|
|
amón
Labañino Salazar: De
tiu ĉi urbo Miamio oni planis, organizis kaj gvidis terorismon kontraŭ
mia lando, Kubo. De ĉi tie oni protektas la teroristojn kaj ties
agojn, stimulas kaj financas ilin, kaŝas ilin (nur por mencii konatan
kazon, sur la stratoj de Miamio libere iras teroristo kaj murdisto ne
nur de kubanoj, sed de la popolo de Usono, Orlando Bosch); kaj la plej
hontinda, estas ke tio okazas konate kaj tolerate de la aŭtoritatoj
de tiu ĉi lando. Sufiĉas atente legi la tutan pruvaĵon
de nia proceso, kiu plenas je tiutipaj terorismaj agoj.
Sindefendo
prezentita de kamarado Ramón Labañino Salazar en la verdiktsesio
okazinta la 13-an de decembro 2001.
Pli...
|
|
erardo
Hernández Nordelo:Mi
ŝatus, antaŭ ol diri ion ajn, mallonge esprimi mian dankon al
grupo de oficistoj de la federacia ŝtato, kiuj laboris dum nia longa
kaj komplika proceso ene kaj ekster tiu salono. Mi parolas pri la tradukistoj,
stenografiistoj, pedeloj, kiuj ĉiumomente montris altan etikan kaj
profesian nivelon.
Estas
honeste ankaŭ publike mencii nian plej profundan dankemon al la advokatoj,
kiuj tiel majstre reprezentis nin, kaj ankaŭ danki al la resto de
la personoj, kiuj helpis nin en tiu malfacila laboro.
Sindefendo
prezentita de la kamarado Gerardo Hernández
Nordelo en la juĝsesio de la 12-a de decembro 2001
Pli...
|
|
ené
González Sehwerert:
Mi volas, antaŭ
ol komenci, proponi eksperimenton al la ĉeestantoj en tiu ĉi
salono: fermu la okulojn kaj imagu vin en la centro de Novjorko. Al la
unua fajrobrigadisto preterpasanta, vi rigardas rekte al la okuloj, tute
seriozaj, kaj diras al li en la vizaĝon, ke la 11-an de septembro
nenio okazis. Ke ĉio estas mensogo.
Lerta
kina artifiko. Ĉio estis vera paranojo kaj propagando. Se ĝis
tiam la honto, aŭ la malfeliĉa fajrobrigadisto, ne igis vin
engluti la langon, vi perfekte kvalifikiĝas por esti plenuminta la
rolon de prokuroro en tiu ĉi proceso.
Kaj nun, kun permeso de tiu ĉi Kortumo, mi komencas.
Sindefendo
prezentita de kamarado René González Sehwerert en la verdiktsesio
okazinta la 14-an de decembro 2001.
Pli...
|
|
ernando
González Llort:
Tiu terorisma ondo kontraŭ turismejoj en Kubo estis financita kaj
organizita de FNCA. La ĉefa teroristo, Luis Posada Carriles, publike
rekonis en la ĵurnalo
The New York Times
sian aŭtoran respondecon en tiuj atencoj kaj ties financadon pere
de mono venanta de tiu organizo. En la artikoloj publikigitaj de tiu ĵurnalo
la 12-an kaj 13-an de julio 1998, Posada Carriles rekonis esti la armita
brako de FNCA.
Sindefendo prezentita de kamarado Fernando González Llort en la
verdiktsesio okazinta la 18-an de decembro 2001. Pli...
|
|
ntonio
Guerrero Rodríguez: Dekomence
mi skribis en la taglibro de miaj longaj tagoj: la vera viro ne rigardas
je kiu flanko oni pli bone vivas, sed je kiu troviĝas la vero. Tiuj
estas vortoj de Jos Mart, kiuj jam post pli ol jarcento esti diritaj,
impulsas, vivas kaj estas esenco de la plej pura kaj sindonema.
Sindefendo
de Antonio Guerrero en la verdiktsesio okazinta la 27-an de decembro
2001.
Pli
...
|
|
|