|
|
|
|
LA RAJTO DE MIA PATRUJO DEFENDI SINSindefendo de Antonio Guerrero en la verdiktsesio okazinta la 27-an de decembro 2001 Nun, ĉipunkte, mi staras kun mia animo fortega. Walt Whitman (en Kanto de mi mem) Via Moŝto: Permesu al mi diri, ke mi apogas ĉion diritan en tiu ĉi Salono de miaj kvar procesfratoj: Gerardo Hernández, Ramón Labañino, René González kaj Fernando González. Ili digne kaj kuraĝe parolis antaŭ tiu ĉi kortumo. Niaj defendoj baziĝas sur la strikta vero, sur la solideco de la principoj kiujn ni defendas kaj sur la honoro de la heroa kuba popolo. Honorige estas reliefigi ke la advokatoj kaj iliaj helpantoj agis kun granda profesieco, honesteco kaj kuraĝo, samkiel la laboro de la tradukistinoj, de Liza, de Richard kaj tiu de la pedeloj okazis kun alta etiko kaj profesieco. Dekomence mi skribis en la taglibro de miaj longaj tagoj: la vera viro ne rigardas je kiu flanko oni pli bone vivas, sed je kiu troviĝas la vero. Tiuj estas vortoj de Jos Mart, kiuj jam post pli ol jarcento esti diritaj, impulsas, vivas kaj estas esenco de la plej pura kaj sindonema. Multfoje malfacilas Trovi precizajn terminojn, Sed tiuj ĉi estadis ene de mi: Kuntiritaj, Tremigitaj koncipitaj en la vero, atendante ekflui kaj vidi la lumon. Kaj la tago alvenis. Permesu al mi ekspliki, via Moŝto, en la plej diafana kaj konciza formo, mian pravon: Kubo, mia eta lando, estis atakita agresita kaj kalumniita, jardekon post jardeko, de politiko kruela, nehoma kaj absurda. Vera milito, avida kaj malferma el terorismo, pioniro de hororo; de sabotado, generilo de ruinoj; de murdo, kaŭzanta doloron, de la plej profunda doloro, la morto. Ne nur la dokumentoj kaj informoj de la registaro de Kubo senmaskigis tiun ĉi agreson, sed mem la sekretaj dokumentoj de la registaro de Usono, kiujn ĝi mem estis malsekretiginta. Tiu ĉi agreso inkludis la rekrutadon, pagon kaj trejnadon de kontraŭrevoluciaj agentoj flanke de CIA; la invadon al Girn; la operacon Mangosta; pretekstojn por militinvado; planojn murdi ŝtatestrojn kaj registarestrojn; enpenetron de armitaj grupoj; sabotadojn; malrespekton de la aerspaco; spionadflugojn, ŝprucadon de bakteriologiaj kaj kemiaj substancoj; pafadojn kontraŭ marbordojn kaj konstruaĵojn; bombojn en hoteloj kaj aliaj sociaj, kulturaj, historiaj kaj turismaj ejoj; provokojn ĉiutipajn kun krueleco kaj rankoro. Kaj rezulte de tiuj ĉi agoj: Pli ol tri mil kvarcent mortintoj; plena aŭ parta senkapabligo de pli ol du mil personoj; egaj materiaj damaĝoj al la ekonomio, al la vivofonto; centmiloj da kubanoj kiuj naskiĝas kaj kreskas sub kruela blokado kaj en la malamika klimato de malvarma milito. Teroro, malfacilaĵoj kaj doloro ĉe la popolo. Kie organiziĝis kaj financiĝis tiom senĉesaj kaj senkompataj agoj? Plejmulto da ili, en la teritorio mem de Usono. Kion faris la aŭtoritatoj de la ĉilanda registaro por eviti ilin? Praktike nenion Kaj la agresado ne ĉesis Hodiaŭ, ankoraŭ libere piediras sur la stratoj de tiu ĉi urbo, personoj respondecaj pri kelkaj el tiuj agoj. Kaj radiostacioj kaj aliaj komunikiloj publikigas kaj stimulas novajn agresojn kontraŭ la kuba popolo. Kial tiom da malamo kontraŭ la kuba popolo? Ĉu pro tio ke Kubo elektis Alian vojon? Ĉu pro tio ke ĝia popolo Volas socialismon? Ĉu pro tio ke ĝi forigis Latifundion kaj forigis analfabetismon? Ĉu pro tio ke ĝi donis edukadon Kaj medicinan atenton senpage al sia popolo? Ĉu pro tio ke ĝi donas Liberan mateniĝon al siaj infanoj? Kubo neniam atencis kontraŭ la nacia sekureco de Usono, nek estas iam farinta agresan aŭ terorisman agon kontraŭ tiu ĉi lando; ĝi profunde volas pacon kaj trankvilecon kaj deziras la plej bonajn rilatojn inter ambaŭ popoloj. Ĝi demonstradis admiron kaj respekton al la usona popolo. Kubo ne reprezentas militdanĝeron por Usono, deklaris en tiu ĉi salono Admiralo Carroll. La militdanĝero kiun Kubo reprezentas por Usono estas nulo, atestis Generalo Atkinson. Nekontestebla estas la rajto de mia lando kiel de ĉiu alia lando defendi sin kontraŭ kiuj intencas damaĝi sian popolon. Kompleksa, malfacila estadis la tasko bremsi tiujn ĉi terorismajn agojn, ĉar ili estis ĝuintaj la komplicon aŭ malzorgan toleron de la aŭtoritatoj. Mia lando faradis ĉion eblan por averti la usonan registaron pri la danĝero de tiuj agoj, por kies celo oni uzis oficialajn kanalojn; diskretajn aŭ publikajn. Sed neniam oni estis sukcesinta pri reciproka kunlaboro. Dum la 90-aj jaroj, kuraĝigitaj pro la falo de la socialisma tendaro, terorismaj grupoj intensigis siajn agojn kontraŭ Kubo. Estis, laŭ iliaj kriterioj, la tiom atendita momento por krei la finan kaoson, terurigi la kuban popolon, senstabiligi la ekonomion, damaĝi la turisman industrion, kreskigi la krizon kaj mortbati la Kuban Revolucion. Kion povis fari Kubo por defendi sin kaj antaŭscii pri la terorismaj planoj direktitaj kontraŭ ĝi? Kion ĝi povis fari cele al evito de pli granda konflikto? Kiujn elektojn ĝi havis por protekti la suverenecon kaj sekurecon de siaj gefiloj? Unu el la eblaj formoj malebligi la brutalajn kaj sangajn agojn, eviti ke suferado kresku per pliaj mortoj, estis agi silente. Restis neniu alia alternativo ol kalkuli je homoj kiuj pro amo al justa celo, pro amo al sia patrujo kaj al sia popolo, pro amo al la paco kaj al la vivo estu pretaj plenumi, volonte, tiun honorigan devon kontraŭ terorismon. Averti pri la agresdanĝero. Preventi konflikton kiu semus doloron en niaj popoloj estadis la celo de miaj agoj kaj la kialo de miaj pensoj, kiel tio estadis por miaj kamaradoj. Ni agis nek pro mono nek pro rankoro. Neniu el ni havis iam la ideon damaĝi la noblan kaj laboreman usonan popolon. Ni ne lezis la nacian sekurecon de tiu ĉi lando. Tie kuŝas la Kortumaj registraĵoj. Kiuj dubas, tiuj ekzamenu ilin kaj ili trovos la veron. La bestiaj terorismaj atakoj kontraŭ la Monda Komerca Centro kaj la Pentagono la pasintan 11-an de septembro plenigis je indigno tiujn kiel ni amantaj pacan mondon. La surpriza kaj nekredebla morto de miloj da senkulpaj ĉipopolaj civitanoj metis profundan doloron en nian koron. Neniu neas ke terorismo estas fenomeno nehoma, senkompata kaj kondamninda, kiu devas esti urĝe forigita. Por atingi la venkon oni devas disponi pri la plejebla inteligenteco. Oni bezonas unuecon por fortikigi la spionajn agentejojn, por tiel koni la planojn antaŭ ol ili estu farataj kaj trovi la teroristojn antaŭ ol ili ataku. Tiuj du asertoj ne estis faritaj de la prezidento de Respubliko Kubo, nia Ĉefkomandanto Fidel Castro, sed de la prezidento de Usono, tuj post tiuj hororaj atakoj. Mi demandas kaj redemandas min: Ĉu tiuj asertoj ne valoras por Kubo, mem viktimo de terorismo? Ĝuste tion faradis Kubo klopodante meti finon al tiu malfeliĉego, kiu ankaŭ dum tiom da jaroj frapadis ĝian teritorion kaj martirigis ĝian popolon. Via Moŝto, okazis proceso, tion scias tiu ĉi salono; ni kunvivis kaj vigilis tagojn plenaj je deklaroj, atestoj, indicoj, pruvoj, argumentoj, mocioj, engaĝiĝoj, duboj, insultoj, mensogoj, konsultiĝoj Mi venas hodiaŭ ĉi tien pravigi nenion, Mi venas diri La veron. Nur kun ĝi mi estas engaĝita. Interkonsento, estis neniu alia ol utili al la mondo, servi al celo valora, nomata homaro kaj ankaŭ patrujo. Intenco, estis nenio alia ol eviti la sensencaĵon kaj la krimon kaj savi la vivan floron el hazarda morto, bruska, vana kaj antaŭtempa. Oni ne transpasis. Oni ne insultis. Oni ne ofendis. Oni ne ŝtelis. Oni ne mensogis. Oni ne fraŭdis. Oni nek intencis nek plenumis spionadon. Neniu iam petis min serĉi ian sekretan informon. En ĉi tiu salono tion konfirmis la deklaroj de atestantoj, ne nur tiuj de la defendo, sed ankaŭ tiuj de la prokuroro mem. Oni legu la atestojn de Generalo Clapper, de Joseph Santos, de Generalo Atkinson, por citi kelkajn, kaj oni konfirmos kion mi plenhoneste diras. Same kiel venis al tiu ĉi juĝejo Dalila Borrego, Edward Donohue, Tim Carey, povis ĉeesti multaj personoj por ekspliki kia estis mia vivo; por atesti kion mi faris ĉiun tagon. Tamen, kontraŭ mi neniu venis, nek eblus trovi personon kiu, kun sincereco, povus montri ian mankon en mia socia konduto. Mi amas la insulon kie mi kreskis, estis edukita kaj kie loĝas mia patrino, unu el miaj amataj filoj kaj multaj aliaj el miaj amatoj kaj amikoj; ankaŭ mi amas tiun ĉi landon kie mi naskiĝis, kie dum la lastaj dek jaroj de mia vivo mi donis kaj ricevis verajn elmontrojn de amo kaj solidareco. Mi estas certa ke estas neevitebla ne nur amika ponto inter ambaŭ popoloj, sed inter la popoloj de la mondo. Estas via respondeco via Moŝto, verdikti en tiu ĉi longa kaj tordita proceso. Oni kunigu pruvojn kaj evidentaĵojn! Voĉoj diros ke tiuj ne ekzistas. Oni konsideru faktojn kaj argumentojn! Voĉoj diros ke tiuj ne imputas. Oni legu kazojn kaj atestojn! Voĉoj diros, ke ne eblas kulpigi tiujn ĉi homojn. Voĉoj elirantaj el la koro mem. Voĉoj portantaj la vivforton de la justa. Voĉoj ne volantaj esti, aŭ kiuj ne estis aŭskultataj de ĵurio, kiu ne povis ofici justecon. Ili eraris! Ilia verdikto estis sakrilegio. Sed ni konsciis, ekde la komenco, ke por la Kuba temo estis Miamio neebla loko por tiu celo. Estadis ĉi tiu, super ĉio, politika proceso. Persone, mi petas nenion: nur justecon, por la bono de niaj popoloj, por la bono de la vero. Justa verdikto, libera je politikaj enplektiĝoj, plena, estintus grava mesaĝo en tiu ĉi transcenda momento de kontraŭterorisma batalo. Permesu al mi rediri, ke mi okazigis personan damaĝon al neniu, nek ian materian damaĝon. Neniam mi intencis realigi agon kiu povus endanĝerigi la nacian sekurecon de Usono. Se oni petus al mi similan kunlaboron, mi refarus tion kun honoro. En tiu ĉi momento venas al mia menso kun forto kaj pasio, leterfragmento de la kuba generalo Antonio Maceo, batalinta por la sendependigo de Kubo en la 19-a jarcento, kiun li skribis al hispana generalo: Mi ne trovos motivojn por esti disligita el la homaro. Ne estas do malama politiko la mia, estas ama politiko; ne estas ekskluziva politiko, ĝi estas politiko bazita sur la homa moralo. (Fino de la citaĵo.) Pro via verdikto, miaj karegaj fratoj kaj mi devos resti longe kaj maljuste enprizonigitaj, sed tie ni ne laciĝos defendi la celojn kaj principojn al kiuj ni dediĉis nin. La tago alvenos kiam ni ne plu devos vivi la malkvietecon de timo kaj morto, kaj en tiu historia tago, oni vidos la realan justecon de nia proceso. Via Moŝto: Pasadis multaj monatoj kaj tagoj da maljusta, kruda kaj horora malliberigo! Foje mi demandis min, kio estas la tempo? Kaj kiel Sankta Aŭgusteno mi respondis al mi: Se oni demandas tion al mi, mi ne scias. Sed se oni ne demandas tion, mi ja scias. Horoj da soleco kaj esperoj; da pripensado pri la maljusta kaj fia; minutoj eternaj kie memoraĵoj ardas: Estas memoraĵoj kiuj bruligas la memoron! Mi prenas versojn de Mart por tiu ĉi lasta paĝo, kiujn mi notis sur la taglibro de miaj longaj tagoj: Mi vivis: je la devo mi ĵuris miajn armilojn kaj eĉ ne fojon la suno trairis la montpintojn sen ke mi mian lukton kaj venkon ne estus vidinta (Versos libres) Kaj mi citas en tiu ĉi salono la urugvajan kaj universalan poeton Mario Benedetti: la venko estos kiel mi nur tia burĝonanta Ĉar en la fino ni ripozos liberaj kaj venkintaj vidalvide al tiu suno je kiu oni hodiaŭ senigas nin. Dankon. Antonio Guerrero tradukita (elhispanigita) de Alberto CALIENES
stato
de finiteco
|
|
|
![]() |