|
|
|
|
Gerardo naskiĝis en Urbo Havano la 4an de junio 1965, en humila familio, kaj li estis la tria filo kaj la plej eta de la geedzoj Gerardo Hernández Martí –jam mortinta- kaj Carmen Nordelo Tejera, hispana enmigrinto. Lian tutan infanaĝon li pasigis en la Havana kvartalo la Víbora. Gerardo havas du fratinojn: Isabel Hernández Nordelo, kiu naskiĝis la 2an de agosto 1958, kaj María del Carmen Hernández Nordelo, kiu mortis en februaro 1998 en aviadila akcidento. Li elstaris en la diversaj edukniveloj de la lando, kaj lin karakterizis la bonegaj studentaj rezultoj kaj liaj kapabloj de junulara estro. Li komencis la universitatajn studojn en aŭgusto 1983, en la Supera Instituto de Internaciaj Rilatoj "Raúl Roa García", kaj finis ilin en 1989 kun bonegaj rezultoj. En tiu tempo li elstaris pro lia partopreno en amatoraj festivaloj de la Universitata Studenta Federacio, kiel membro de la teatrogrupo kaj kiel karikaturisto-humuristo. En 1988 li edziĝis al lia nuna edzino, Adriana Pérez O’Connor, kiu naskiĝis la 18an de januaro 1970; ŝi fariĝis kemia inĝeniero kaj nuntempe estas specialisto de la Esplor-Instituto de la Nutr-Industrio de Kubo. En 1989 Gerardo volonte iris, kiel miloj da kubanoj, plenumi mision en Angolo, kie li membris en brigado de tankistoj. Meze de la naŭdekaj jaroj li ekloĝis en Usono, kie li laboris por protekti Kubon kontraŭ teroristaj agadoj planitaj kaj faritaj de kontraŭrevoluciaj organizaĵoj de Miami. En tiu lando li laboris kiel grafika artisto. Li loĝis en honestaj kaj humilaj kondiĉoj, kun nur la nepraj rimedoj kaj senlukse. Pro lia bonega socia sinteno lin respektis la najbaroj en Miami, amikoj kaj konatoj, kiuj pri tio atestis okaze de lia aresto. Li estis arestita la 12an de septembro kaj metita en punĉelon kaj izoliĝon dum 17 monatoj kaj 48 tagoj, pro nefaritaj sendisciplinaj agoj, kaj li suferis pro kruelaj, nehomaj kaj senrajtigaj traktoj. Dum la tuta juĝo okazinta en la urbo Miami, la usonaj aŭtoritatuloj baris la laboron de la advokatoj malfaciligante la aliron al la sekreta dokumentaro kaj per la kaŝado de pruvoj.
Malgraŭ la arbitra
manipulado de la juĝo kaj la streĉoj propraj de tia proceso, Gerardo faris
karikaturojn, per kiuj li ridindigis la sintenojn de tiuj, kiuj anstataŭ
fari justecon apogis la kontraŭKuban dekstrularon. Estis malobservataj ankaŭ la Internacia Pakto de Civitaj kaj Politikaj Rajtoj, samkiel la minimumaj reguloj por la trakto al kulpuloj; tio estas dokumentoj de Unuiĝintaj Nacioj. Gerardo Hernández Nordelo estis kondamnita je du porĉiamaj karcerpunoj kaj je 15 jaroj de mallibereco pro la supozeblaj deliktoj konspiri por murdi, konspiri por spioni, esti eksterlanda aganto neoficialigita, kaj havi falsan dokumentaron. Li estas mallibera en la karcero de maksimuma sekureco de Lompoc, Kalifornio. |
|
![]() |