ĈIAM AKOMPANOS MIN LA DIGNO, KIUN MI LERNIS DE MIA POPOLO KAJ TIES HISTORIO

 Sindefendo prezentita de kamarado Fernando González Llort en la verdiktsesio okazinta la 18-an de decembro 2001

 Via Moŝto:

Mi aliĝas al miaj kamaradoj kiuj antaŭe dankis kaj rekonis la profesiecon de s-ro Richard, de la tradukistinoj tiel efike laborintaj kaj de la U.S. Marshalls.

Ankaŭ mi aliĝas al ĉio esprimita de ĉiu el miaj fratoj en siaj verdiktsesioj. Mi sentas min honorigita kalkuli je la amikeco de tiuj kamaradoj kaj fratoj kiuj tiel kuraĝe kaj digne akceptis siajn maljustajn verdiktojn.

Mi volas ankaŭ danki la profesiecon de la advokatoj kiuj reprezentas nin kvin kaj ĉefe s-ron Joaqun Mndez kaj la oficejon de la publika defendanto de la Suda Distrikto de Florido.

Se por mi ne estus tiel klare ke fanatikismo, malamo kaj senracieco kontraŭ Kubo estas koncipitaj kaj stimulitaj nur de malgranda parto de la ĉitiea kubusona komunumo, mi ne estus akceptinta esti reprezentita de membro de tiu komunumo. Lia profesieco en tiu ĉi proceso montras ke, kontraŭe al tio kion volas montri kiuj kontrolas la hispanlingvajn amaskomunikilojn kun sia kontraŭkuba bruego, la plimulto de la kubusona komunumo en Florido havas racian sintenon al sia devenlando eĉ se ili havas kontraŭajn opiniojn al tiuj de la registaro de Kubo.

Tion ankaŭ montras la fakto ke centmiloj da kubusonanoj vojaĝas ĉiujare al Kubo kaj sendas monon al siaj familianoj.

Kiuj kredas ke la kuba radio el Miamio kaj la ĉitieaj kubaj ekstremismaj organizaĵoj reprezentas la pensmanieron de la plimulto de la kubusonanoj loĝantaj en ĉi tiu urbo, enfalas la kaptilon kiun metis ĝuste tiu ekstremisma kaj malplimulta, sed ekonomie potenca sektoro, por prezenti bildon de unuiĝo kaj reprezento de la sentoj de la centmiloj da kubanoj ĉi tie loĝantaj, dum tio ne estas la realeco.

Via Moŝto:

Mi pensis, ke la prokuroro venus hodiaŭ al tiu ĉi salono peti por mi punon de unujara pruvaresto. Malgraŭ ĉio, tio estis, kion ĉi tiu prokuroro mem ofertis al s-ro Frómeta kiam ĉi tiu aĉetis al sekreta agento de la registaro misilon Stinger, eksplodaĵon C-4, granatojn kaj aliajn armilojn. Ne gravas, ke s-ro Frómeta estis konfesinta al tiu sekreta agento siajn terorismajn intencojn kaj la senskrupulan kaj murdajn uzojn, kiujn li farus el tiuj materialoj.

Poste mi pripensis kaj rimarkis, ke esperi pri sama traktado por mi flanke de la prokuroro estis io iluzia, ĉar mi estas kubano de tie, de la insulo, kaj tio implicas, ke se oni kulpigas min, eniras la ludon konsideroj kiaj absoluta nescio pri kio vere estas Kubo, la malamo kaj malracio kontraŭ mia lando stimulitaj de ekstremisma sektoro, kiu kontrolas kion oni diras ĉi tie pri Kubo kaj strebas silentigi kiun ajn pli racian opinion.

Dum nia proceso okazis en tiu ĉi salono, forpasis en Miamio Esteban Ventura Novo, kaj mi mencias tion, ĉar mi pensas ke tio enhavas simbolon.

Esteban Ventura Novo estis unu el la policestroj de la diktatoro Fulgencio Batista en Kubo antaŭ la venko de la revolucio kaj li respondecis pri torturado, murdo kaj malaperigo de dekoj da junuloj en la kuba ĉefurbo. Ĉio tio okazadis kun la aprobo kaj apogo de la registaro de Usono, tiam prezidita de Eisenhower.

Kiam la revolucia registaro alprenis la potencon en Kubo, Ventura Novo kaj aliaj kiel li, respondeculoj pri krimoj kontraŭ la kuba popolo, estis akceptitaj kaj kaŝitaj de la registaro de ĉi tiu lando. Multaj el ili estis uzitaj, kun konsilado, gvidado kaj financado de la usonaj spionaj agentejoj, en sia nedeklarita milito kontraŭ registaro kiu evidente kalkulis kaj kalkulas je la apogo de sia popolo.

Tiel komenciĝis historio pri agresoj al Kubo en ĉiuj sferoj de la ekonomia kaj socia vivo de la lando; historio en kiu al la ekonomia milito, la biologia agreso, la psikologia milito pere de propagando kaj militagresaj minacoj, aldoniĝas terorismo, sabotado, paramilitaj agoj kaj la klopodoj murdi la gvidantojn de la revolucio, devenaj preskaŭ ĉiuj el la sudo de Florido.

La prokuroro dirus ke tio estas propagando kaj paranojo de Kubo. Mi demandas min ĉu li kuraĝus iri al Kubo diri tion al la patrinoj, edzinoj kaj gefiloj perdintaj siajn familianojn ĉar viktimoj de tiuj atakoj. Tiaj diroj de la prokuroro montras ties mankon je homa sento kaj ties malkapablon meti sin en la pozicion de la alia partio.

Per tio, ke agentejoj de la usona registaro rekte organizis la projektojn kaj apogis la ekstremismajn grupojn kiuj plenumis ilin, aŭ simple lasis ilin plue fari, sen vera persekuto, aŭ, kiam iu el ili estis malliberigita, traktis lin favore, per ĉio ĉi la agado de la terorismaj kaj paramilitaj grupoj kubodevenaj sude de Florido estis uzataj kiel iloj de la ekstera politiko de tiu ĉi lando rilate al Kubo.

La terorismaj grupoj de la ekstrema kuba dekstrularo el Miamio estis kreitaj, trejnitaj kaj financitaj de CIA. Por la kuba popolo tio estis ĉiam tre klara. Se ankoraŭ restus dubo ĉe la ĉeestantoj en ĉi tiu salono, tie kuŝas la sekretaj dokumentoj, kiujn la usona registaro mem malsekretigis en 1997 kaj 1998, kie aperas la decidoj de altrangaj gvidantoj de ĉi tiu lando.

Unu el tiuj dokumentoj referencas al kunveno, kiun partoprenis altrangaj funkciuloj gvidataj de la tiama vicprezidanto Richard Nixon kaj en kiu oni aprobis la tiel nomatan Plano de kaŝita agado kontraŭ la reĝimo de Castro. En memorando pri tiu kunveno, unu el la partoprenintoj, generalo Goodpaster, komentas: La Prezidento diris ke li ne konis pli bonan planon por mastrumi ĉi tiun situacion. La granda problemo estas la filtriĝo kaj la manko de sekureco. Ĉiuj devas esti pretaj ĵuri ke li (Eisenhower) nenion scias pri tio ĉi (...) li diris ke niaj manoj devas resti puraj el ĉio farota.

Mi demandas min: Kion ni povas esperi post 30 aŭ 40 jaroj kiam oni decidos malsekretigi dokumentojn pri la nunaj okazaĵoj?

La plimulto de la kubusonanoj kiuj hodiaŭ, 40 jarojn poste, restas aktivaj en sia terorisma agado kontraŭ Kubo, estas bone konataj de la sekurecaj organizoj de Usono, ĉar en tiuj ili membris kaj de ili lernis la teknikajn rimedojn kaj la labormetodojn.

Iliaj rilatoj kun la ĝisostuloj de la ekstremdekstrularo de la usona politiko montris ilin ligitaj al la plej malhelaj okazintaĵoj en la ĵusa historio de ĉi tiu lando: la murdo de prezidento Kennedy, la Watergate-skandalo, la murdo de Orlando Letelier kaj Ronni Moffit kaj la kaŝita liverado de armiloj al la nikaragvaj kontraŭrevoluciuloj, perfortante la leĝojn aprobitajn de la Kongreso. Ilia agado ĉiam estis kontraŭa al la interesoj de la usona popolo.

Verŝajne la kompliceco kaj lojaleco al tiu politika sektoro de ĉi tiu socio garantias la senpunecon de iliaj agadoj kontraŭ Kubo, certigante la sekurecon, ke iliaj agadoj estos preterlasataj de la aŭtoritatoj kaj eĉ ke oni politike premos se iu estus malliberigata. La faktoj montras ke tiel okazadis.

Jen la kazoj de Luis Posada Carriles kaj Orlando Bosch, ambaŭ kun ampleksaj antecedentoj de ligoj kun CIA, kiuj komandis la eksplodigon de kuba komerca aviadilo dum ĝia flugo la 6-an de oktobro 1976, ago dum kiu pereis 73 senkulpaj homoj.

Orlando Bosch loĝas libere en ĉi tiu komunumo dank al parole donita de eksprezidento George Bush, malgraŭ la fakto esti konsiderata danĝera homo kaj konata teroristo flanke de la ministerio pri justico mem de ĉi tiu lando.

Gravan rolon en la livero de tiu prezidenta parole al Orlando Bosch ludis la premoj kaj rekomendoj de la respublika reprezentanto de Florido Ileana Ros-Lehtinen. Ŝi estas do defendanto kaj protektanto de teroristoj.

La pruvoj prezentitaj de la defendo, dokumentoj konataj al FBI, kiel ni vidis dum la proceso, montras ke Orlando Bosch daŭre konspiras en Miamio por okazigi terorismajn agojn kontraŭ Kubo. Neniu arestis lin.

La pasintan 22-an de aŭgusto publikiĝis en The Miami Herald tutpaĝa anonco, en kiu iu tiel nomata Foro Patritico Cubano akceptas inter siaj principoj, ke ili rekonas kaj apogas la uzon de kiu ajn metodo en la milito kontraŭ Kubo. Unu el la subskribintoj de tiu deklaro estas Orlando Bosch. Tiel senpune li agadas.

La kazo de Posadas Carriles estas ankoraŭ eĉ pli hontiga. Forfuĝinte el malliberejo en Venezuelo kie li troviĝis pro sia partopreno en la eksplodigo de la kuba komerca aviadilo, per kiu mortis 73 senkulpaj civiluloj, li aperas en Centrameriko kun falsa nomo sub la komando de Leŭtenant-Kolonelo Oliver North, funkciulo de la sekureca konsilio en la registaro de prezidento Reagan, implikita en neleĝa agado, la tiel nomata Iran-Contras, pli poste enketita de speciala prokuroro.

Ĉio ĉi estas dokumentita kaj konata de la sekurecaj servoj de Usono. Same ili scias ke estis FNCA, kiu financis kaj organizis la forfuĝon de Posadas Carriles el la malliberejo en Venezuelo.

Hodiaŭ, Luis Posada Carriles kaj aliaj tri kubusonanoj loĝantaj en Miamio, ĉiuj kun longa historio pri partopreno en terorismaj agadoj kontraŭ Kubo kaj ankaŭ en usona teritorio, troviĝas en Panamo malliberigitaj pro la partopreno en komploto kiu celis eksplodigi per C-4 eksplodilo la universitatan aŭlon de la ĉefurbo de tiu lando dum la kunveno de Fidel Castro kun miloj da panamaj gestudentoj.

De Miamio oni subtenas tiujn teroristojn, kiuj estas malliberaj en Panamo, oni okazigas publikajn monkolektojn por ilia defendo, kaj por tio oni uzas la kubajn radiostaciojn, oni premas la panamajn aŭtoritatojn, kaj oni kunordigas la leĝan defendon de la teroristoj, dum oni kreas kondiĉojn por ilia eventuala forfuĝo. Ne necesas diri, ke ĉi tie en la radio kaj gazetaro kontrolitaj de la kuba ekstremdekstrularo oni konsideras ilin patriotoj kaj ne teroristoj, kio ili vere estas.

Ĉio ĉi okazas antaŭ la okuloj de la aŭtoritatoj de ĉi tiu lando.

Oni povus fari longan raporton pri la teroristaj kaj paramilitaj agadoj kaj la klopodoj murdi kubajn politikajn gvidantojn, organizitaj el la sudo de Florido. Pri la lastaj el tiuj la komisiono Church de la usona senato dokumentis en 1975 partan liston de tiuj, kie CIA rekte partoprenis, eĉ kun helpo de la mafio. Tia estas la etikomanko.

Kiu elekto restas al la kuba popolo por defendi sian sendependecon kaj sian sekurecon?

Ĉiuj en ĉi tiu salono konas la koncepton pri ebla kialo uzita, inter aliaj aferoj, por permesi la uzon de rimedoj kaj metodoj de krima enketado, fari traserĉojn, arestojn, ktp. Kiu en la registaro de Usono povas diri ĉi tie, en tiu ĉi salono, ke dum tiuj ĉi lastaj 42 jaroj ne ekzistis ebla kialo por pravigi kaj jure rajtigi la esploron de la agadoj kiuj devenas aŭ estas financataj de la sudo de Florido kontraŭ Kubo?

Dum nia proceso la prokuroro, kun hipokrita fanfaronado, minacis apliki la leĝon R.I.C.O. al la atestantoj de la defendo, se tiuj estus atestintaj en ĉi tiu salono. Ĉio ĉi kun la celo eviti la diskonigon de la teroristaj agadoj, kiujn tiuj sinjoroj partoprenis.

La leĝo R.I.C.O., aprobita de la Kongreso ĉefe por kontraŭbatali la organizitan krimon, validas jam de pli ol 20 jaroj. Neniam oni aplikis ĝin al iu ajn terorista grupo ĉi tie en Miamio, kvankam la registaro disponas pri la bezonataj informoj por fari tion.

Jen ekzemplo pri tio, ke ja estas leĝoj permesantaj la krimproceson de tiuj homoj kaj grupoj.

Kio okazas estas, ke minimume neniam ekzistis la politika volo fari tion. Se tiu politika volo ekzistus, multaj el la terorismaj organizoj, kiuj publike havas siajn oficejojn en Miamio, devintus esti fermitaj kaj ties membroj malliberigitaj.

Resume tiu estas la realaĵo, kiun la kuba popolo devis alfronti kaj kun kiu ĝi devis kunvivi dum pli ol 40 jaroj. La kuba popolo rajtas defendi sin ĉar ĝis nun la usona registaro, kiu respondecas por respektigi la leĝojn de tiu ĉi lando kaj aprobi ilin, se estus bezonate, por kontraŭbatali la krimagadon, faris malmulton aŭ nenion por haltigi la agadojn kontraŭ Kubo.

Estas en tiu kunteksto, kiam ni alvenas al la 90-aj jaroj. Kubo havas la plej krizan ekonomian situacion en la lastaj 40 jaroj, ĉefe pro eksteraj faktoroj.

La terorismaj grupoj en Miamio aliancitaj kun la politika ekstremdekstrularo de Usono, interpretis, ke tiu estis la momento por la fina bato kontraŭ la revolucia registaro de Kubo, kaj intensiĝas la politikaj agadoj en unu flanko kaj la terorismaj agadoj en la alia flanko.

FNCA estis la plej influa organizo de la kuba komunumo pro siaj ekonomiaj rimedoj kaj pro la influo, kiun ĝi havis sur ŝlosilaj politikistoj en la registara strukturo de Usono.

Ĝia strategio konsistis en la aprobigo de disponoj en la Kongreso, kiuj pretendis ekonomie asfiksii la kuban popolon kun la malprava espero, ke tiu leviĝus kontraŭ la revolucia registaro, kaj samtempe organizis kaj financis el Miamio ondon da terorismaj atencoj en Kubo kun la celo damaĝi la ekonomion, kiu estis jam en procezo restariĝi.

Tiu terorisma ondo kontraŭ turismejoj en Kubo estis financita kaj organizita de FNCA. La ĉefa teroristo, Luis Posada Carriles, publike rekonis en la ĵurnalo The New York Times sian aŭtoran respondecon en tiuj atencoj kaj ties financadon pere de mono venanta de tiu organizo. En la artikoloj publikigitaj de tiu ĵurnalo la 12-an kaj 13-an de julio 1998, Posada Carriles rekonis esti la armita brako de FNCA.

En tiu sama intervjuo li eksplikas, ke la usonaj aŭtoritatoj faris neniun klopodon pridemandi lin rilate la terorismajn atencojn kontraŭ hoteloj en Kubo, kaj li atribuas tiun agadmankon al sia longtempa rilato kun ili. Liaj vortoj estis:

As you can see () the FBI and the CIA, dont bother me, and Im neutral with them. Whenever I can help them, I do

En la postaj tagoj la konata kontraŭkuba gazetaro en Miamio klopodus forviŝi el la memoro de la komunumo la deklarojn kaj gravajn asertojn, kiujn The New York Times estis publikiginta, malaperigante ilin el la lokaj amaskomunikiloj per io kio estas obsedo de tiu komunumo, supozata malsano de prezidento Fidel Castro. Ne gravas ke la historio estis malvero kaj ke ĝi vanuus post kelkaj tagoj. Ĝi ludis sian rolon igi la homojn forgesi kion publikigis The New York Times kaj la reeĥojn, kiujn havis la deklaroj de Posada Carriles al tiu ĵurnalo.

Kiuj ja ne estus devintaj forgesi estis FBI kaj aliaj usonaj aŭtoritatoj, ĉar la menciitaj artikoloj estis publikigitaj dum la 12-a kaj 13-a de julio. Ĝuste 26 tagojn antaŭ la publikigo de tiuj artikoloj, en Havano, oficiala usona delegacio, kiu inkluzivis membrojn de FBI, ricevis ampleksan informadon kaj oni transdonis filmojn kaj surbendigojn, kiuj enhavis pruvojn pri la partopreno de FNCA kaj altrangaj estraranoj de tiu organizo pri la financado kaj organizado de teroristaj agadoj kontraŭ Kubo. Multaj el tiuj materialoj estis pruvobjektoj de la defendo en ĉi tiu proceso.

Ankoraŭ Kubo atendas, post pli ol 3 jaroj, la agadon de FBI por aresti iun ajn el tiuj implikitaj personoj.

La 26-an de oktobro 1990, s-ro ngel Berlingueri, tiam Speciala Agento de FBI en la Miamia oficejo, ĉeestis la radioprogramon Mesa Redonda, kiun elsendas la radiostacio WAQI Radio Mamb. Tute hazarde tiu agento partoprenis 8 jarojn poste mian areston kaj poste atestis en ĉi tiu salono.

Lia ĉeesto okazas en la sama radiostacio, kun la sama parolisto aŭ intervjuanto kaj en la programsegmento, kiun oni kutime utiligas por kolekti monon por la agadoj kontraŭ Kubo, por la defendo de teroristoj kaj kiel rimedo de kontraŭkuba propagando kaj politika agado karakterizita de fanatikismo.

Tie okazis la ĉeesto de ĉi tiu speciala agento de FBI.

Rimarkindas ke en liaj vortoj kaj klarigoj al la publiko pri la supozataj agadoj de agentoj en servo de la kuba registaro sude de Florido, oni mencias nenion rilate al la nacia sekureco de Usono, tamen oni ja rekonas ke ekzistas grupoj ĉi tie en Miamio, kiuj konspiras por faligi la kuban registaron. Tio iras kontraŭ la Leĝo pri Neŭtraleco, kvankam ĉi tion lastan li ne mencias en sia parolado.

Tiam la agento de FBI konfesas ke de Miamio oni realigas agadojn kaj atencojn kontraŭ la registaro de Kubo, kaj ke la celo de la kuba registaro estas resti informita pri tiuj planoj. En la supro de aroganteco ĉi tiu agento, dum sia adiaŭo, informas al la radio-aŭskultantoj ke ni bataladas kaj havas la samajn celojn: ke Kubo estu plejeble frue libera.

Laŭ miaj konoj, FBI ne estis kreita, nek havas inter siaj celoj batali por la libereco de kiu ajn lando. Sed, krome, tiaj deklaroj bone montras la politikan agendon, kiun havas la oficejo de FBI en la sudo de Florido.

Koincide tiaj deklaroj estis faritaj en oktobro 1990, ĝuste je la komenco de jardeko dum kiu plialtiĝas la terorismaj agadoj kontraŭ Kubo el la sudo de Florido.

Deklaroj kiel tiuj, venantaj de FBI-agento kaj farataj en la radiostacio kaj en la programo kun la antaŭe menciitaj karakterizoj, nur povas havi la efekton stimuli la organizantojn de terorismaj agadoj kontraŭ Kubo kaj doni al ili la certecon ke oni ne persekutos ilin pro tiuj agadoj.

En tiu sama radiostacio, en la sama radioprogramo kaj kun la sama intervjuanto, ĉeestis s-ro Héctor Pesquera, agento respondeca pri la oficejo de FBI en la sudo de Florido, nur kelkajn tagojn post la verdikto en nia proceso.

Kion povas fari Kubo antaŭ tiaj faktoj por defendi sin kaj eviti tiajn terorismajn planojn?

Ĉu oni povas fidi je la FBI-aŭtoritatoj en la sudo de Florido, kiam temas pri aferoj koncernantaj la sekurecon de Kubo?

Ĉu povas enskribiĝi antaŭ la usona registaro iu venanta ĉi tien por koni pri la agado de la teroristaj grupoj kaj antaŭscii pri ili por eviti la morton de senkulpuloj?

Kion povas fari Kubo por defendi sian popolon kiam la rapidboatoj venantaj el Florido plenplenaj de armiloj por ataki Kubon estas haltigitaj de usonaj aŭtoritatoj kiuj naive kontentiĝas per klarigoj kiaj: Ni kaptas palinurojn? Tion ni aŭskultis en tiu ĉi salono de agento de ATF kiu haltigis boaton plenplenan de armiloj kaj kun kubaj mapoj, je nur 40 mejloj de ĝia marbordo.

La 23-an de julio 1998 The Miami Herald reproduktis deklarojn de la teroristo Tony Bryant, kiu primokis la oficirojn de FBI pridemandintaj lin post kiam lia boato kun eksplodiloj aperis proksime de Havano. Laŭ la diroj de Bryant al tiu ĵurnalo, li promesis ne plu fari tion, kaj oni lasis lin libere foriri.

Kion povas fari Kubo, kiam teroristoj kiel Virgilio Paz kaj José Dionisio Suárez, kiuj eksplodigis Orlando-n Letelier kaj Ronnie-n Moffit en la ĉefurbo de tiu ĉi lando kaj poste restis fuĝintaj el la justico, finas nur 7 jarojn el sia puno kaj oni remetas ilin sur la strato dank al klopodoj de FNCA, kiu pagas iliajn advokatojn? Mi konas kazojn pri reentry kiuj havis pli longtempan punon ol tiu.

La unuaj vortoj de unu el tiuj uloj al la gazetaro estis por danki al FNCA, al Armando Pérez Roura kaj al WAQI pro la klopodoj faritaj celante sian liberigon. Estas la sama radiostacio kaj la sama parolisto ĉe kiu ĉeestis la FBI-agentoj Berlingueri kaj Pesquera.

Vero estas, ke Kubo ne havis alian alternativon ol havi personojn ĉi tie, kiuj pro amo al sia patrujo kaj ne pro mono, daŭre informu ĝin pri la terorismaj planoj kaj permesu al ĝi eviti ilin kiam eble. Tiu estas la kialo de mia restado ĉi tie.

Dum daŭros la situacio, kiun mi priskribis, Kubo havas la moralan rajton defendi sin tiel, kiel miaj kamaradoj kaj mi faris.

Via Moŝto:

La pasintan 11-an de septembro ni ĉiuj estis atestantoj pri krima kaj terura ago. Fiago kiu konsternis la plimulton de la monda loĝantaro, kiu konis pri tiuj faktoj pere de la televidstacioj. La terorismaj agadoj dum jaroj faritaj kontraŭ Kubo estis elsenditaj de neniu el tiuj televidstacioj.

Permesu al mi memorigi, ke ankaŭ alian 11-an de septembro, sed en 1980, Félix García, kuba diplomato akreditita ĉe Unuiĝintaj Nacioj, estis murdita en Novjorko de unu el la teroristoj kiuj hodiaŭ troviĝas kune kun Posada Carriles malliberigitaj en Panamo.

Post la terorismaj agoj okazintaj en Novjorko kaj Vaŝingtono, kreskis la monda konscienco pri la bezono forigi terorismon.

Kelkajn horojn poste, eĉ minutojn post tiuj okazintaĵoj ĉiuj analizistoj kaj altrangaj funkciuloj de la registaro de tiu ĉi lando faris deklarojn, donis informojn kaj esprimis vidpunktojn pere de la amaskomunikiloj. Ili ĉiuj emfazis la bezonon plibonigi la laboron de spionado kaj la penetradon de la grupoj kiuj faras tiajn agadojn kaj koni pri tiuj, kiuj subtenas kaj protektas ilin.

Mi estas konvinkita, ke Usono fierus pri tiu el siaj filoj, kiu estus havinta la bonŝancon kaj la privilegion esti evitinta agojn kiel tiuj de la pasinta monato septembro. Tio estintus granda servo al lia popolo kaj al la homaro.

Prezidento Bush, en sia parolado antaŭ la komuna sesio de la Kongreso la 20-an de septembro 2001, diris:

Ĉi-vespere ni estas lando, kiu vekiĝis je la danĝero kaj estis alvokita defendi sian liberecon.

Via Moŝto:

Mian landon kaj mian popolon oni devigis antaŭ jam pli ol 40 jaroj vekiĝi je la danĝero kaj esti alvokita defendi sian liberecon. Mi fieras esti unu el tiuj kiuj antaŭsciigis mian popolon pri tiuj danĝeroj.

Tiun saman vesperon, Prezidento Bush diris pli poste en sia parolado:

Ni unuiĝos por plifortigi niajn spionajn agentejojn por koni tiel pri la planoj de la teroristoj antaŭ ol ili agu, kaj trovi ilin antaŭ ties atakoj.

Kubo, kiu suferis terorismajn atakojn dum 42 jaroj, rajtas ankaŭ defendi sin tiamaniere. Hodiaŭ la usona nacio unuiĝas en la batalo kontraŭ terorismo, io kio por mia lando estis bezono kaj realaĵo jam de multaj jaroj.

En la informo pri Orlando Bosch, prezentita de la Vicsekretario pri Justico en la jaro 1989, s-ro Joe D. Whitley, kiu pro sia administra rango estis malpli submetita al politikaj premoj aŭ al la konvenoj de ekstera politiko, ĉi tiu funkciulo diris:

The United States can not tolerate the inherent inhumanity of terrorism as a way to settling disputes. Appeasement of those who would use force will only breed more terrorists. We must look on terrorism as a universal evil, even if it is directed toward those with whom we have no political sympathy.[1]

Via Moŝto:

Hodiaŭ vi plenumos ĉi tiun etapon de nia proceso, kaj vi anoncos verdikton kiun vi konsideros konvena.

Mi, jam laste, deziras rediri al vi, ke mi neniam endanĝerigis la nacian sekurecon de Usono, neniam tio estis mia intenco aŭ tiu de miaj kamaradoj.

Kion mi faris, estis motivita pro la amo al mia patrujo kaj pro la konvinko, ke la historio montras, ke tiu estas la nura solvo kiu restas al la kuba popolo por eviti la morton de senkulpaj personoj kaj la detruon, kiun kunportas la terorismaj agadoj farataj kontraŭ mia lando.

En la manoj de Usono estas la ebleco meti finon al tiuj agadoj. Kubo montris sian volon kunlabori en tiu kaj aliaj sferoj, kiel komerco kun narkotikaĵoj, kun la usonaj aŭtoritatoj. Jen io en la plej bona intereso de ambaŭ popoloj kaj kio jes ja koncernas la nacian sekurecon de Usono.

Estas la aŭtoritatoj de tiu ĉi lando, kiuj devas decidi ekagi surbaze de principoj kaj seniĝi de la aĉaj influoj de malgranda, sed ekonomie potenca grupo, de mafiuloj kaj ultradekstruloj de la kuba komunumo en Miamio.

Sincere, mi fidas ke iam Kubo ne plu bezonos, ke personoj kiel mi, volonte kaj pro amo al sia lando kaj al sia popolo, devos veni al tiu ĉi lando kontraŭbatali terorismon.

Ĉiu homo kiu respektas sin mem, havas devon antaŭ ĉio al sia patrujo. Dum la jaroj da karcero ĉiam akompanos min la digno, kiun mi lernis de mia popolo kaj ties historio.

Dankon.

 Fernando González Llort

 Elhispanigita de Roberto CUTIÑO PALAU

kontrollegita de Alberto CALIENES,

Vilhelmo Lutermano, Eddy Raats