|
|
|
|
TIU ĈI KONDAMNO NE POVAS ESTI PLI IRONIA KAJ MALJUSTASindefendo prezentita de kamarado Ramón Labañino Salazar en la verdiktsesio okazinta la 13-an de decembro 2001 Your Honor, Ladies and Gentlemen: Antaŭ ĉio, mi aliĝas al ĉiuj argumentoj de miaj kvar fratoj en tiu ĉi proceso kaj esprimas mian laŭdon al la profesiismo de la oficistoj de tiu ĉi kortumo: Richard, Translators, Marshalls, Lisa. La krima atako al la Ĝemelaj Turoj de Novjorko kaj la Pentagono en Vaŝingtono forrabis la vivon al miloj da senkulpuloj el la popolo de Usono kaj plenkoleraj ni aliĝas al la doloro de la usona popolo. Ni esprimas la plej ardajn dezirojn por ke tiaj agoj neniam plu okazu. Ni, dediĉintaj niajn vivojn lukti kontraŭ terorismo, por eviti ke agoj tiom hororaj kiel tiaj okazu, klopodintaj savi la vivon de homoj same senkulpaj ne nur el Kubo sed el Usono mem, troviĝas hodiaŭ en tiu ĉi Salono por ke oni kondamnu nin ĝuste pro la evito de agoj kiel tiaj. Tiu ĉi kondamno ne povas esti pli ironia kaj maljusta! En la vortoj mem de la prezidento de tiu ĉi lando, George W. Bush, nome de kiu oni pretendas kondamni min hodiaŭ, klare esprimiĝas la kialoj pro kiuj ni venis al Usono kaj hodiaŭ troviĝas en tiu ĉi Salono. De tiu ĉi urbo Miamio oni planis, organizis kaj gvidis terorismon kontraŭ mia lando, Kubo. De ĉi tie oni protektas la teroristojn kaj ties agojn, stimulas kaj financas ilin, kaŝas ilin (nur por mencii konatan kazon, sur la stratoj de Miamio libere iras teroristo kaj murdisto ne nur de kubanoj, sed de la popolo de Usono, Orlando Bosch); kaj la plej hontinda, estas ke tio okazas konate kaj tolerate de la aŭtoritatoj de tiu ĉi lando. Sufiĉas atente legi la tutan pruvaĵon de nia proceso, kiu plenas je tiutipaj terorismaj agoj. Kubo, mia lando, suferadis dum pli ol 42 jaroj terorismajn agojn, agresojn, invadojn kaj provokojn okazigintaj la morton de pli ol 3 478 senkulpaj homoj kaj pli ol 2 099 vunditoj. Kubo, samkiel Usono, havas la rajton defendi sin. Nur por citi kelkajn ekzemplojn:
This is not paranoia, these are lifes of innocent human beings! Tiuj ĉi teroristaj grupoj ĉe kiuj ni agadis, ne nur provokis tiajn agojn en Kubo, sed ĉi tie en Usono, kaj sur tiu ĉi gazetara raporto, plene publika, kaj je ĉies atingo, oni detaligas resumon de terorismaj agadoj okazintaj ĉi tie en Miamio, entute pli ol 68 perfortaj agoj. Tiu ĉi artikolo verkita de ĵurnalisto Jim Mullin, de Miami New Times, je la 20a-26a de aprilo 2002, priskribas inter multaj aliaj:
Tio ĉi ne okazas en Kubo. Tio ĉi okazas ĉi tie en Usono, en Miamio, en la urboj kaj stratoj de tiu ĉi lando kie ni ĉiuj vivas, kie vi, viaj gefiloj kaj familianoj ĉiutage piediras. En la 90-aj jaroj plifortiĝis la terorismo, enfaloj kaj provokoj kontraŭ mia lando, ĝis dum 1997 okazis ondo da terorismaj agoj kontraŭ hoteloj kaj ejoj, kiu kulminis per la murdo de senkulpa itala turisto: Flavio Di Celmo. Kiom da pliaj mortoj de senkulpaj homoj ni devas spekti por ke tiu ĉi freneza kaj absurda politiko kontraŭ Kubo finiĝu? La perdon de kiom da pliaj homaj vivoj oni devas atendi por ke FBI vere plenumu sian devon kaj arestu la verajn krimulojn kaj teroristojn de la popolo de Usono? Ĉu do tiu ĉi "kontraŭterorisma batalo" estas simpla retoriko? Ne, la sana prudento indikus ke ne; kaj ĝuste pro tio ni estas ĉi tie; ĉar ni volas ke tio okazu nek en Kubo nek en Usono, nek en Miamio nek en la mondo ie. Ĉio kion ni faris estis tio: klopodi savi la vivon de homoj senkulpaj, evitante terorismon kaj evitante stultan militon. La modelo kiun oni sekvas ĉe kubaj teroristoj laŭ nia kono, estas la sama: Jos Basulto estis rekrutita kaj trejnita de CIA kaj uzita en ties milito kontraŭ mia lando, kaj ankoraŭ hodiaŭ li daŭre praktikas terorismon kaj provokojn, same kiel la anoj de organizaĵoj kiaj FNCA, Alpha 66, Comandos F-4, Partido Unidad Nacional Democrática (PUND), Cuba Independiente y Democrática (CID), kaj aliaj tiel plue menciitaj en nia pruvaĵo. Tiuj teroristoj reprezentas por Kubo kion la farintoj de la hororaj agoj okazigitaj kontraŭ Usono reprezentas por tiu ĉi lando. Kubo neniam fidis nek fidos je tiuj ĉi uloj, kaj kiel Kubo, Usono ankaŭ ne devus fidi je ili, kaj des malpli protekti ilin. Tio estas grava eraro, kiu parte eksplikus kial fenomenoj kiel tiuj de la 11-a de septembro okazas. Mia lando suferadis terorismon dum pli ol 42 jaroj; hodiaŭ suferas Usono; kaj se oni ne finas ĝin, povus suferi ankaŭ morgaŭ. Ĉi tie en Usono estas pli ol 800 organizaĵoj kun perforta karaktero, tiu ĉi estas la lando kiu plej vundebla estas kontraŭ tiu ĉi tipo de krimaj agoj. Terorismo estas la vera malamiko de la nacia sekureco de Usono. Teni pozicion de senageco aŭ indiferenteco, aŭ eĉ pli malbone ankoraŭ, de kompliceco kaj kaŝemo de teroristoj kaj terorismo estas la plej grava delikto, kiun oni povas fari kontraŭ la nacia sekureco de Usono; kaj ĝuste tio estas kio ĉikaze okazas. Kiuj protektas tiujn grupojn aŭ individuojn estas kiuj vere endanĝerigas la nacian sekurecon de Usono. Pro tio, de tiu ĉi podio mi denuncas tiujn ĉi policajn organizaĵojn de Usono, kiuj kaŝadis kaj ne kontraŭagas terorismon kaj teroristojn! Kubo, dum jaroj, transdonis informojn al diversaj registaraj instancoj, ĝis la plej alta nivelo, de Usono; detaligitaj informoj, dokumentitaj, kun antaŭnomoj kaj familinomoj, nekontesteblaj pruvoj de krimaj agoj kaj murdistoj; el kio ĉio nia pruvaĵo mem en tiu ĉi proceso estas plena elmontro. Kaj kun ĉiu tiu informaro ĉemane oni faris nenion, eĉ ne unusolan areston, eĉ ne unu plenumitan aŭ plenumotan enketon. Per nia aresto, ĉio kion oni volis pretendi estis silentigi la informfonton, por ke terorismaj agoj tiom gravaj ne estu konataj, kaj kaŝi tiun veron kiu hodiaŭ brutale batas nin. Tiel FBI ankaŭ komplotis kun la teroristoj mem kaj la ekstremdekstrula alo de Miamio por damaĝi kaj bari ĉiutipan alproksimiĝon kaj kunlaboron inter niaj popoloj kaj registaroj. Dume, la krimuloj gaje trairas nun la stratojn ekstere, tiel primokante tiun ĉi Juĝejon. Ne povas ekzisti pli granda ofendo kaj makulo por tiuj ĉi aŭtoritatoj, por tiu ĉi flago kiu prezidas ĉi tiun ejon kaj tiu blazono kiu reprezentas la idealon de vera justeco. Ĉio kion Kubo deziras estas vivi pace kaj trankvile, ĝi ne volas militon, kiel ankaŭ ne volas la popolo de Usono, nek la armegvidantoj de Usono, kiuj bone scias ke Kubo neniel estas minaco por tiu ĉi lando. Pro tio nia laboro ankaŭ celis eviti kriman militon kiu nur alportus morton de senkulpaj homoj, ne nur de Kubo, sed ankaŭ de la popolo de Usono. Neniam ni serĉis informojn kiuj endanĝerigus la nacian sekurecon de tiu ĉi lando. Tio estas absoluta manipulado, kiun ni neniam akceptos kaj kialo pro kiu ni decidis iri al tiu ĉi proceso, krom klare eksponi tiun ĉi veron pri ĉiuj krimaj agoj, kiuj de usona teritorio estas farataj kontraŭ Kubo kaj Usono mem. Ne estas Kubo kiu venis ĉi tien en Usonon invadi, agresi aŭ realigi ĉiutipajn terorismajn agojn, tute male, kaj Kubo simple havas la elementan rajton defendi sin; kaj estas tio kion ni faris, sen iun aŭ ion damaĝi. Dum tiu ĉi krima politiko kontraŭ mia popolo ekzistos, plue ekzistos homoj kiel ni, kiel elementa memdefenda rimedo. Same kiel Usono hodiaŭ urĝe bezonas konojn interne de la terorismaj organizaĵoj atakantaj ĝin. Tio estas realaĵo kiun neniu povos haltigi. Ĉio kion la ekstremdekstruloj de Miamio serĉas, estas krei konflikton per iu provoko kiu finiĝu per milita agreso de Usono kontraŭ Kubo, kaj kiel mi jam diris, tion deziras nek mia popolo, nek mia registaro, nek la popolo, nek la registaro de Usono. La atesto mem de Generalo Sheehan, konsekvence de la enpenetro-praktikoj en Kubon, kiujn realigadis Ramón Saúl Sánchez kun sia organizaĵo "Democracia", li esprimis ne deziri ke tiuj elementoj provoku militon kontraŭ Kubo, kie multaj junuloj de la armeo de Usono povas morti, kaj kiel li, pluraj estis la ekzemploj esprimitaj en tiu ĉi Salono. Flanke de la prokuroroj ni rimarkis vere hontindajn kaj riproĉindajn agojn, kiuj neniel rilatas al la justico kaj la serĉado de la vero: ili unue klopodis kaŝi nian tutan pruvaĵon pri la terorismaj agoj okazigitaj en Kubo samkiel ĉi tie en Usono. Ili klopodis per ĉiuj eblaj rimedoj kaŝi 90 procentojn de nia pruvaĵo en tiu ĉi proceso, al kio direktiĝis nia ĉefa tasko. La prokuroroj manipulis kaj fuŝinterpretis la faktojn, klopodadis ĉiumomente kontroli tiun ĉi Salonon, ili eĉ uzis minacojn subtilajn kaj aliajn pli malferme. Ĉi tie oni eĉ ĉantaĝis atestantojn per la minaco jure akuzi ilin, se tiuj ne alvokis la protekton de la 5-a Amendo. Ĉi tie oni eĉ iris ĝis la punkto voli ĉantaĝi la 4-stelan Generalon Charles Whilhem, eksa Estro de la Suda Armeo, por eviti ke li deklaru nome de la Defendo. Ĉi tie oni klopodis kaŝi pruvobjekton (8-milimetra videofilmo, kiam Al Alonso, FBI-agento, evitis transdoni la originalon al la Defendo, kies pruvo estis ŝlosila en la akuzo plej serioza de tiu ĉi proceso). Por ni, la prokuroroj ne reprezentas la registaron de Usono, pro tio por ni tiu ĉi ne estas proceso de la registaro de Usono kontraŭ Gerardo Hernández. La prokuroroj reprezentis, kaj tre bone, la etan ekstremisman sektoron de la kuba dekstrularo, teroristojn kiaj José Basulto kaj organizaĵojn kiaj Alpha 66, FNCA, Comandos F-4, kiujn ili eĉ brakumis kaj kisis ĉi tie, en tiu ĉi Salono mem kaj antaŭ ĉies okuloj. Se io mirigis min en tiu ĉi proceso, estas la volo enorma, la strebo senlima, kiujn la prokuroroj kaj iliaj ĉiutipaj asistantoj realigis por fidele kaj ĉiucele reprezenti tiun ĉi kriman sektoron. Tamen, aliflanke, flanke de la Defendo, oni montris la veron, la dignon, kaj eĉ la veran pozicion de la popolo de Usono rilate al Kubo. Estis la Defendo kiu alvokis generalojn, armeanojn kaj civilulojn kiuj realigis tiun politikon kontraŭ mia lando, nome: Generalo Charles Whilhem Admiralo Atkinson Kolonelo Eugene Carroll Kolonelo Buckner Eks-asesoro de la prezidento de Usono, William Clinton, pri Kubaj Aferoj: Richard Nuccio. Kaj multaj el ili faris tion plene volonte, kaj en tiu eta detalo estas grandega mesaĝo por ĉiuj kapablaj kompreni ĝin. Sinjoroj: estas tempoj de grandaj ŝanĝoj, ni estas jam en la 21-a jarcento. Hodiaŭ Usono havas rilatojn kun Ĉinio. Havas rilatojn kun Vjetnamio, kie mortis 56 000 civitanoj de tiu ĉi lando. Tenas dialogojn kun Norda Koreio kaj kun multaj aliaj landoj, kun kiuj ŝajnis neeble havi rilatojn. Kial ne kun Kubo? Estas vero, ke por realigi niajn taskojn, pro bezono ni devis uzi nekonvenciajn metodojn; pro evidentaj kialoj povi agi kun sekureco, sed neniam kun la deziro damaĝi iun, nek fraŭdi aŭ mensogi, des malpli la registaron aŭ instituciojn de tiu ĉi lando. La pruvaĵo estas ekstreme klara en ĉiu aspekto; juĝu nin laŭ ĝi. Ekde la unua tago de tiu ĉi proceso ni rekonis niajn identecojn kaj respondecojn, sed neniam mi akceptis, nek akceptos ian implikon pri spionado, nek voli fraŭdi tiun ĉi landon. Mi volas speciale danki la laboron de niaj advokatoj, pro ilia kuraĝo kaj profesieco. Por ni, kaj por ĉiuj, tiun ĉi proceson gajnis ni. La historio transprenos la respondecon reĝustigi tiun ĉi verdikton kaj eble ankaŭ tiun ĉi punon. Sinjoroj prokuroroj, ĉu plaĉas al vi aŭ ne, Kubo estas sendependa kaj suverena lando, ĝi havas sian propran laŭleĝan registaron, sian propran prezidenton, siajn martirojn kaj heroojn, kaj siajn proprajn konvinkojn. Kubo estas samkiel Usono. Kubon, sinjoroj, oni devas respekti! Ni komprenas la strebojn faritajn por atingi senpartian proceson; sed la urbo Miamio ne estas loko por atingi tiajn celojn, se temas pri Kubo. Jen, eble, la plej kritika eraro en nia kazo: okazigi la proceson en tiu ĉi urbo. Se por eviti la morton de senkulpaj homoj, se por defendi niajn landojn kontraŭ terorismo, kaj eviti senutilan invadon kontraŭ Kubo, se estas pro tio, ke oni kondamnas min hodiaŭ, do bonvena estu tiu kondamno! Mi portos la uniformon de malliberulo kun la sama honoro kaj fiero kun kiu soldato portas siajn plej amatajn insignojn! Tiu ĉi estis politika proceso, kaj kiel tia, ni estas politikaj malliberuloj! Ĉi tie estas la tuta pruvaĵo; kaj ĉi tie estas skribita la historio: ĝi estos kiu vere juĝos nin! Dankon. Ramón Labañino Salazar tradukita (elhispanigita) de Alberto CALIENES stato de finiteco estigo: aprilo 2002 lasta kontrollegado kun korektoj: 2002-04-24 kontrollegado de Vilhelmo Lutermano: 2002-04-24 finredakto: kopirajto pri la traduko © 2002 |
|
|
![]() |