MI NE PERDAS ESPEROJN JE LA HOMARO MI NE HAVAS KAŬZON POR PENTI
 

Sindefendo prezentita de kamarado René González Sehwerert en la verdiktsesio okazinta la 14-an de decembro 2001

Mi volas, antaŭ ol komenci, proponi eksperimenton al la ĉeestantoj en tiu ĉi salono: fermu la okulojn kaj imagu vin en la centro de Novjorko. Al la unua fajrobrigadisto preterpasanta, vi rigardas rekte al la okuloj, tute seriozaj, kaj diras al li en la vizaĝon, ke la 11-an de septembro nenio okazis. Ke ĉio
estas mensogo. Lerta kina artifiko. Ĉio estis vera paranojo kaj propagando. Se ĝis tiam la honto, aŭ la malfeliĉa fajrobrigadisto, ne igis vin engluti la langon, vi perfekte kvalifikiĝas por esti plenuminta la rolon de prokuroro en tiu ĉi proceso.

Kaj nun, kun permeso de tiu ĉi Kortumo, mi komencas.

Via Moŝto:

Monatojn antaŭe, dum unu el siaj klopodoj kaŝi sub la tapiŝo la temon pri  terorismo kontraŭ Kubo, laŭ la tordita logiko aplikata al sia konfuza argumento de intenco kaj motiviĝo, sinjorino Heck Miller diris al tiu ĉi Kortumo, ke ni povos prokrasti la politikan diskurson por tiu ĉi momento. Eĉ en tiuj tempoj, kiam la tuta politika malamo de la prokuroroj jam estis verŝita sur nin per la  malliberigaj kondiĉoj, per la manipulado de pruvoj, kaj eĉ pli malbone, per la uzo kaj misuzo de mia propra familio por ĉantaĝi, vundi kaj humiligi min, mi tiam ne kapablis imagi kiom grave estus por la prokuroroj de tiu ĉi proceso, verŝi ĉiujn siajn politikajn rankorojn sur nin.

Tamen, post sesmonata aŭskultado de tiuj prokuroroj mem puŝantaj foje kaj refoje siajn antaŭjuĝojn tra la nazojn de la ĵurio, mi povas ankoraŭ diri al sinjorino Heck Miller, ke ŝi malpravis, kaj ke mi ne bezonas paroli pri miaj politikaj sentoj, je kiuj mi neniel rezignas, por diri, ke mi strikte rifuzas terorismon, ke mi strikte rifuzas militon, kaj ke mi profunde malŝatas la personojn, tiel  obstinaj ĉe siaj malamoj kaj mizeraj interesoj, kiuj dediĉadis tiom da tempo damaĝi sian landon instigante al terorismo kaj instigante al milito, por kiu ili malŝparas la tutan nehavatan kuraĝon, kiun bezonos aliaj, ankaŭ iliaj viktimoj, en la batalkampo.

Kaj mi ne bezonas paroli pri politiko, ĉar mi kredas, ke nek en Kubo, nek ĉi tie en Usono, nek aliloke, senkulpaj personoj devas morti pro tio. Kaj mi ree farus kion mi faris kaj mi alfrontus la riskojn, kiujn mi alfrontis, favore al kiu ajn lando en la mondo, inkludante Usonon, preter politikaj konsideroj.

Mi firme kredas, ke oni povas esti katoliko kaj samtempe bona homo; ke oni povas  esti judo kaj samtempe bona homo; oni povas esti kapitalisto, islamano aŭ komunisto kaj samtempe bona homo; sed ne ekzistas io kia bona homo kiu estas teroristo. Oni devas esti malsana por esti teroristo, kiel oni devas same malsani por kredi, ke ekzistas io kiel bona terorismo.

Bedaŭrinde ne ĉiuj pensas same. Kiam temas pri Kubo, la reguloj ŝajnas ŝanĝiĝi  kaj kelkaj personoj pensas, ke terorismo kaj milito estas bone farendaj aferoj: do, ni havas prokuroron kiel Kastrenakes, kiu defendas la rajton de Jos Basulto rompi la leĝon kondiĉe ke oni tion anoncu per televido; ni havas spertulon pri terorismo kiel sinjoro Hoyt, kiu pensas, ke dek eksplodoj en unu jaro estus terorisma ondo en Miamio, sed ne en Havano; ni havas aersekurecan spertulon, por
kiu la provokoj de Hermanos al Rescate super Havano, publike diskonigitaj en televido, estus alia afero ol super Vaŝingtono, en liaj vortoj, ĉar pli urĝaj kaj realigeblaj; ni havas personojn dum kvardek jaroj publike prezentantaj sin kiel teroristoj, kaj tiuj ĉi prokuroroj je mia maldekstro, ŝajnas noti tion nur kiam oni klopodas, ke tiuj atestu dum tui ĉi proceso favore al la Defendo; la  agentoj Ángel Berlingueri kaj Héctor Pesquera, tiu lasta ĉefo mem de la loka FBI, fieras kiel invititoj en la samaj radiostacioj, kun la samaj personoj kaj en la samaj programoj, en kiuj kun perforto de la federalaj leĝoj oni publike kolektas monon por organizi terorismajn agojn aŭ defendi teroristojn en la tuta mondo.

Dume, Caroline Heck Miller petegas, por ke tiuj ĉi afablaj teroristoj estu juĝataj en la ĉielo, kaj sinjoron Frómeta, post klopodoj aĉeti ne pli ol paron da kontraŭaviadilaj misiloj, kontraŭtankaj armiloj kaj iun fortan eksplodilon, oni konsideras bona patro, bona civitano kaj bona persono, kiu eble meritos unujaran hejmareston nome de la Prokurora Oficejo de la Florida Suda Distrikto.

Tio, via Moŝto, laŭ mia scio nomiĝas hipokriteco, kaj estas krome, krima.

Kaj dum tiu sama oficejo batalas por kiel eble plej longe restigi min en la Special Housing Unit, dum mia familio estas uzata kiel armilo por rompi mian volon, dum al miaj filinoj oni permesas renkonti sian patron nur du fojojn en tiu ĉi 17-monata izoligo, kaj la ununura maniero vidi la unuajn paŝojn de mia  eta filino, estas rigardi tra fenestro de 12-a etaĝo, mi povas nur senti min fiera esti ĉi tie, kaj mi povas nur danki la prokurorojn por ebligi al mi ĉi tiun ŝancon konfirmi, ke mi estas sur la ĝusta vojo, ke la mondo ankoraŭ devas multe pliboniĝi, kaj ke la plej bona afero por la popolo de Kubo estas teni la  insulon libera de la ularo reganta tiom da animoj ĉi tie en Miamio. Mi volas ilin danki pro la ŝanco ke mi defiu min mem pere de iliaj malamo kaj rankoro, kaj por ebligi al mi tiun ĉi fieran senton post travivi la plej intensajn, utilajn, gravajn kaj glorajn tagojn en mia vivo, kiam tiu ĉi Kortumsalono ŝajnis tro malgranda por enhavi ĉiujn diritajn verojn, kaj ni povis ilin vidi barakti
pro senpoveco, dum ili strebis kaŝi ĉiun el ili.

Kaj se senkulpiĝo trankviligas ilin, tiam jen ĝi: Mi tre bedaŭras, ke mi ne povis diri al viaj agentoj, ke mi estis kunlaboranta kun la kuba registaro. Se ili havus sinceran pozicion kontraŭ terorismo, mi povintus tion fari kaj kune ni estus solvintaj la problemon. Kiam mi pensas pri tiuj senfinaj diskutoj pri la specifa intenco perforti la leĝon, mi ekkonscias, ke tiu ĉi situacio multe preteriras la fakton ĉu la neregistriĝo estas neleĝa aŭ ne, ĉar bedaŭrinde, malgraŭ la fakto ke ĉi tie la eksterlandaj agentoj sen antaŭa registriĝo povus anonci sin en la flavaj paĝoj, ni, ĉar temas pri Kubo, devus resti inkognite por aferoj tiel simplaj kiel neŭtraligi teroristojn aŭ vendistojn de fidrogoj, kion laŭ logiko ni devus fari kunlabore. Mi bedaŭras ankaŭ, se la kontraŭ-Castro sinteno de la krimuloj kiujn mi kontraŭbatalis, ligis ilin al certaj oficistoj aŭ funkciuloj de la Prokuroro. Mi tre bedaŭras, sincere, pro tiuj lastaj.

Ĉiukaze, ĉi tiu tuta afero pri la agentoj el Kubo havas facilan solvon: Lasu Kubon trankvila. Faru vian laboron. Respektu la suverenecon de la kuba popolo.

Mi kun plezuro adiaŭus la lastan spionon resenditan al la insulo. Ni havas pli bonajn aferojn por fari tie, ĉiuj pli fruktodonaj ol spioni la krimulojn senpune promenantajn en Miamio.

Mi ne volas ne profiti tiun ĉi momenton por turni min al la multaj bonaj homoj,  kiujn ni havis okazon koni dum tiu ĉi proceso.

Antaŭ ĉio, mi volas danki al la US Marshalls pro iliaj profesieco, respektemo, ĝentileco, kaj anonima sinofero. Estis momentoj kiam ni dividis kun ili en pura spirito, la konsolon esti la nuraj personoj en la juĝejo, kies bezonojn oni ne konsideris rilate la horaron, kaj ni ĉiuj kune ridis pri tio; sed ili ĉiam estis disciplinaj kaj bone faris siajn taskojn.

Mi volas danki ankaŭ la tradukistojn, Larry, Richard kaj Lisa. Ili faris bonkvalitan laboron kaj ĉiam estis pretaj kiam kaj ni kaj nia familio bezonis iliajn servojn. Mian sinceran dankon al ĉiuj pro la laboremo kaj ĝentileco.

Devas esti privilegio por tiu ĉi Kortumo kalkuli je teamo kiel tiu. Miajn bondezirojn ankaŭ por sinjoro Londergan.

Mian plej profundan respekton por la usonaj militistoj kiuj atestis, nome ĉu de la Prokuroro, ĉu de la Defendo, kaj ili tion faris kun sincereco, kaj ankaŭ por la funkciuloj, spertuloj kaj agentoj kiuj estis honestaj. Mi volintus vidi pli da honesteco en la lasta grupo, kaj tion mi estus rekoninta ĉi tie kun plezuro.

Por ili ĉiuj, kiuj certe povus reprezenti la plej bonan de la usona popolo, mian plej profundan simpatian senton kaj mian certecon, ke ekzistas, nur je paŝo suden de ĉi tie, tuta popolo, kiu sentas nenian rankoron je la granda norda najbaro. Tiu popolo kaj tiu lando estis pere de tiu ĉi proceso daŭre diskreditita de kelkaj personoj, kiuj aŭ ne scias, aŭ ne volas scii, aŭ ne interesiĝas scii kio vere estas Kubo. Mi nur transprenos la rajton legi fragmenton de korespondaĵo verkita de mia edzino la pasintan 30-an de julio:

René, ĉi tie ne ĉesas la apogaj elmontroj al ni la familianoj kaj al vi. Hieraŭ,  kiam mi veturis per la buso 58 por reveni el la domo de panjo, kelkaj personoj rekonis min kaj Ivette petolis kun ĉiuj. Ĉar estas karnavaloj, kiam ni trairis Centro-Havanon la buso tropleniĝis kaj Ivette je la elbusiĝo iris ĝisekstreme: ŝi sidiĝis ĉe la elirpordo de la buso kaj ne volis stariĝi. Vi povas imagi la  plenan buson, mi stumblante dum sensukcesaj klopodoj levi ŝin, Ivette sidanta, kaj ĉiuj kunpuŝantaj. Tiam alproksimiĝis sinjorino, ŝi prenis al mi la manon kaj donis al mi preĝon, kiun subite ŝi eligis el sia mansaketo, kun la titolo Feliĉa Hejmo, kaj ŝi diris: En mia preĝejo ĉiutage ni preĝas por la kvinopo, kaj por ke iliaj gefiloj povu havi hejmon tiel feliĉan kiel tiu de Jesuo, ĉar ili estis tie, por ke ankaŭ ĉiuj infanoj havu hejmon tian.

Ŝi lasis min duonsurprizita, mi preskaŭ ne havis tempon danki ŝin, ĉar mi devis haste elbusiĝi, sed mi ja komprenis, ke tiel estas ni kubanoj, kaj hodiaŭ ni estas pli unuigitaj ol iam ajn, sendepende de kredoj aŭ religiaj inklinoj, ĉiu kun sia kredo, sed ĉiuj por la sama celo. Mi konservos ankaŭ la preĝon kiel  memoraĵon.

Mi sentas min devigata deflankiĝi de la legado por klarigi, ke mi ne estas kredanto. Sed mi ne volas, ke poste la Prokuroro tordu miajn vortojn kaj povu diri, ke mi hipokrite kunportis Dion al tiu ĉi juĝejo.

Via Moŝto:

Kiel vi povas vidi, eĉ ne por paroli pri Kubo mi bezonas eksponi ĉi tie miajn politikajn sentojn. Aliaj tion faris en la daŭro de tiu ĉi proceso dum tri jaroj elverŝante senracian malamon, ankoraŭ pli absurdan ĉar ni scias, ke ĝi naskiĝis en la ĝisosteco, ke ĝi estas profunda malamo adresita al estaĵo, kiun ili tutsimple ne konas. Estas domaĝe edukiĝi por malami ion, kion oni eĉ ne konas.

Kaj tiel oni senpune parolaĉis pri Kubo ofendante popolon kies nura delikto estis elekti sian propran vojon, kaj ĝin esti sukcese defendinta je la kosto de enormaj oferoj. Al neniu mi donos la bonŝancon distri min per la mensogoj ĉi tie diritaj pri Kubo, sed mi priparolos unu, kies monstreco estis malrespekto al tiuj ĉi salono kaj ĵurio:

Kiam sinjoro Kastrenakes stariĝis ĉi tie por diri, antaŭ la simbolo de la usona  justeco, ke ni venis ĉi tien detrui Usonon, li elmontris kiom malmulte interesas lin tiu simbolo kaj tiu justeco, kaj elmontris ankaŭ kiom malmulte li respektas la ĵurion. Bedaŭrinde pri tio lasta li pravis.

Ne estas detruante iun ajn landon kiel solviĝas la problemoj de la homaro, kaj jam, dum tro multaj jarcentoj, oni detruis imperiojn, nur por ke sur ties ruinoj stariĝu aliaj similaj aŭ pli malbonaj. Ne estas de edukita popolo kiel tiu de Kubo, kie estas eĉ malmorale bruligi flagon ĉu usonan ĉu alilandan, de kie povas veni danĝero por tiu ĉi nacio.

Kaj se oni permesus al mi, kiel ido de sindediĉaj kaj laboremaj usonanoj, kun la privilegio esti naskiĝinta en tiu ĉi lando kaj la privilegio esti kreskinta en Kubo, mi dirus al la nobla usona popolo, ke ĝi ne rigardu tiom suden por vidi la danĝeron por Usono.

Alkroĉiĝu al la veraj kaj propraj valoroj kiuj motivis la animojn de la patroj fondintoj de tiu ĉi patrujo. La manko de tiuj valoroj, flankenlasitaj antaŭ aliaj malpli idealismaj interesoj, estas la reala danĝero por tiu ĉi socio. La potenco kaj la teknologio povas transformiĝi en malfortecon se ili ne estas en la manoj de kleraj personoj, kaj la malamo kaj nescio, kiujn ni vidis ĉi tie,  direktita al eta lando kiun neniu ĉi tie konas, povas esti danĝera kiam ĝi kombiniĝas kun blindiga sento de potenco kaj falsa supereco. Reiru al Mark Twain kaj forgesu Rambon se vi vere volas lasi pli bonan landon al viaj idoj. Ĉiu ŝajnkristano alportita ĉi tien mensogi sur la Biblio, estas danĝero por tiu ĉi lando pro la signifo de ilia sinteno subfosanta tiujn valorojn.

Via Moŝto:

Pretiginte tiujn ĉi vortojn antaŭ la juĝodecido fiksita por la pasinta 26a de  septembro, mi estas devigata, pro la hororaj kaj tragediaj krimoj de la 11-a de tiu monato, aldoni kelkajn meditaĵojn kiujn mi ne povas ne dividi kun tiu ĉi Kortumo. Mi devas havi grandan takton, por ke neniu akuzu min misuzi tiun abomenan okazintaĵon je mia favoro, sed estas okazoj kiam ni devas diri kelkajn
veraĵojn eĉ se malmildaj, samkiel oni tion faras al eraranta filo aŭ frato, kies estontajn paŝojn ni plentenere volas ĝustigi. Ne estas alia la spirito kiu animas min alparoli la usonan popolon pere de vi.
La tragedio pro kiu hodiaŭ funebras tiu ĉi popolo, koncipiĝis jam antaŭ multaj jaroj, kiam en loko tiel malproksima kiel nekonata oni kredigis nin, ke personoj kiuj kraŝigis civilajn aviadilojn kaj bombadis lernejojn, batalis por la libereco, pro la nura fakto kontraŭbatali komunismon. Neniam mi kulpigos la usonan popolon pro tia vidomanko, sed la homoj kiuj ekipis tiujn personojn per misiloj kaj kreis ĉe ili bildon kiu ne koincidis kun iliaj krimaj agoj, faris ankaŭ la krimon de hipokriteco.

Kaj mi ne rigardas al la pasinteco por per ĝi manbati ies vizaĝon. Mi volas nur  inviti vin rigardi la estantecon kaj mediti pri la estonteco dividante kun tiu ĉi Kortumo la jenan meditaĵon: La hieraŭa hipokriteco proporcias al la hodiaŭa tragedio kiom la hodiaŭa hipokriteco proporcias al la morgaŭa tragedio. Ni ĉiuj havas respondecon pri niaj infanoj, kiu estas super la politikaj preferoj aŭ la
mizera bezono perlabori salajron, tenadi efemeran politikan postenon aŭ klopodi  pri la favoro de grupeto da potenculoj. Tiu respondeco instigas nin forlasi la hodiaŭan hipokritecon por transdoni al ili morgaŭon sen tragedioj.

Nome de tiu hipokriteco oni volis juĝi nin kvin kaj kiam estas mia vico alfronti la verdikton mi ekkonscias, ke mi, malsame kiel miaj kamaradoj, eĉ ne havas la rajton konsideri min viktimo. La maniero kiel mi kondutis perfekte adaptiĝas al la konduto priskribata de la statuso pri kiu oni min kulpigas; se mi devis alfronti proceson, tio estis pro solidareco kun miaj fratoj, por diri kelkajn
veraĵojn kaj dementi la falsaĵojn per kiuj la Prokuroro volis gravigi mian  agadon kaj prezenti min kiel danĝeron por la usona socio.

Do, mi eĉ ne rajtas peti indulgon en momento kiam tiu ĉi Kortumo certe vidis kiu-scias-kiom da konvertitoj, unuj veraj aliaj falsaj, unuj trovantaj Dion ĵus subskribinte pakton kun la diablo, ĉiuj uzintaj tiun ĉi podion por elmontri sian penton. Mi ne povas juĝi ilin, kaj ĉiu scios kion fari pri sia digno. Ankaŭ mi scias kion fari pri la mia, kaj mi volus kredi, ke vi komprenos, ke mi ne havas
kialojn por penti.

Sed mi ĉiam sentos la devon peti justecon por miaj kamaradoj akuzitaj pri nefaritaj krimoj, kaj kondamnitaj surbaze de antaŭjuĝoj, de ĵurio kiu lasis eskapi unikan ŝancon fari escepton. Ili neniam volis akiri sekreton de tiu ĉi lando, kaj rilate al la plej monstra akuzo, temis nur pri patrioto defendanta la  suverenecon de sia patrujo. Uzante la vortojn de bona kubano kaj amiko, kiu
malgraŭ translokiĝi al tiu ĉi lando pro siaj ideoj kontraŭaj al la kuba  registaro estas honorinda persono, mi profitas la momenton por omaĝi ankaŭ la honestajn kubanojn ĉi tie loĝantajn, per kio mi faligas teren alian el la mensogaĉoj semitaj de la Prokuroro, rilate al niaj sentoj pri la kuba komunumo:

Tiuj knaboj estis kondamnitaj pro la krimo esti dignaj.

Antaŭ jam pli ol du jaroj mi ricevis leteron de mia patro, en kiu interalie li  esprimis sian esperon, ke oni povos trovi ĵurion kie floru la valoroj de Washington, Jefferson kaj Lincoln. Estas bedaŭro, ke li ne pravis.

Sed mi ne perdas la esperojn je la homaro kaj ties kapablo lasi sin gvidi per tiaj valoroj; finfine mi ankaŭ ne kredas, ke Washington, Jefferson kaj Lincoln estis plimulto dum la epoko kiam estis ilia vico lasi siajn spurojn en la historio de tiu ĉi nacio.

Kaj dum tiuj ĉi sordidaj tri jaroj fariĝadas historio, kaj malantaŭ monto da argumentoj, mocioj, kaj fakesprimoj, enteriĝadas historio de ĉantaĝoj, trouzo de potenco, kaj la plej absoluta malŝato al justica sistemo tiel laŭdegata por ĝin poluri kaj briligi kiel neniam, ni daŭre apelacios al tiuj valoroj kaj al la alvokiĝo de la usona popolo por la vero, kun la tuta pacienco, fido kaj kuraĝo,  kiujn povas inspiri al ni la krimo esti dignaj.

Dankon.

René González Sehwerert


tradukita (elhispanigita) de Norberto DÍAZ

stato de finiteco estigo: marto 2002 lasta kontrollegado kun korektoj: 2002-03-05
kontrollegado de Alberto Calienes: meze de aprilo 2002.
kontrollegado de Vilhelmo Lutermano 2002-04-25
finredakto:

kopirajto pri la traduko © 2002

reen al La kvin kubanoj

reen al Kubo en la mondo

reen al Kubo

hejmpaĝen