Antonio Guerrero Rodríguez

Naskiĝis la 16an de oktobro 1958 en Miami. Liaj gepatroj estas Antonio Guerrero Cancio, forpasinta, kaj Mirta Rodríguez Pérez, kiuj kelkajn tagojn ost la revolucia venko, en 1959, decidis reveni al Kubo kaj aniĝi al la nova socio.    

Lia studenta historio komenciĝas en 1962, per ascenda evoluo je ĉiuj edukniveloj kaj partopreno en eksterklasaj aranĝoj, kun speciala intereso en sportoj kiaj basbalo kaj futbalo.

Finiĝinte la pre-universitato li gajnis stipendion por studi inĝenieradon pri konstruado de aerodromoj, en la tiama Sovetunio. En 1983 li diplomiĝis kun altaj rezultoj kaj 5 poentoj en la diplomlaboro.    

Reveninte al Kubo li eklaboras en la flugkompanio Cubana de Aviación kiel specialisto en arkitekturo de aerodromoj kaj oni taskigas lin pri la ampleksigaj laboroj de la ekflugejo de la flughaveno “Antonio Maceo”, en la orienta urbo Santiago de Cuba.

Li edziĝas al Delgis Cabrera Puentes, kun kiu li havis sian plej aĝan filon, Antonio Guerrero Cabrera, Tonito, kiu nun havas 16 jarojn kaj rezidas kun la patrino en Santiago de Cuba, kie li studas en la deka grado. En 1991 li edziĝas kun la civitanino panamo-devena Niccia Pérez Barreto, kaj kune ili ekloĝas en Panamo.

Tie naskiĝis lia dua filo, Gabriel Eduardo Guerrero, kiu nuntempe havas 8 jarojn. Poste Antonio Guerrero translokiĝis al Usono, kie plenumis diversajn eventualajn oficojn, ĝis ricevi pere de la dungoficejo, provizoran laboron kiel ĝardeniston en la aeronaŭtika stacio de insuleto Cayo Hueso.

Tiel li konatiĝis kun la usonanino Margaret Bécquer, Maggy, kaj post kelkjara kunvivado, ili geedziĝis en 1998. Dum sia restado en Usono li agadis silente, klopodante eviti teroristajn agojn organizitajn, pagitajn kaj plenumitajn kontraŭ Kubo de ekstremdekstrulaj kontraŭkubaj elementoj en Miami.

La 12an de septembro samjare Antonio Guerrero estis arestita kune kun aliaj kvar samlandanoj far la Federala Esplor-Buroo de Usono. Dum 17 monatoj kaj 48 tagoj oni retenis lin izolita, apartigita de siaj samlandanoj kaj de la ceteraj malliberuloj.

En juĝo kun evidenta politika karaktero, Antonio Guerrero estis punita je dumviva malliberejo plus 10 jaroj da mallibereco, pro la supozitaj deliktoj de konspirado por murdi kaj esti fremda agento ne deklarita. Li plenumas sian komdamnon en la malliberejo de maksimuma severeco de Florence, en la ŝtato Colorado.

 En lia kazo oni perfortas la kvinan kaj sesan amendojn de la usona Konstitucio, rilatajn al korekta procezo kaj rapida kaj senpartia juĝo. Oni malplenumas, krome, la Reglamenton de la Mallibereja Buroo de Usono kaj la minimumajn regulojn de Unuiĝintaj Nacioj por Traktado de la malliberuloj, kiam oni neglektadis plurfoje al Antonio la rajton je medicina atento.

Dum sia mallibereco Antonio Guerrero verkadis multnombrajn poemojn per kiuj esprimas sian fidon je estonteco kaj amon al la homaro. Bona specimeno de lia verkaro troveblas en la libro “Ekde mia alteco” kaj en la kompaktdisko “Mi revenos” kun poemoj muzikigitaj de kelkaj kubaj artistoj.