Defenda parolado prezentita de la kamarado Gerardo Hernández Nordelo en la juĝsesio de la 12-a de decembro 2001 en Miami, Usono

Mi ŝatus, antaŭ ol diri ion ajn, mallonge esprimi mian dankon al grupo de oficistoj de la federacia ŝtato, kiuj laboris dum nia longa kaj komplika proceso ene kaj ekster tiu salono. Mi parolas pri la tradukistoj, stenografiistoj, pedeloj, kiuj ĉiumomente montris altan etikan kaj profesian nivelon.

Estas honeste ankaŭ publike mencii nian plej profundan dankemon al la advokatoj, kiuj tiel majstre reprezentis nin, kaj ankaŭ danki al la resto de la personoj, kiuj helpis nin en tiu malfacila laboro.

Por ne malŝpari vian valoran tempon, mi intencas fari mallongan paroladon. Ni estas kvin, kiuj defendas nin en tiu kazo, kaj ni konsentas pri multaj kriterioj kaj opinioj, pro tio mi ne parolos pri io, pri kio mi scias ke ili pritraktos ĝin poste.

Aliflanke, oni bezonus tro da tempo por rimarkigi ĉiun senbazecon de la prokuroro kaj de liaj atestantoj, ĉiun el liaj penoj por uzi kaj manipuli etajn partojn de la pruvoj kaj provi ignori la plej grandajn kaj ĉefajn partojn de la jam menciita pruvo.

Ne sufiĉos la minutoj por rimarkigi ĉiun provon farita de la sinjoroj akuzistoj por ke la asizo sekvu iliajn emociojn kaj antaŭjuĝojn pli ol la faktojn kaj leĝojn; ankaŭ ne estus tempo por rimarkigi ĉiujn kialojn kiuj politikigas tiun proceson. Krome, eble ne necesas, ĉar neniu konas pli bone ol Vi, kio vere okazis en tiu ĉi salono en decembro 2000 kaj en junio 2001. Ĉiukaze ekzistas elementoj, kiujn oni ne povas forgesi.

Tiuj, kiuj ne scias, kiel kondutis historie la plej radikala parto de la kubana komunumo en Miami, tiuj kiuj nek rigardas la hispanan televidprogramon nek aŭskultas la tiel nomatan Kuban Radion, povintus pensi honeste, ke ni povis havi senpartian kaj justan proceson en tiu urbo. Bedaŭrinde, estas ankoraŭ multo pri kio la usona popolo ne scias. Ni, je la unua momento, kiam oni neis al ni la eblecon realigi la proceson ekster Miami, ni ne plu havis dubon pri kia estos la rezulto.

Estus malhoneste ne agnoski la ideon, ke laŭ la disvolviĝo de la proceso kaj konsiderante la konvinkajn argumentojn kaj pruvojn de la defendo, kaj la aktoradon foje malesperan de la akuzistoj kaj la reagojn de la propra gazetaro, momente ni pensis ke tio, kio en tiu ĉi komunumo ŝajnis neebla, tamen eble okazos. Sed la asizo, per sia rapida kaj nemiskomprenebla verdikto, igis reala nian unuan prognozon. Post ses monatoj da komplika laciga proceso, kun dekoj da atestoj kaj longaj pruvaĵoj, oni bezonis nur malmultajn horojn por, eĉ sen fari demandon aŭ esprimi dubon, atingi unuaniman verdikton.

Sufiĉas legi kion diris al la ĵurnalo la ĉefa figuro de tiu asizo por kompreni ke neniam ni havis la plej etan ŝancon kaj ke la antaŭjuĝoj kaj la lastaj trompaj vortoj de la sinjoraj akuzistoj efikis pli ol la argumentoj diritaj ĉi tie dum duona jaro.

Kaj kiam mi parolas pri la trompaj agoj de la akuzistoj mi ne intencas fari malrespektan aŭ senargumentan akuzon. Kiel antaŭe dirite, ne sufiĉos la tempo por rimarkigi ĉiujn ekzemplojn. Sufiĉos diri, ke la homo, kiu zorgis pri la tradukoj de la plej granda parto de la pruvaĵoj uzitaj de la akuzisto kaj kiu estis prezentita kiel spertulo en la fako, certigis en tiu ĉi salono, ke la vorton plastilina de la hispana lingvo oni uzas parolante pri la plasta eksplodilo, dum ajna hispanlingva infano scias, sen esti spertulo, ke la sola plastilina en nia lingvo estas kion oni komprenas en la angla lingvo sub molden clay. Preterpase mi diru, ke la dokumento pri la menciita plastilina estis uzata re kaj re de la sinjoroj akuzistoj en alarma maniero, kaj tamen sciante, ĉar ili scias, ke tio havas nenian rilaton kun iu el la kvin akuzitoj.

Estas ankaŭ ridinde ke en juĝo kie oni akuzas iun esti danĝera spiono kaj atenci kontraŭ la nacia sekureco, la akuzistoj insistis plurfoje pri supozita incidento kiu okazis en Kubo kun taksiisto de la ĉefa flughaveno de tiu lando, kiam la insulo ĵus suferis ondon da teroristaj atencoj. Mi ŝatus scii kiom da taksiistoj en tiu ĉi momento estas observataj de la FBI en usonaj flughavenoj, ne nur ĉar ili montris sian malkontenton kun la registaro, sed eble nur ĉar ili portas turbanon. Kaj vere, por kompreni la agojn de iu lando, aŭ de ĝiaj civitanoj, necesas vivi aŭ suferi ties ĉiutagan realecon. La menciita okazo, nekredeble, eĉ ne eskapis al sciiĝo de la PSI, tamen neniu povus klarigi kian rilaton ĝi povas havi kun la krimoj kiujn oni imputas al mi.

Ĉar mi jam menciis la raporton de la PSI, mi ŝatus referenci al kelkaj vortoj, kiujn mi skribis por ĝi, (kaj mi citas): Kubo rajtas defendi sin kontraŭ teroristaj agadoj, kiujn oni preparas en Florido tute senpune, kvamkan ili estis jam delonge denuncitaj de la kubaj publikaj instancoj. Estas la sama rajto, kiun Usono havas por provi neŭtraligi la planojn de Osama Bin Laden, kiu ege damaĝis al tiu ĉi lando kaj kiu ankoraŭ minacas daŭrigi. Mi estas certa, ke la filoj de tiu ĉi lando, kiuj plenumas tiun taskon, estas konsiderataj patriotoj, kaj iliaj interesoj ne estas damaĝi la nacian sekurecon de iu el tiuj landoj, kie la fuĝintoj kaŝiĝas. (fino de la cito).

Tiuj vortoj estis skribitaj por la PSI kaj senditaj al mia advokato por traduki longe antaŭ la malfeliĉaj kaj abomenaj atencoj de la 11-a de septembro, kaj hodiaŭ ili estas des pli validaj. Kiel diris la sinjoro prezidanto de Usono en sia lasta apero antaŭ la Uniĝintaj Nacioj, necesas ke ĉiuj landoj kuniĝu en la luktado kontraŭ la terorismo, sed ne kontraŭ kelkaj teroristoj, sed kontraŭ ĉiuj teroristoj. Mi aldonus ke, dum oni kondamnas la agadojn de kelkaj teroristoj, oni permesas al aliaj agi senpune kontraŭ la sekureco kaj la suvereneco de aliaj landoj konsiderante ilin batalantoj por la paco, neniam oni povos malhelpi tiun skurĝon, kaj ĉiam estos popoloj kiuj, por defendi sin, devas sendi kelkajn el siaj filoj por plenumi riskajn taskojn, ĉu en Afganio ĉu en suda Florido.

Via moŝto, oni akuzis nin konspiri por spioni kaj damaĝi la nacian sekurecon de Usono.

Oni metis nin al la sama nivelo kiel la plej fiajn spionojn kiuj iam ekzistis, kvankam ne ekzistas por tio unu sola konvinka pruvo kaj eĉ sen ke ni kaŭzis ian ajn damaĝon, sole surbaze de supozoj. Nia akuzo pro spionado estas eble unu el la plej ridindaj en la historio de tiu ĉi lando. Ĉion kion ni provis fari kaj kion ni faris, estas tre klara en la prezentita pruvo. La persono, kiu estis pli proksime de militaj aferoj, post ses jaroj da laboro en malgrava respondeco, ĉion kion oni petis de li, estis provi trovi postenon, kiu ebligu esti pli proksime de la startejoj por povi observi la kvanton da aviadiloj. Tio ne estas spionado. La pruvoj kaj la atestoj donitaj de la alte kvalifikitaj personoj pri tiu afero montras tion.

Aliflanke, estas vere ke kelkaj el ni dum kelkaj jaroj havis falsajn identigilojn, sed la sola celo estis garantii nian sekurecon. Estante juĝistino, Vi ja scias, kiom da krimoj oni povas fari pere de falsa identeco, tamen, en tiu ĉi salono oni akceptis la fakton, ke la sola uzo de tiu dokumento estis nur por protekti nian integrecon kaj tiun de nia familio.

Mi ŝatus ke Vi permesu al mi mallonge paroli pri tio, kion mi konsideras la kialo de nia ĉeesto en tiu ĉi salono: la tria punkto de la akuzakto, "konspiro por fari murdon".

La sinjoroj akuzistoj kaj la oficoj de la FBI scias kaj sciis jam dekomence, kio vere okazis antaŭe, dum kaj post la 24-a de februaro 1996. Ili mem rekonis, ke la mesaĝoj de alta frekvenco, kiujn ili elektis por montri kiel pruvo estas nur tre eta parto de tio, kion ili kaptis. Ili konas la veran historion. Ili scias, ke ne ekzistis ia konspiro por kraŝigi tiujn aviadilojn, kaj des malpli por fari tion en internaciaj akvoj. Ili scias tre bone. ke ne nur Gerardo Hernández, sed eĉ nek Juan Pablo Roque havis ion por fari kun plano faligi la aviadiletojn. Ili scias, ke la reveno de Roque estis jam planita de longe antaŭe pro strikte personaj kialoj kaj ke en februao 1996 oni postulis de li, ke li mem elektu la tagon de sia forflugo, konsilante al li la 23-an kaj la 27-an laŭ disponebleco de flugoj. Se estus plano, en kiu Roque estus partopreninta, kiel eblas ke li restis ĉi tie ĝis la 27-a? Tio estas nur unu detalo el inter multaj, kiuj faras tiun kulpigon la plej absurda kaj fia de ĉiuj, pri kiuj oni kulpigis nin.

Post du jaroj de streĉa kontrolo, kopiante la plejmulton de niaj telefonaj kaj personaj konversacioj, konfiskante grandan parton de materialoj de tiu epoko, la akuzistoj  povis prezenti en tiu ĉi proceso eĉ ne unu solan pruvon, kiu montrus sen dubo, ke Gerardo Hernández konspiris por faligi tiujn aviadilojn aŭ ke mi helpis iel en tiu faligo. Ili bazis sian tutan akuzon sur nuraj spekulativoj, sur etaj eltiraĵoj el la dokumentoj, manipulitaj kaj eltiritaj de la kunteksto, kaj antaŭ ĉio sur la sentemo kaj emocio, pri kiuj ili sciis, ke ili rezultiĝos el tiu akuzo, pro la perdo de homaj vivoj.

Valorus demandi al si kiun motivon la akuzistoj havis por montri tiom da propagandaj spektakloj ĉirkaŭ tiu kazo kaj samtempe provi ĉiupreze kondamni iun, pri kiu ili bone scias, ke li havas nenian rilaton kun la mortoj de tiuj homoj. La respondo eble ne estas tiom malfacila. Sufiĉas memori la grandegan premon farita de kelkaj sektoroj de la kuba komunumo, por kiuj ne sufiĉis la ekonomiaj sankcioj deciditaj kontraŭ Kubo post la okazaĵoj de la 24-a de februaro. La ripetaj akuzoj de tiuj homoj kaj organizoj kontraŭ la usona registaro pro, laŭ ili, ĝia kompliceco en tiuj agadoj kaj pro la fakto, ke oni faris nenion por puni la kulpulojn, fariĝis ĉiam pli ĝenaj; kiom ĝena kaj nepardonebla estis por la kubanoj de Miami, ke la Regiona Oficejo de la FBI enfiltris informantonj en diversaj organizoj de la tielnomata "ekzilo" inkluzive de la "Hermanos al Rescate"[1]. Oni bezonis purigi la imagon kaj plibonigi la rilatojn, kaj pro tio nenio pli bonas ol trovi, aŭ fabriki, kulpulon.

La aŭtoritatoj sciis, ke temis pri situacio kie ili ĉiukaze gajnos. Se ili hazarde trovus min kulpa pri tiu akuzo, des multe pli bone. Se mi estus pruvita senkulpa, kvankam tio ŝajnis malverŝajna, ĉiukaze ili gajnus, ĉar ili povus silentigi tiujn, kiujn ili akuzis, ke ili juĝis neniun.

Verŝajne iu homo, nesciante aŭ nekonante, povus pensi ke per miaj vortoj mi troigas la gravecon, kiun kelkaj usonaj autoritatoj atribuas al la opinioj kaj reagoj de la plej ekstrema parto de la kuba komunumo. Al tiuj homoj mi permesas min memorigi, ke la fakto, ke la civitanoj de tiu ĉi nacio ne povas libere vojaĝi al Kubo, aŭ fumi kuban cigaron, senrestrikte komerci per produktoj de tiu lando, aŭ simple imunigi siajn filojn kontraŭ malsanoj kies solaj vakcinoj estas laŭ kubaj patentoj, ne ĝuste respondas al la bezonoj kaj interesoj de la usona popolo.

Via Moŝto, mi ĉiam diris kaj mi rediras nun, ke mi tre bedaŭras la perdon de tiuj kvar vivoj kaj mi komprenas la doloron de la familioj. Mi bedaŭras ankaŭ la milojn da vivoj kiujn mia popolo perdis pro la daŭro de la agresoj kiuj dum pli ol kvardek jaroj suferigis mian popolon, kaj la senfinan funebron de multaj kubaj familioj. Tiuj mortintoj havas nomojn kaj vizaĝojn, kvankam iliaj fotoj ne povas esti montrataj en tiu ĉi salono.

Kubo ne provokis tiun incidenton. Male, ĝi preventis kaj provis malhelpi ĝin per ĉiaj manieroj disponeblaj por ĝi. La ĉefa argumento de la prokuroro dum la proceso estis, ke temas pri krimo, ĉar la aviadiloj estis civilaj kaj nearmitaj. Antaŭ mallonge tiu ĉi nacio eksciis, kruele kaj brutale, kiom da damaĝo povas fari al ĝia popolo civila kaj nearmita aviadilo. Verŝajne pro tio ĝiaj plej altrangaj aŭtoritatoj jam avertis, ke ĉiu aviadilo kiu forlasas sian itineron en minaca maniero povus esti pafe faligita eĉ se ĝi transportas centojn da pasaĝeroj. Eble la sinjoroj akuzistoj konsideras, ke tio estus krimo. Via moŝto diris hodiaŭ, ke tiu ĉi lando ŝanĝis sian "percepton de la danĝero" post la 11-a de septembro; bedaŭrinde, oni igis Kubon ŝanĝi ĝin ekde la 1-a de januaro 1959, kaj jen ĝuste tio, kion oni ne volas kompreni.

La respondeculoj pri la okazaĵo de la 24-a de februaro 1996 estas la samaj kiuj ne ĉesas kun sia emo provoki militan koflikton inter Usono kaj Kubo, por ke Usono mem faru kion ili ne povis fari dum kvardek jaroj. Ĉu temas pri ŝipetoj, pri rompo de la aerspaco, pri malveraj akuzoj aŭ ajna alia elkovaĵo, la celo ĉiam samas: ke Usono forviŝu de sur la tero la Kuban Registaron kaj tiujn, kiuj apogas ĝin, ne gravas kiom da homoj povas perdi siajn vivojn de unu flanko aŭ de la alia. Oni povas diri kun certeco, ke se iam la nacia sekureco de tiu ĉi lando estis plurfoje endanĝerigita, tiuj kiuj respondecas estas tiuj grupoj de ekstremismaj kubanoj.

La akuzisto diris en ĉi salono, dum siaj finaj argumentoj, ke Gerardo Hernández havas la manojn makulitaj de sango. Mi ŝatus scii, kiu vere havas la manojn makulitaj de sango, aŭ mi aŭ tiu ulo kiu pafis pere de kanono kontraŭ homplena hotelo en Havano; tiu sama aperas por la pruvokolektado de tiu kazo planante meti en Kubo kontraŭpersonajn armilojn, estas la sama persono kiu senlace provokis malkaŝe kaj aŭdace la kubajn oficojn rompante la leĝojn de tiu lando, de tiu ĉi lando kaj rompante la plej elementajn normojn de la internacia aviado; la sama persono, kiu ne nur havis nenian skrupulon alporti tiujn junulojn al la morto, sed ankaŭ en la plej streĉita momento, kiam li ankoraŭ povis interrompi sian planon, li ne faris tion, kaj male li lasis sian ridon fotita por la historio, dum liaj kamaradoj mortis.

Tiu persono havas la manojn jes ja makulitaj de sango, tamen al la sinjoroj akuzistoj tio ne gravis, kiam ili premis tiujn manojn en ripetaj okazoj, eĉ en tiu ĉi salono. Ankaŭ ne estis problemo por la akuzistoj nek por la aŭtoritatoj de la FBI de Miami partumi kun tiu sama persono la tribunon kaj la eŭforion dum la gazetara konferenco en la tago de la verdikto. Kontraŭdira ago de tiuj, kiuj asertas reprezenti la leĝon.

Vi, sinjoroj akuzistoj, sciu ke la sola sango kiu povas esti en tiuj ĉi manoj estas tiu de miaj fratoj kiuj falis aŭ estis fie mortigitaj dum la sennombraj agresoj kaj teroristaj agadoj faritaj kontraŭ mia lando de personoj, kiuj hodiaŭ promenas trankvile tra la stratoj de tiu ĉi urbo. Sango pro kiu mi iam ĵuris esti preta por oferi mian propran vivon, se tiel mi povus protekti mian popolon de tiaj krimoj.

Via moŝto, la prokuroro konsideras, kaj tiel li pledis, ke mi pasigu la reston de mia vivo en malliberejo. Mi fidas ke se ne estas en tiu ĉi nivelo, en alia nivelo de la sistemo la pravo kaj la justeco pezos pli ol la politikaj antaŭjuĝoj kaj la venĝemo, kaj oni komprenos, ke ni faris al tiu ĉi lando neniun damaĝon, kiu meritus tian komdamnon. Sed se ne estus tiel, mi permesus al mi ripeti la vortojn de unu el la plej grandaj patriotoj de tiu ĉi nacio, Nathan Hale, kiu diris: "Mi nur bedaŭras havi ne pli ol unu vivo por disponigi al mia lando".

 

Multan dankon.

Gerardo Hernández Nordelo

tradukita (elhispanigita) de Maria Julia CÁRDENAS CÁPIRO 

stato de finiteco
estigo: la 5-an de marto 2002
lasta kontrollegado kun korektoj: 2002-03-05
kontrollegado de Vilhelmo Lutermano: 2002-03-10
kontrollegado de Alberto Calienes: antaŭvidita por meze de aprilo 2002.
finredakto:
kopirajto pri la traduko © 2002