|
|
|
|
Fernando González Llort naskiĝis en Urbo Havano la 18an de aŭgusto 1963. Li estas filo de Magaly Llort Ruiz kaj Fernando Rafael González Quiñónez, kaj lia socia deveno estas laborista. Li havas du fratinojn: Marta kaj Lourdes. En 1968 li komencis studi, kaj en ĉiuj niveloj lin karakterizis seriozeco kaj sindediĉo; li havis bonajn rezultojn kaj elstare partoprenis en laboraj, kulturaj kaj sportaj aranĝoj. De 1981 ĝis 1987 Fernando faris universitatan kurson en la Supera Instituto de Internaciaj Rilatoj “Raúl Roa García”, kie li ricevis Oran Diplomon. Kiel miloj de kubanoj li volonte plenumis militan mision en Angolo, de 1987 ĝis 1989. Tuj post la kresko de la teroristaj kaj provokaj agoj kontraŭ Kubo okazintaj en la 90aj jaroj kaj planitaj en usona teritorio, Fernando komencis loĝi en Usono. Tie li ekhavis informojn pri la agado de pluraj ĉefoj kaj membroj de la diversaj kontraŭrevoluciaj organizaĵoj de Florido, por malkovri teroristajn planojn kaj tiel eviti la morton de senkulpuloj en Kubo aŭ en Usono mem. En junio l998 la Kubaj aŭtoritatuloj
liveris al komisiono de gravaj specialistoj de la Federala Esplor-Buroo
(FBI) ampleksajn dosierojn kaj surbendigaĵojn, en video- kaj aŭd-kasedoj,
pri la teroristaj planoj de la kontraŭkubaj grupoj agantaj en Miami.
La specialistoj promesis reagi al la pruvoj prezentitaj de Kubo. La 12an de septembro en la sama jaro, Fernando González Llort kaj 4 pliaj kamaradoj estis arestitaj de la FBI. Ekde tiam la kvin kubanoj restas en maljusta, hontiga
kaj malfacila karcero, kio inkluzivas 17 monatojn kaj 48 tagojn de soleca
enfermiĝo en punĉeloj pro neekzistantaj sendisciplinaj sintenoj.
La juĝo al Fernando kaj al la ceteraj kamaradoj okazis
en la urbo Miami, entute malamika por la akuzitoj, per kio estis malobservataj
la kvina kaj sesa amendoj de la Usona Konstitucio. La malregulaĵoj aperintaj dum la juĝo kontraŭ Fernando estis malobservoj ankaŭ de la Amerika Konvencio pri la Homaj Rajtoj kaj de la regularo de la Buroo de Malliberejoj de Usono, samkiel de la Internacia Pakto de Civitaj kaj Politikaj Rajtoj, kaj de la Minimumaj Reguloj por la traktoj al malliberuloj; tiuj lastaj estas dokumentoj de Unuiĝintaj Nacioj. Fernando González Llort estis kondamnita je 19 jaroj de enkarceriĝo pro la supozeblaj deliktoj esti eksterlanda sekreta aganto neoficialigita, kaj pro falsa dokumentaro. Li restas en la malliberejo de maksimuma sekureco en Oxford, Ŝtato Wisconsin. |
|
![]() |