Radio
Havano Kubo (RHC), “Amika voĉo kiu trairas
la mondon.”
Je la venko de la revolucio en januaro
1959, la malnova revo de la “barbuloj
el la Montoĉeno” iĝis kerna tasko por
la estraro de la lando: konkretigi la
ekfunkciigon de Radio Havano Kubo, la
voĉon de popolo en Revolucio, kaj tia,
ankaŭ voĉo de ĉiuj kiuj tra la mondo batalas
kontraŭ imperiismo kaj favore al memdetermino.
RADIO HAVANO KUBO.
Kvankam oficiale RHC estiĝis la unuan
de majo 1961, la ideo krei kuban radiostacion
internacian naskiĝis en la Montoĉeno Maestra,
dum la fina kampanjo kontraŭ la diktaturo
de Fulgencio Batista.
ORIGINO
En la komenco de la jaro 1959, la usonaj
informagentejoj ekkomencis sian kampanjon
kalumnian kontraŭ la revolucia procezo
komencita en la insulo.
Dum tiuj tagoj, kiam oni ekjuĝis la militkrimulojn
de la venkita tiraneco, la transnaciaj
informagentejoj ektordis la realaĵojn
de tiuj faktoj, kaj per raportoj ŝajne
objektivaj, ili informis pri ekzekutoj
de “politikaj opoziciantoj de partioj
de Batista”.
Instigite de misinforma lavango pri Kubo
dissendita de AP, UPI kaj aliaj imperiismaj
agentejoj, la konservativa gazetaro de
la kontinento agitis la supozitan perforton
de individuaj liberecoj kaj normojn pri
homa kunvivado en la insulo.
La organizitaj kampanjoj kreskis unu post
alia. Okazis intense tiaspeca kampanjo
en Latinameriko kaj Usono por malamikigi
virojn kaj virinojn religiemajn kontraŭ
la kuba revolucio. Tiucele oni kalumniis
la landon per versioj de persekutoj kaj
murdoj kontraŭ pastroj kaj fermo de preĝejoj
kaj temploj. Sekvis kampanjo pri “patra
aŭtoritato” kaj multaj aliaj tiaspecaj
kampanjoj.
La fakuloj pri propagando, dungitaj de
la malamikoj de la insula revolucio, ne
ĉesis en sia malnobla tasko fabriki novajn
kalumniojn pere de siaj informaj agentejoj
kaj aliaj potencaj amaskomunikilioj.
Kun la celo kontraŭstari tiun lavangon
de mensogoj, Kubo alvokis la konatan “Operacio
Vero”. Preskaŭ 400 ĵurnalistoj el la tuta
mondo vojaĝis al Havano kaj tiuj, kiuj
deziris kaj povis, spegulis la realon
de tio kion ili propraokule spertis, kio
ne kongruis kun disvastigitaj informoj
de la gazetaro, radio kaj televido de
la kontinento. Poste, estiĝis la vehiklo
kapabla disvastigi la kuban realon: Radio
Havano Kubo (RHC).
La unua kaj sola kuba radiostacio je mallongaj
ondoj por internacia disaŭdigo, naskiĝis
kiel esenca bezono de la Kuba Revolucio:
posedi radian instrumenton je internacia
skalo kapabla trarompi la informan sieĝon
altruditan ĉirkaŭ nia lando flanke de
la propagandaj organoj de Usono kaj ties
adeptaj reĝimoj kaj alfronti la bone organizitan
kampanjon de kalumnioj ellaboritaj de
la imperiismo usona.
Komence de 1961, la usona registaro jam
estis sukcesinta konsiderinde izoli Kubon
de la mondo, speciale de Latinameriko
kaj ties popoloj kun kiuj ĉiam ekzistis
historiaj, lingvaj kaj kulturaj ligoj,
plus ekonomikaj kaj sociaj realoj komunaj.
Ĉiuj propagandaj rimedoj de la imperiismo
celis silentigi la ekzemplon de la insula
revolucia procezo por la aliaj popoloj.
Ili estis subtenataj en tiu celo de la
oligarkioj latinamerikaj. Sed kion plian
ili volis kaŝi dum tiu tempo per sia informa
kaj kultura sieĝo?
Silento estis helpanto por lanĉi agreson
kaj krimon, por detrui per milita ago
la insulan revolucion kaj ties ekzemplon.
Pro tio, dum la kuba popolo sin preparis
por defendi sian suverenecon kaj integrecon,
jam aŭdiĝis komence de 1961, eksperimente,
etajn programojn preparitajn de la unua
internacia radiostacio kuba. Per provizora
identigo, “Mallonga Ondo Eksperimenta”,
aŭdiĝis la kuba voĉo kiu tuj ekgajnis
aŭskultantojn eksterlande.
LA VERON ONI NE POVAS KAŜI
Per komenca mesaĝo lanĉita en februaro
1961, malfermiĝis la unua breĉo en la
informa sieĝo kontraŭ Kubo. Eta transmisiilo
elsendis la unuajn programojn en la hispana
lingvo al la regiono de Centrameriko.
Finite la eksperimento, la estonta Radio
Havano Kubo elpruviĝis en vero dum la
milita invado okazinta tra Plaĝo Girón
ĉe Haveno de la Porkoj tiun saman jaron.
La 15an de aprilo Radio Havano Kubo informis
pri la atakoj kontraŭ tri kubaj flughavenoj
cele detrui la malmultajn aviadilojn de
la naskiĝanta aera forto kaj tiel faciligi
la surteran invadon komencitan du tagojn
poste.
Dimanĉe la 16an de aprilo, la radiostacio
diskonigis la funebraĵon de la viktimoj
kie la ŝtatestro Fidel Castro, dum solena
ceremonio deklaris la socialisman karakteron
de la kuba revolucio.
La 1an de majo 1961, kiam la popolo publike
festis la venkon de Plaĝo girón, oficiale
estis inaŭgurita Radio Havano Kubo; tiel
komenciĝis kresko-procezo. Ekzistis jam
io pli ol la modesta kaj malgranda transmisiilo
kiu tute taŭgis por la eksperimenta ondo.
Ĝia mesaĝo etendiĝis tra tuta Suda kaj
Norda Ameriko, poste kreskis laŭ la tempopaso
ĝis dissendi en naŭ lingvoj: hispana,
franca, angla, portugala, araba, keĉua,
gvarania, kreola kaj esperanto.
Situanta en centra avenuo de Havano, nome
Infanta, Radio Havano Kubo dividas sesetaĝan
konstruaĵon kun du radiostacioj tutlandaj,
Radio Progreso, La ondo de ĝojo, kaj CMBF,
Radio Muzika Nacia.
Nuntempe, la elsendoj atingas per 9 lingvoj
dum pli ol 30 horoj tage, la tutan mondon,
per programoj variaj, esence novaĵoj kaj
aliaj gravaj programoj kiuj reprezentas
la riĉan trezoron kulturan kaj muzikan
de la insulo.
Aŭskulti la ondojn de Radio Havano Kubo
signifas eniri en la vivon de popolo kiu
konstruadas tagon post tago, sian destinon,
sen enmiksiĝoj nek receptoj altruditaj
de ekstere.
Senĉesa kontribuo pri novaĵoj al la ciferecaj
retoj mondaj.
Radio Havano Kubo ekofertis informojn
al la reto jam antaŭ ekzisto de Interreto.
En 1992 la departemento de angla lingvo
de la radiostacio ekkunlaboris en la konferenco
“reg.cuba” de la retejoj igc.apc kun sidejo
en Kalifornio, sendante ĉiutage ĉiujn
novaĵojn naciajn kaj internaciajn redaktitajn
en la angla.
La unua retpaĝo de Radio Havano Kubo inaŭguriĝis
okaze de nova datreveno de la radiostacio,
la 1an de majo 1997. Tiutempe, aliro al
interreto en Kubo estis ege limigita.
Tiu unua paĝo estis desegnita de la kolegoj
de Blythe Systems, kies sidejo estis en
Nov-Jorko, kiu siaflanke gastigis la paĝon
en sia propra paĝo konata kiel New York
Transfer pri alternativaj informoj.
En 1997, per teknologia pliboniĝo, Radio
Havano Kubo ekkreis sian propran retejon
kun sidejo en Kubo, en la servilo de Colombus
. Tiucele ĝi akiris la domajnon http://www.radiohc.cu
Sekve oni aldonis gravajn sekciojn, servojn
kaj disaŭdigon en reala sono per Interreto,
tiel ke la radiostacio aŭskulteblas ekde
kiu ajn loko.
En septembro 2002 oni redesegnis la paĝon
en la samaj kvar lingvoj angla, hispana,
franca kaj Portugala kaj oni aldonis retejon
pri La Kvinopo, kvin kubaj kontraŭteroristaj
batalantoj, en ses lingvoj angla, hispana,
franca, kreola, esperanto kaj Portugala.
En aprilo 2003 la retejo de Radio Havano
Kubo gajnis la Granda Premion en la 25
Nacia Festivalo de Radio; en 2004 denove
la retejo ricevas la Nacian Premion en
la kuba festivalo de radiostacioj; nuntempe
la cifereca redakcio por interreto de
Radio Havano Kubo estas formita de grupo
de ĵurnalistoj kaj kunlaborantoj kiuj
prizorgas la paĝon ekde frue matene ĝis
malfrue vespere, de lundo ĝis vendredo,
kaj ankaŭ sabate ekde matene ĝis la sesa
posttagmeze. Dimanĉe oni aktualigas informojn
aparte gravajn.
|